Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
Gazetaraj Komunikoj de UEA
2022  2021  2020  2019  2018  2017  2016  2015  2014  2013  2012  2011  
2010  2009  2008  2007  2006  2005  2004  2003  2002  2001  2000  1999  
1998  

N-ro 392 (2010-07-29)
Tri premioj de Fondaĵo Grabowski en 2010

Fondaĵo Antoni Grabowski de UEA subtenas elstarajn atingojn de la Esperanta kulturo. La ĵurianoj de la Fondaĵo (Ulrich Lins, István Ertl kaj Mine Yositaka) aljuĝis ĉi-jare tri monpremiojn. La decido estis publikigita en la ferma ceremonio de la 95-a UK en Havano.

Premion de 900 USD ricevis Klivo Lendon, kanadano vivanta en Tokio, kiu esperantigis la epokfaran verkon La origino de specioj de Charles Darwin. La traduko aperis en 2009, en la jaro de la 200-a datreveno de la naskiĝo de Darwin kaj 150 jarojn post la apero de la verko. Eldonis ĝin Flandra Esperanto-Ligo. Laŭ la ĵurio la Esperanta versio estas surprize moderna kaj flue legebla. Piednotoj ebligas klaran komprenon de la tiamaj sciencaj konoj kaj bone klarigas la kuntekston. Recenzanto en Monato skribis, ke oni legas la tradukon, kvazau Darwin mem verkus en Esperanto.

Alia premio, ankau 900 USD, estis donita al Geoffrey Sutton, angla filologo kaj iama redaktoro de la revuo Esperanto, kiu kompilis anglalingvan enciklopedion pri la originala literaturo en Esperanto, Concise Encyclopedia of the Original Literature of Esperanto. La 740-paĝa volumo aperis en 2008 ĉe la eldonejo Mondial en Novjorko. Kun pli ol 300 artikoloj pri la plej gravaj verkistoj kaj iliaj verkoj, ĝi estas la plej detala manlibro pri la Esperanta literaturo ĝis nun aperinta en nacia lingvo. Tirante la atenton de anglalingvaj legantoj al ĝis nun tute neglektata temo, ĝi sukcese respondas la bezonon pli vaste konatigi la Esperantan kulturon ekster Esperantujo.

Speciala premio de 500 USD estas dediĉita al la memoro de Madeleine de Zilah, kiu kunfondis la revuon La Gazeto en 1985 kaj kunredaktis ĝin ĝis sia subita forpaso en 2009. Kun ŝia nomo estas ligita la evoluo de La Gazeto al unike varia, altnivela kultura revuo. Ŝi, ĉiam kun sia edzo Eugeno de Zilah, ekde 1988 organizis internaciajn konferencojn, en kiuj ekde 1990 ĉiujare autoro estis premiita pro elstara libro nefikcia en Esperanto. La Gazeto plu aperas, nun sub la redakto de Eugeno de Zilah (kun Ed Borsboom, K. Jakobo kaj Paola de Zilah).

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: uea.org/gk/392a2

El Gazetaraj Komunikoj

Proponu kontribuojn por la Scienca Kafejo kaj Kleriga Lundo de la 107-a UK en Montrealo 2022
Gazetaraj Komunikoj n-ro 1017 (2022-02-07)

Premio Maŭro La Torre
Gazetaraj Komunikoj n-ro 985 (2021-09-28)

Premio Deguĉi 2021 al Stefan MacGill
Gazetaraj Komunikoj n-ro 970 (2021-07-26)

Junulara konkurso Grabowski
Gazetaraj Komunikoj n-ro 939 (2021-03-22)

Premio 2020 de Fondaĵo Antoni Grabowski al Bertilo Wennergren
Gazetaraj Komunikoj n-ro 907 (2020-09-11)

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2022