Sep elstaraj Esperanto-agantoj estis diplomitaj en la ferma ceremonio de la 95-a Universala Kongreso en Havano. Unuafoje la Estraro de UEA aljuĝis la novan Diplomon pri Elstara Arta Agado, kiun la Komitato starigis kiel samrangan ekvivalenton de la Diplomo pri Elstara Agado, asignatan ekde 2007 por rekoni eksterordinare meritplenan agadon por Esperanto. Kiel la nomo diras, la nova diplomo premias eminentan kontribuon al la Esperantaj kulturo kaj arto.
Diplomon pri Elstara Agado ricevis d-ro Rüdiger Sachs el Germanio, kiu ekde 1997 gvidas Internacian Sciencan Asocion Esperantistan, redaktante ankaŭ ĝian gazeton Scienca Revuo.
Diplomon pri Elstara Arta Agado ricevis aktorino Georgina Almanza (Kubo), aktorino Vida Jerman (Kroatio), ĥorestrino Franjo Lévêque (Francio), aktoro Saŝa Pilipović (Serbio), verkisto Trevor Steele (Aŭstralio) kaj verkistino Spomenka Štimec (Kroatio).
Instruu Esperanton en Senegalo kun stipendio (septembro-decembro 2022)
Gazetaraj Komunikoj n-ro 1027 (2022-03-06)
Agadoj okaze de la Eŭropa tago de lingvoj, 26 septembro 2021
Gazetaraj Komunikoj n-ro 984 (2021-09-26)
Premifesto de la Belartaj Konkursoj kaj Tago de Veteranoj 2021 fermos la virtualan kongresejon la 19-an de septembro
Gazetaraj Komunikoj n-ro 979 (2021-09-15)
14 elstaraj agantoj diplomitaj dum la 2-a Virtuala Kongreso de Esperanto
Gazetaraj Komunikoj n-ro 969 (2021-07-25)
Lasta ŝanco aliĝi kaj spekti la unuan Virtualan Kongreson de Esperanto: ĝis la 20-a de septembro
Gazetaraj Komunikoj n-ro 904 (2020-09-07)