TEJO ĝojas anonci, ke la 67-a Internacia Junulara Kongreso okazos en Ukrainio. Tio estis decidita dum lasta reta estrarkunveno.
La temo proponita por la 67-a IJK estas Stabila evoluo - nova koncepto por homaro. La aranĝo okazos julie 2011 proksime de Kievo, ĉefurbo de Ukrainio. La organizan teamon kreos UkrEA (Ukrainia Esperanto-Asocio) kaj ULEJ (Ukrainia Ligo de Esperantista Junularo). Temos pri la unua IJK en Ukrainio. La kongresejo troviĝas proksime de la Kieva akva rezervejo.
La ĉi-jara, 66-a, Internacia Junulara Kongreso okazos en Kubo. Pli da informoj ĉe http://tejo.org/ijk/2010 .
Seulo gastigos la 102-an UK
Gazetaraj Komunikoj n-ro 575 (2015-04-25)
Lillo gastigos la 100-an UK 2015
Gazetaraj Komunikoj n-ro 493 (2013-03-24)
Bonaero gastigos la Universalan Kongreson en 2014
Gazetaraj Komunikoj n-ro 456 (2012-06-08)
IJK dufoje sinsekve en Azio
Gazetaraj Komunikoj n-ro 442 (2012-01-23)
Doktoriĝo per Esperanto: Ziko van Dijk kaj la historio de UEA
Gazetaraj Komunikoj n-ro 246 (2006-11-08)