Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
Gazetaraj Komunikoj de UEA
2021  2020  2019  2018  2017  2016  2015  2014  2013  2012  
2011  2010  2009  2008  2007  2006  2005  2004  2003  2002  2001  2000  1999  1998  

N-ro 379 (2010-05-15)
Nova situacio en la Pola Radio

Laŭ la decido de la superuloj de Pola Radio, ekde la 17-a de majo la sola salajrata laboranto de ĝia Esperanto-redakcio, Gabi Kosiarska, kaj kelkaj aliaj dungitoj okupiĝos pri laboroj ligitaj kun ŝanĝoj en la interreta portalo de la Radio. La funkciado de la Esperanta servo estas frostigita por la daŭro de tiu nova tasko, kies longeco ne estas precize difinita. En la paĝaro de la Esperanto-redakcio intertempe aperados ripetoj de programeroj, supozeble lunde, merkrede kaj vendrede. Oni flegas la esperon, ke post kelka tempo ĉiuj, kiuj estis komisiitaj pri la nova tasko, povos reveni al siaj kutimaj okupoj, interalie Gabi Kosiarska al la Esperanta sekcio.

Kun demandoj pri la nova situacio oni povas turni sin al la Prezidanto de Pola Radio, Jarosław Hasinski, Prezes Zarzadu PR S.A., al. Niepodleglosci 77/85, 00-977 Warszawa, Pollando (rete: Jaroslaw.Hasinski@.spamaĵo?polskieradio.pl) aŭ, laŭ la sama poŝta adreso, al Pawel Majcher, Czlonek Zarzadu. Oni skribu en sia nacia lingvo, la angla aŭ la pola. Leteroj sole en Esperanto estas malkonsilindaj. La adresatoj estas la prezidanto de la estraro, respektive membro de la estraro de Pola Radio.

La Esperanto-elsendoj de Pola Radio komenciĝis en aprilo 1959, sojle de la Zamenhof-jubilea UK en Varsovio. Ĝis hodiaŭ ili estas ege popularaj kaj elstare kontribuis al la diskonigo de Pollando kaj ankaŭ al la informado pri la Esperanto-vivo. En 1993 UEA premiis la Esperanto-redakcion per la prestiĝa Premio Deguĉi. Bona pruvo pri la daŭra populareco de la Esperanto-elsendoj de Pola Radio estas la kreo de ties amikaro en Facebook, al kiu en nuraj tri monatoj aliĝis pli ol 800 ŝatantoj.

Retejo de la Esperanto-redakcio, kun ligiloj al la podkastaj elsendoj:
www.polskieradio.pl/eo/

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: uea.org/gk/379a3

El Gazetaraj Komunikoj

Pola Radio: UEA instigas skribi al ambasadoj
Gazetaraj Komunikoj n-ro 249 (2006-11-29)

Prezidanto de UEA alvokas por la Esperanto-elsendoj de Pola Radio
Gazetaraj Komunikoj n-ro 247 (2006-11-18)

Aŭskultu al Pola Radio interrete
Gazetaraj Komunikoj n-ro 247 (2006-11-18)

Apogo al la Esperanto-elsendoj de Pola Radio
Gazetaraj Komunikoj n-ro 246 (2006-11-08)

Gratulmesaĝo de la prezidanto de UEA al Pola Radio
Gazetaraj Komunikoj n-ro 31 (1999-04-01)

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2021