Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
Gazetaraj Komunikoj de UEA
2022  2021  2020  2019  2018  2017  2016  2015  2014  2013  2012  2011  
2010  2009  2008  2007  2006  2005  2004  2003  2002  2001  2000  1999  
1998  

N-ro 387 (2010-07-13)
Novaj rekordoj ĉe KER-ekzamenoj

La 5-an kaj 6-an de julio 2010 en Slovakio kaj Usono okazis la 12-a sesio de la ekzamenoj laŭ la Komuna Eŭropa Referenckadro (KER) paralele en SES (Somera Esperanto-Studado de lernu.net-anoj)) en la slovaka urbo Piešťany kaj en NASK (Nord-Amerika Somera Kursaro de Esperanto) en la Universitato de San-Diego en Usono. Dank’ al la aktiva antaŭpreparo kaj multnombra partoprenantaro de la EU-projekto Grundtvig dum tiu ĉi ĝemela sesio la ekzamenojn trapasis 48 personoj, t.e. je unu pli ol en la sesio dum la UK en Bjalistoko.

En Slovakio ekzameniĝis 35 personoj, el kiuj 11 je nivelo B1, 10 je B2 kaj 14 je C1. Ili reprezentis 10 landojn: Pollando (21), Slovakio (4), Hispanio kaj Nederlando (po 2), Britio, Danio, Germanio, Rumanio, Rusio kaj Svedio (po 1).

En Usono ekzameniĝis 13 kandidatoj, el kiuj 11 el Usono kaj po 1 el Meksiko kaj Kanado. La plej populara nivelo estis C1 kun 10 kandidatoj. Je nivelo B1 ekzameniĝis 2 personoj kaj je nivelo B2 unu.

Sume la 12-an sesion trapasis 48 personoj el 13 landoj. Rezulte la nombro de trapasintoj de la KER-ekzamenoj kreskis al 186 personoj el 31 landoj. Pollando transprenis la lokon de la lando kun plej multe da ekzamenitoj, entute 28. Dua estas Germanio kun 26 kaj tria Francio kun 25 ekzamenitoj.

La sekva, 13-a ekzamensesio okazos dum la 95-a UK en Havano kaj la 14-a dum la Itala Esperanto-Kongreso en Lignano. Al ambaŭ sesioj eblos aliĝi rete ĉe katalin@.spamaĵo?ikso.net aŭ surloke.

(Katalin Kováts, gvidanto de la KER-komisiono de UEA)

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: uea.org/gk/387a2

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2022