Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
Gazetaraj Komunikoj de UEA
2022  2021  2020  2019  2018  2017  2016  2015  2014  2013  2012  2011  
2010  2009  2008  2007  2006  2005  2004  2003  2002  2001  2000  1999  
1998  

N-ro 393 (2010-08-05)
UEA-paĝo en Facebook havas pli ol 1500 amikojn

La paĝo de UEA en Facebook havas jam pli ol 1500 amikojn. La 5-an de aŭgusto la nombro estis 1507. La paĝo estis kreita la 8-an de novembro pasintjare, kiam la unuan mesaĝon en ĝi afiŝis Ulises Franco el Meksiko.

71% de la amikoj estas viroj kaj 27% inoj, dum 2% ne anoncas sekson. La landoj kun plej multe da amikoj estas: Usono 176, Brazilo 99, Francio 90, Italio 81, Hispanio 76, Pollando 73, Germanio 58, Meksiko 48, Argentino 43, Ĉilio 42, Britio 35, Kanado 33, Malajzio 33, Hungario 32, Rusio 32, Svedio 28, Belgio 27, Nederlando 25.

3% de la amikoj aĝas 13-17 jarojn, 16% 18-24 jarojn, 22% 25-34 jarojn, 17% 35-44 jarojn, 18% 45-54 jarojn kaj 19% pli ol 54 jarojn.

La pintaj lingvoj de la amikoj (t.e. kiulingvan version de Facebook ili uzas) estas: angla 389, Esperanto 270, hispana 213, franca 82, portugala 76, itala 69, pola 60, germana 46, rusa 28, hungara 22, sveda 20, finna kaj nederlanda po 16, litova 15, ĉeĥa 14, bulgara 12, kataluna 11, japana 10.

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: uea.org/gk/393a1

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2022