Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
Gazetaraj Komunikoj de UEA
2021  2020  2019  2018  2017  2016  2015  2014  2013  2012  2011  2010  
2009  2008  2007  2006  2005  2004  2003  2002  2001  2000  1999  1998  

N-ro 408 (2011-02-04)
Semajno de Internacia Amikeco reviviĝos

UEA instigas doni novan elanon al la festado de la lasta plena semajno de februaro kiel Semajno de Internacia Amikeco. Ĉi-jare ĝi pasos de la 20-a ĝis la 26-a de februaro. La tradicio komenciĝis en 1969, kiam okazis la unua SIA laŭ iniciato de la tiama vicprezidanto de UEA, la sveda esperantisto Erik Carlén. La devizo de la Semajno estas “Amikeco trans limoj” kaj ĝia celo estas plifortigi la reciprokajn kontaktojn kaj senton de komuneco inter esperantistoj.

Precipe en la 1970-aj jaroj oni multe festis la Semajnon per specialaj kunvenoj en Esperanto-kluboj kaj sendado de salutkartoj al alilandaj esperantistoj. En multaj lokoj oni ankaŭ sukcesis realigi la deziron de Carlén pri ĝia festado ekster la Esperanto-movado per publikaj kulturaj aranĝoj. En iuj urboj la aŭtoritatoj oficiale aŭspiciis la Semajnon. Kun la paso de tempo la tradicio tamen bedaŭrinde malfortiĝis.

La ĝenerala sekretario de UEA Barbara Pietrzak skribas en la februara numero de la revuo “Esperanto”, ke “ekde nun Interreto kaj ĝiaj sociaj portaloj devus kaj povus esti utiligataj por vivigi kaj memorigi tiun pli ol 40-jaran tradicion de la Esperanto-komunumo”. Ŝi ankaŭ proponas aldoni al la Semajno kiel novan elementon la Tagon de la Gepatra Lingvo, la 21-an de februaro. “Ni kontaktu en niaj loĝlokoj asociojn de malplimultoj, kiuj nuntempe pro politikaj kaj ekonomiaj motivoj fariĝis firma karakterizaĵo de niaj socioj”, ŝi proponas. Kiel bonan ekzemplon ŝi laŭdas Esperanto-klubon de Stokholmo, kiu alproksimiĝis al grupoj de minoritataj linĝvoj kaj komencis krei ligojn kun ili.

En la retejo de UEA troviĝas nun subpaĝo pri la Semajno de Internacia Amikeco. Al virtuala festado de la Semajno oni povas aliĝi en Facebook, kie ĝi havas propran paĝon.

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: uea.org/gk/408a1

N-ro 407 (2011-01-16)
Pri Erasmo en la maja Malferma Tago

Ĉi-jare pasas 500 jaroj de post la apero de Laŭdo de l’stulteco, per kiu la granda pensulo Erasmo de Roterdamo (1466-1536) en satira formo atakis ĉiajn antaŭjuĝojn kaj superstiĉojn. "Erasmo estas la plej granda filo de Roterdamo, sed antaŭ ĉio li estas la plej elstara figuro en la historio de humanismo kaj ĝuste tial ni esperantistoj devas lin koni”, skribis la recenzanto de la Esperanta traduko de lia ĉefverko en la revuo Esperanto.

Sekve la 34-a Malferma Tago de la Centra Oficejo de UEA omaĝos la Erasmo-jubileon per du prelegoj. D-ino Věra Barandovská-Frank faros ĝeneralan enkondukon al la vivo kaj verkaro de Erasmo, kaj Gerrit Berveling prelegos pri Laŭdo de l´stulteco, kiun li esperantigis el la latina originalo. La traduko aperis en 1988 okaze de la 73-a UK en Roterdamo.

La 34-a Malferma Tago okazos sabaton, la 14-an de majo. Krom la du prelegoj pri Erasmo kaj lia klasikaĵo, en la programo estos ankaŭ aliaj prelegoj, libroprezentoj kaj filmoj. La vizitantoj povos profiti de rabatoj en la libroservo kaj gajni esperantaĵojn en senpaga loterio. Kafo kaj teo, ankaŭ senpagaj, estos varmaj la tutan tagon. La programo daŭros de la 10-a ĝis la 17-a horo.

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: uea.org/gk/407a1

N-ro 409 (2011-04-07)
De Zamenhof ĝis la ĉielo en la 64-a IKU

18 universitatanoj kaj aliaj fakuloj proponis prelegon por la 64-a sesio de la Internacia Kongresa Universitato, kiu okazos dum la 96-a Universala Kongreso de Esperanto en Kopenhago (23-30 julio 2011). Tio estas duoblo de la naŭ prelegoj, kiuj konsistigos la programon de IKU. La proponoj estis prijuĝitaj de la Komisiono pri IKU, surbaze de kies rekomendo la Estraro de UEA faris la finan decidon. Jam pli frue la Estraro elektis prof. Christer Kiselman kiel la rektoron de la 64-a IKU.

En Kopenhago okazos naŭ IKU-prelegoj:

Davide Astori: La Zamenhofa revo inter lingvistiko kaj religio;
Věra Barandovská: Interlingvistika dialogo ĉe Otto Jespersen;
Eva Bojaĝieva: Oksigeno, utila kaj danĝera por la homo;
Erik Høg: La profundo de la ĉielo - kredo kaj scio dum 2500 jaroj;
Hidenori Kadoja: La vikinga epoko, naciismo kaj historiografio;
Jacob Nordfalk: Maŝintradukado;
Tsvi Sadan: La 'reviviĝo de la hebrea sen mitoj;
José Antonio Vergara: HIV-aidoso kiel minaco al la tutmonda junularo: bezono je pli justa mondo;
Amri Wandel: Astrobiologio kaj la 50-jara serĉado de ekstertera inteligenteco.

La prelegoj de Eva Bojaĝieva, Tsvi Sadan kaj Amri Wandel estos samtempe kursoj de Akademio Internacia de la Sciencoj. La dumkongresaj AIS-kursoj konsistas el tri prelegoj, el kiuj la IKU-prelego estos la unua kaj ĝin sekvos du daŭrigaj prelegoj por pli profunda traktado de la temo. La kunlaboro inter IKU kaj AIS komenciĝis en 1995.

La prelegotekstoj aperos en la t.n. IKU-libro, lanĉota en la UK. Kelkaj antaŭaj volumoj estas ankoraŭ haveblaj ĉe la Libroservo de UEA. Pluraj IKU-libroj estas konsulteblaj en la IKU-sekcio de la kongresa retejo de UEA, kie baldaŭ aperos ankaŭ la resumoj de la Kopenhagaj prelegoj.

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: uea.org/gk/409a1

N-ro 410 (2011-04-20)
La Estraro de UEA kunsidis en Roterdamo

Ekde sia elekto en Havano la Estraro de UEA praktike konstante kunsidas rete, sed la unuan realan kunsidon en la Centra Oficejo ĝi havis de la 15-a ĝis la 17-a de aprilo. Tuttempe partoprenis prezidanto Probal Dasgupta, vicprezidanto Claude Nourmont, ĝenerala sekretario Barbara Pietrzak kaj estraranoj Loes Demmendaal, Maritza Gutiérrez kaj Stefano Keller. Pro aliaj sindevontigoj Amri Wandel ne ĉeestis en la lasta tago. Ĝenerala direktoro Osmo Buller povis ĉeesti pro malsano nur mallonge en du tagoj. Lin anstataŭis oficisto Pasquale Zapelli, kiu partoprenis tuttempe, same kiel redaktoro Stano Marček. La prezidanto de ILEI Stefan MacGill ĉeestis la tutan unuan tagon, dum la volontulo de TEJO Manuela Ronco kaj la oficistoj de la Kongresa Fako Clay Magalhães kaj Tobiasz Kaźmierski ĉeestis dum la traktado de iliaj laborkampoj.

Dum la pasintaj monatoj la Estraro faris jam multajn decidojn rete. Tiun eblecon ricevos ankaŭ la Komitato, kiu tiucele ricevos en Kopenhago proponon pri ŝanĝo en la Komitata Regularo. Jam pli frue la Estraro aprobos novan dokumenton pri la gvidlinioj por la redaktado de la revuo Esperanto. Ĝian malneton ĝi jam prezentis al la Komitato por komentoj, kiujn oni laŭeble konsideros en la fina versio. Poste la Estraro proponos novan kontrakton al la nuna redaktoro de la revuo.

La Estraro ricevis raporton pri la ĝisnuna laboro de la Komisiono pri Strategiaj Demandoj, kiu diskutas pri radikalaj ŝanĝoj en la strukturo kaj funkciado de UEA. La estraranoj decidis unuope kontribui al la diskuto en la komitata retlisto. Ili trovis siajn vidpunktojn tre proksimaj inter si sed ne facile resumeblaj en komuna estrara opiniesprimo, ĉar la raporto venis mallonge antaŭ la kunsido. Ili do konkludis, ke en la komitata listo ili povos plej utile prezenti siajn vidpunktojn kaj evidentigi la komunecon de siaj pensoj.

La Estraro ricevis ankaŭ raporton pri la progreso de la renovigo de la ĉefa retejo de UEA. Kun ĝojo oni notis la ĝisdatigon de la informa retejo de UEA kun materialoj pri Esperanto en 62 lingvoj. Tre populara fariĝis la paĝo de UEA en Facebook , kiu havas jam preskaŭ 2200 amikojn. Ĝis nun ĝin prizorgis la Centra Oficejo, kiu tamen esperas, ke ankaŭ estraranoj kaj komitatanoj pli aktive afiŝos en ĝi. Pri la vigla agado de UEA ĉe UN informas nova retejo  kaj alia retejo speciale pri la agado por lingvaj rajtoj .

Kvankam pasintjare UEA perdis multajn membrojn, la spezokonto de 2010 estas ekvilibra jam por la 5-a sinsekva jaro. La ĝisnuna evoluo indikas, ke la enspezoj kovros la elspezojn ankaŭ ĉi-jare. Pli problema povos esti la jaro 2012. Propono pri buĝeto por tiu jaro ankoraŭ ne pretas pro la malsano de la ĝenerala direktoro, sed la Estraro fidas, ke ankaŭ ĝi estos ekvilibra kun konservo de la nuna laborforto de la CO. La Estraro aprobis ankaŭ du subvenciojn el la ĉi-jaraj rimedoj: 2500 EUR al ILEI kaj 700 EUR al Eŭropa Esperanto-Unio por agado ĉe la septembra Ekonomia Forumo en la pola Krynica.

Jam antaŭe la Estraro elektis komisionojn kaj komisiitojn por multaj taskoj kaj laborkampoj. Al ili aldoniĝis Informa Komisiono, kiu konsistas el Marek Blahuš (Ĉeĥio), Andrej Grigorjevskij (Rusio) kaj Francesco Maurelli (Italio/Britio), kaj komisiito por rilatoj kun Internacia Normiga Organizaĵo ISO kaj la terminologia informejo Infoterm, por kiu tasko oni elektis Mélanie Maradan (Svislando). En la Amerika Komisiono Alberto Calienes (Kubo) fariĝis kunordiganto anstataŭ Rubén Diaconu (Argentino).

En la dua tago de la kunsido de la Estraro de UEA ankaŭ tiu de ILEI komencis tritagan kunsidon en la Centra Oficejo. La samtempa ĉeesto de ambaŭ estraroj donis utilan okazon por interkonsiliĝi pri komunaj temoj. Post la fino de la kunsido de la Estraro de UEA, Claude Nourmont, estrarano pri edukado, partoprenis kiel observanto la kunsidon de la ILEI-estraro.

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: uea.org/gk/410a1

N-ro 411 (2011-04-21)
Reeldono de "Maskerado" de Tivadar Soros lanĉita

La 12-an de aprilo 2011 okazis en Novjorko festo por lanĉi reeldonon de la anglalingva traduko de la Esperanto-verko de Tivadar Soros Maskerado ĉirkaŭ la morto. La verko pritraktas la sukcesan transvivon de la familio Soros en Budapeŝto dum la sistema persekutado kaj mortigo de la hungaraj judoj fare de la nazioj en la finaj jaroj de la Dua Mondmilito.  

La festo, en la hejmo de la financisto George Soros, filo de Tivadar, kunvenigis grupon de elstaraj intelektuloj de la regiono, inter ili la ĉefredaktoro de New York Review of Books, reprezentantoj de New York Times, pluraj verkistoj, kaj la konata televida komentariisto Bill Moyers. Ĉeestis ankaŭ fakuloj pri Esperanto kaj interlingvistiko Esther Schor kaj Arika Okrent. Ĉefa parolanto estis Humphrey Tonkin, kiu, en sia rolo kiel tradukinto, havis la taskon prezenti la libron kaj paroli pri ĝia ekesto. Tion farante, li kaptis la okazon, antaŭ atenta aŭskultantaro, paroli pri Esperanto kaj ĝia formiĝa rolo en la vivo kaj pensado ne nur de la patro sed ankaŭ de la filoj Soros.

La libro aperis originale en Esperanto en 1965 kaj en dua eldono en la jaro 2000 – la jaro de aperigo (en Britio) de anglalingva traduko de Humphrey Tonkin. Poste aperis tradukoj ankaŭ en la germanan, rusan, hungaran kaj turkan, kaj estas en preparo tradukoj en la italan kaj la ĉinan. Usona eldono aperis en 2001; tiun eldonon oni nun ree aperigas en Novjorko ĉe la eldona grupo Skyhorse. George Soros estis surpriza vizitanto en decembro en lanĉa festo de traduko de alia libro de la patro, Modernaj Robinzonoj , ankaŭ tradukita de Tonkin (kiel Crusoes in Siberia ). Tiun feston organizis la grupo Esperanto por UN.

Tivadar Soros. Masquerade: The Incredible True Story of How George Soros’ Father Outsmarted the Gestapo. New York: Arcade Publishing. 2011. 275pĝ.

Tivadar Soros. Crusoes in Siberia and The Fairest Judgment. New York: Mondial. 2010. 31+93pĝ.

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: uea.org/gk/411a1

N-ro 412 (2011-05-13)
UEA membriĝis en Infoterm

La 10-an de majo Universala Esperanto-Asocio subskribis interkonsenton pri kunagado kun Infoterm , la Internacia Informejo por Terminologio. Per tio UEA fariĝis membro de Infoterm, fondita en 1971 per kontrakto inter Unesko kaj Aŭstra Normiga Instituto (ASI). Infoterm celas i.a. interŝanĝi informojn, subteni kaj kunagadi por projektoj, renkontiĝoj, eldonaĵoj ktp., ĉefe en la kampo de terminologio.

Infoterm devenas el la teminologia esplorcentro, kiun fondis kaj longe prizorgis Eugen Wüster , esperantisto kaj fondinto de la moderna terminologia scienco. Infoterm funkcias ankaŭ kiel sekretariejo de la Teknika Komitato TC37 de Internacia Organizaĵo por Normigado (ISO), kun kiu UEA havas oficialajn rilatojn jam ekde 1991.

Pri la rilatoj de UEA kun Infoterm kaj la Teknika Komitato TC37 de ISO respondecas nova komisiito, Mélanie Maradan el Svislando. La Estraro de UEA nomumis ŝin por tiu funkcio en sia aprila kunsido.

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: uea.org/gk/412a1

N-ro 413 (2011-05-18)
Malferma Tago omaĝis Erasmon kaj Morariu

La 34-a Malferma Tago de la Centra Oficejo de UEA, kiu okazis la 14-an de majo, allogis 70 vizitantojn el 14 landoj. Ĝia programo estis grandparte dediĉita al la 500-a datreveno de la apero de Laŭdo de l’stulteco, la plej fama verko de la plej fama roterdamano, Erasmo. Ĝeneralan enkondukon al la vivo, verkaro kaj signifo de la granda humanisto faris per sia prelego d-rino Věra Barandovská-Frank. La tradukinto de Laŭdo de l'stulteco, akademiano Gerrit Berveling faris du prelegojn. En la unua li parolis pri tiu ĉefverko de Erasmo kaj en la dua precipe pri lia labormaniero. Berveling ankaŭ surprizis la publikon per lanĉo de sia nova esperantigo el Erasmo, Antaŭparoloj al la Nova Testamento.

En la Malferma Tago estis publikigita ankaŭ alia nova libro, Stelsemantoj en la ora nordo de Katalin Kováts. Ĉar la aŭtorino lanĉis la libron samtempe en Stokholmo, en Roterdamo ŝin anstataŭis la libroservisto Ionel Oneţ, kiu prelegis pri la protagonisto de la libro, la fama rumana Cseh-metoda instruisto Tiberio Morariu. Morariu vivis plej grandan parton de sia vivo en Svedio, pro kio la aŭtora lanĉo konvene okazis en la Sveda Esperanto-Kongreso.

Kiel kutime, en la programo estis ankaŭ multaj filmprezentoj. La libroservo kaj bazaro de esperantaĵoj estis vigle vizitataj. La vendoj sumiĝis je 1710 eŭroj. Nature la plej furoraj libroj estis Laŭdo de l’stulteco kaj Antaŭparoloj al la Nova Testamento de Erasmo kaj Stelsemantoj en la ora nordo de Katalin Kováts.

La sekva Malferma Tago okazos la 26-an de novembro 2011. Jam decidita estas ankaŭ la dato de la 36-a Malferma Tago: la 28-an de aprilo 2012 oni prifestos la 50-jariĝon de la domo en Nieuwe Binnenweg 176 kiel la sidejo de la Centra Oficejo.

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: uea.org/gk/413a1

N-ro 414 (2011-05-26)
34-a Esperantologia Konferenco en Kopenhago

Esperantologia Konferenco estas jam tradicia programero de la Universala Kongreso de Esperanto. Ĝin organizas la Centro de Esploro kaj Dokumentado pri Mondaj Lingvaj Problemoj (CED) kaj ĝi eniris la kongresan programon unuafoje en Varno en 1978. Ĝian 34-an sesion en la 96-a UK en Kopenhago ĵaŭdon, la 28-an de julio, gvidos d-ro Detlev Blanke .

Jens Stengaard Larsen prelegos pri la danaj lingvistoj kaj interlingvistoj Rasmus Rask kaj Otto Jespersen , dum prof. Christer Kiselman parolos pri la dana sempatologo kaj esperantologo Paul Neergaard . La prelego de prof. Davide Astori temos pri la unua itala esperantisto kaj interlingvisto Daniele Marignoni . Krome, Otto Prytz pritraktos “fenditajn frazojn” kaj Marek Blahuš prezentos la ciferecan prilaboron de la Zamenhofaj adresaroj. Post ĉiu prelego estos diskuto kaj la prelegotekstoj estos poste publikigitaj presforme.

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: uea.org/gk/414a1

N-ro 415 (2011-06-09)
Jarlibro 2011 aperis

Portreto de Marianne Vermaas malfermas Jarlibron 2011 de UEA, kiu aperis la 8-an de junio. Per tio la Asocio omaĝas la unuan direktoron de la Centra Oficejo en Roterdamo, ĉar en septembro ĉi-jare pasos 100 jaroj de post ŝia naskiĝo. Ankaŭ la antaŭparolo de la nuna direktoro Osmo Buller estas dediĉita al la datreveno de Vermaas.

Du trionoj de la 288-paĝa libro konsistas el la Delegita Reto kun la adresoj de 1673 delegitoj en 103 landoj. Kvankam la nombro de individuaj membroj de UEA grave malkreskis pasintjare kaj delegitoj perdas sian funkcion, se ili ĉesas esti membroj, la nova Jarlibro havas nur ses delegitojn malpli ol la pasintjara. Estas 52 ĉefdelegitoj, 951 lokaj delegitoj, 99 vicdelegitoj, 33 junularaj kaj 1275 fakaj delegitoj. Krome en Brazilo estas 5 regionaj delegitoj. La fakdelegitoj reprezentas preskaŭ 800 fakojn.

En la unua parto, eldonita ankaŭ aparte kiel Gvidlibro 2011, aperas adresoj k.a. informoj pri la organoj, instancoj kaj servoj de UEA kaj TEJO, pri landaj kaj fakaj asocioj, akademioj, edukaj kaj kulturaj instancoj, bibliotekoj, radioelsendoj kaj pri Esperanto en Interreto.

Fine de la Jarlibro troviĝas du rabatkuponoj de la Libroservo de UEA por tiuj, kiuj faras mendojn per papera poŝto. Por retaj mendoj ne necesas uzi la kuponon. Membroj kun Gvidlibro aŭ Jarlibro rajtas dufoje jare mendi librojn k.a. varojn kun rabato de 10%. Membroj en pli altaj kotizkategorioj rajtas je rabato ĉe ĉiu mendo.

Individuaj membroj povas profiti de la informa trezoro de la Jarlibro ankaŭ rete. Krom facila serĉebleco de delegitoj k.a. informoj, la Reta Jarlibro havas la avantaĝon, ke ĝi estas daŭre ĝisdatigata. Uzantoj de la Reta Jarlibro, kies kotizo rajtigas ricevi la revuon Esperanto Kontakto, povas legi ilin rete jam kiam ili estas presataj. Por ekuzi tiun servon necesas unue registriĝi ĉe reto.uea.org.

Kvar el kvin delegitoj estas atingeblaj retpoŝte. Unuafoje kelkaj delegitoj anoncis retadreson en Jarlibro 1994. En 1996 unu el dek delegitoj (10,3%) havis retadreson, en 2001 preskaŭ duono (48%) kaj en 2006 pli ol du trionoj (68,9%). La ĉi-jara Jarlibro indikas retadreson ĉe 1352 delegitoj (80,8%).

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: uea.org/gk/415a1

N-ro 416 (2011-07-03)
ILEI kaj UEA subtenas la universitatan trejnadon

Tra la lastaj du jaroj UEA kaj ILEI kunlaboris por finance kaj praktike subteni la instruisto-trejnan programon de la Universitato Adam Mickiewicz (UAM) en Poznano, Pollando. Ili tion faris per disponigo de kvar stipendioj en la valoro de 250 eŭroj, por mildigi al precipe junaj kursanoj el malpli pagipovaj landoj iliajn kurs- kaj vojaĝ-kostojn. Prioritaton oni donis al tiuj, kiuj povis montri klaran intencon aktive instrui la lingvon post aŭ eĉ dum la studado.

Por 2011, UEA kaj ILEI denove anoncas la eblon pri la nove lanĉota tri-jara kursaro pri interlingvistiko, kiu kovros vastan gamon de temoj: lingvo, kulturo, literaturo, tradukado, utiligo, kaj, nelaste, pedagogio. La kurso komenciĝos en septembro 2011, kaj la stipendioj rilatos al la unuaj du semestroj de la ses-semestra tuto. La kurso estas en la universitato plene oficiala; kursfinintoj ricevos ŝtate rekonatan diplomon.

Kandidatiĝoj estos akceptataj ĝis la 15-a de aŭgusto 2011. Petoj por stipendioj akcepteblos ĝis la 20-a de julio, aŭ surloke en la Universala Kongreso en Kopenhago ĝis la 25-a de julio. La ricevontoj estos deciditaj en la UK de UAM (Ilona Koutny), UEA (Claŭde Nourmont), ILEI (Zsófia Kóródy) kaj Edukado.net (Katalin Kováts). Kandidatoj bv. liveri biografiajn informojn, kun emfazo al instruado de lingvoj kaj ekzistanta aŭ estonta instruado de aŭ pri Esperanto. Preferon ricevos junaj kandidatoj kun limigita pagipovo, kiuj povas klare montri intencon instrui Esperanton aŭ alimaniere aktivi movade dum kaj post la kurso. La ricevontoj de stipendioj devos subskribi kontrakton pri plenumo de la kursodevoj.

Kandidatiĝojn oni sendu al: Ilona  Koutny (interlin@.spamaĵo?amu.edu.pl), Zsófia Kóródy (zsofia.korody@.spamaĵo?esperanto.de), Claŭde Nourmont (moonmont@.spamaĵo?pt.lu) kaj Katalin Kováts (katalin.kovats@.spamaĵo?gmail.com).

Pliaj informoj: http://www.staff.amu.edu.pl/~interl/index.html

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: uea.org/gk/416a1

N-ro 417 (2011-07-16)
1400 aliĝintoj unu semajnon antaŭ la 96-a UK

Precize 1400 kongresanoj el 66 landoj estis registritaj kiel aliĝintoj al la 96-a Universala Kongreso de Esperanto unu semajnon antaŭ ĝia komenco. La ĉi-jara UK okazos en Kopenhago de la 23-a ĝis la 30-a de julio. Al la tri antaŭaj UK-oj en la dana ĉefurbo aliĝis 2200 esperantistoj en 1956, 1550 en 1962 kaj 1227 en 1975. La ĉi-foja nombro kreskos ankoraŭ per surlokaj aliĝoj dum la kongresa semajno. Aliĝoj pere de la kotizperantoj de UEA aŭ ĉe la Centra Oficejo ne plu estas akceptataj.

Ankaŭ ĉi-jare la unuan lokon en la kongresa statistiko havas Francio kun 175 aliĝintoj. Pli ol 100 aliĝintojn liveris krome Germanio (140) kaj Japanio (101), dum el la gastiga lando Danio aliĝis ĝis nun 86 kongresanoj. Aliaj landoj kun minimume 25 aliĝintoj sojle de UK estas Pollando (69), Nederlando (62), Brazilo (59), Rusio (56), Italio (55), Svedio (51), Hungario (45), Belgio (42), Finnlando (31), Usono (30), Litovio (29), Britio (27) kaj Norvegio (25).

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: uea.org/gk/417a1

N-ro 418 (2011-07-17)
TEJO ricevis novan Estraron kun nova prezidanto

Tutmonda Esperantista Junulara Organizo TEJO ricevis novan Estraron en la 67-a Internacia Junulara Kongreso okazanta en la ukraina ĉefurbo Kievo. Łukasz Żebrowski el Pollando fariĝis la nova prezidanto, transprenante la postenon de la aŭstro Gregor Hinker, kiu gvidis la junularan sekcion de UEA dum du oficperiodoj ekde 2007. En la antaŭa Estraro Żebrowski respondecis pri kongresoj kaj aktivula trejnado. Ankaŭ du aliaj estraranoj estis reelektitaj: Paulína Kožuchová el Slovakio daŭrigos kiel ĝenerala sekretario, dum la antaŭa kasisto Sergeo Tyrin el Israelo ekde nun respondecas pri informado.

Kvin anoj de la 8-kapa Estraro estas novaj: Alisa Nikitina el Ukrainio (kasisto), Nico Huurman el Nederlando (aktivula trejnado), Petra Smidéliusz el Hungario (landa agado), Michael Boris Mandirola el Italio (eksteraj rilatoj) kaj Tina Tišljar el Kroatio (kongresoj).

La elekto de la nova Estraro okazis en la kunsido de la Komitato de TEJO la 16-an de julio. En la komuniko en la retejo de TEJO la Estraro, kiu stiros TEJO-n dum du jaroj ĝis 2013, "dankas pro la fido de la komitatanoj kaj strebos laŭeble plenumi ĉiujn esperojn je ĝi".

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: uea.org/gk/418a1

N-ro 419 (2011-07-18)
44-a ILEI-konferenco komenciĝis

"Lingva politiko kaj lingvaj rajtoj en edukado kaj scienca komunikado" -- jen la kadra temo de la 44-a Konferenco de Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj okazanta en la Universitato de Kopenhago. En la inaŭguro la 18-an de julio enkondukis la temon la vicprezidanto de ILEI, Duncan Charters, kiu komence skizis la historion de aranĝoj en kiuj esperantistoj kaj ne-esperantistoj kunlaboris tra lastaj jaroj por esplori diskriminaciajn praktikojn en transnaciaj kontaktoj. Al tiu vico aldoniĝos simpozio dum la du lastaj konferencaj tagoj, organizita de ILEI, kunlabore kun Centro de Esploro kaj Dokumentado pri la Mondaj Lingvaj Problemoj (CED) kaj la humanistika fakultato de la Universitato de Kopenhago. Tiu simpozio uzos Esperanton, la anglan kaj la danan.

La vicprezidanto informis la publikon pri kontraŭaj evoluoj en decidoj pri lingvo-elektoj en edukado. Lastatempaj iniciatoj portas novajn interlingvojn al la mikso, sed tiujn ekzemplojn kontraŭpezas ĝenerale sentataj tendencoj pri kreskanta limigo de lingvo-elektebloj. Li donis serion da konkretaj ekzemploj pri malkontentiga funkciado de tradukservoj kaj komunikado en sciencaj konferencoj laŭ la nunaj modeloj.

Al la konferenco kaj simpozio aliĝis pli ol 90 personoj, do temas pri la plej granda konferenco de ILEI dum la lastaj 20 jaroj. La prezidanto de ILEI, Stefan MacGill, en sia festparolo skizis la evoluon de la konferencoj. El la ses lastaj konferencoj, kvar okazis ekster Eŭropo, du el ili rekordaj laŭ partoprenantaro por ekstereŭropaj aranĝoj. La nuna konferenco, kvankam en Eŭropo, havas ege kaj rekorde internacian karakteron, kun partoprenantoj el i.a. Brazilo, Meksiko, Kubo, Benino, Ganao, Indonezio, Nepalo, Japanio, Korea Respubliko kaj Ĉinio. La daŭrigo resumis la tri pilierojn de ILEI-konferencoj: faka, labora kaj distra program-fadenoj, kun starigo de la tezo, kiu tiu vicordigo spegulas la relativan gravecon de ĉiu parto. La bunteco kaj denseco de la programo konfirmas la unuavican rolon de la faka kaj la labora programoj. Aliflanke, la tuja bona etoso de la interkona frandvespero montris, ke la distra flanko pozitive disvolviĝos tra la sekvaj konferencaj tagoj.

(Laŭ Stefan MacGill)

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: uea.org/gk/419a1

N-ro 420 (2011-07-20)
Kunsida denso, vespera etoso en la ILEI-konferenco

Jam la suno ekbrilas sur la trian tagon de la 44-a ILEI-konferenco en Kopenhago. Post la enkonduka prelego pri la konferenca temo pri lingvaj rajtoj en eduka kaj scienca agado, serio da pliaj sesioj sekvis diversajn fadenojn de la temo: lingvaj kaj kulturaj aspektoj de translimaj kontaktoj, teknologio je la servo de lingvo-instruado, interkulturaj lingvaj ludoj, kaj metodikaj demandoj. Pliaj eroj de la faka programo temis pri ekzamenoj, subvenciserĉado kaj apogataj projektoj, Esperanto-kursoj en la Korea Respubliko, Ĉinio kiel fekunda kampo por Esperanto, la dana eksprese, kaj kunsidoj por prepari la lingvan festivalon en vendredo, la 22-a de julio.

La lerneja komisiono kunsidis, kun vigla transdonado de spertoj kaj diskuto pri obstakloj al la enkondukado de kursoj. Oni emfazis la gravecon raporti ĉiun okazantan kurson, kaj krome arigi kaj resumi la leĝajn eblecojn kaj barojn al la instruado de la lingvo. La komisiono planis manierojn efikigi sian internan komunikadon kaj pretigi gvidilojn por la sekcioj pri evoluigo de enlanda lerneja agado.

La komitato de ILEI dufoje kunsidis, kun 32 membroj. La jarraporto pri 2010 estis prezentita kaj akceptita, inkluzive de la financaj rezultoj kaj la revizora raporto. Sekve la estraro estas senŝarĝigita pri la agado de la pasinta jaro. La komitato aprobis dekon da modifoj al la Statuto. Pri 2-3 pliaj punktoj ĝi decidis ke la komisiono pri regularoj plu diskutu la enhavon kaj traktu por reveni kun konkretaj vortum-proponoj.

ILEI bonvenigas du novajn honorajn membrojn: Bertil Andréasson el Svedio, kiu estis kasisto 17 jarojn kaj organizis plurajn ILEI-konferencojn, kaj Mauro La Torre el Italio, la prezidinto de ILEI inter 1997 kaj 2003, multjara evoluiginto de lingvolernaj programoj kaj fondinto de la unua projekto Interkulturo. Malpli agrabla tasko estis la eksigo de la sekcioj en Britio, Irano kaj Rusio, kiuj ne plu funkcias kaj ne estas refunkciigeblaj. En Rusio estas tamen pozitivaj evoluoj por fondo de nova sekcio. Sekve estas nun 30 sekcioj. La elektokomisiono estis reelektita kun sama konsisto kiel nun por la sekvaj tri jaroj. La komitato decidis altigi modeste la membrokotizojn kaj abonkotizojn de “Juna amiko”, sed ĝis la jarfino oni akceptos kotizojn por 2012 kaj 2013 laŭ la nuna tarifo. En sia tria kunsido la komitato traktos aliĝpeton de nova sekcio, kompletigon de la estraro kaj revizion de la Interna Regularo. Fine, ĝi diskutos pri la estonta agado, i.a. pri la sekva konferenco en Ĉinio en 2012.

La vesperaj programoj disvolviĝas bonetose kun multaj ebloj kontribui kaj aktivi. Post la interkona vespero sekvis dana vespero, kaj internacia vespero kiu vere pravigis tiun adjektivon. Sekvos dancvespero, kun dancoj atendeblaj el Indonezio, Danio, Nepalo, Kubo kaj el kelkaj afrikaj landoj, aldone al svarmo da eŭropaj landoj.

(Laŭ Stefan MacGill)

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: uea.org/gk/420a1

N-ro 421 (2011-07-24)
La 96-a UK malfermita

La 96-a Universala Kongreso de Esperanto en Kopenhago estis inaŭgurita dimanĉon, la 24-an de julio en la kongresejo Bella Center. Komence de la inaŭguro la kongresanaro omaĝis per impresa silenta minuto la viktimojn de la terorisma atako en la najbara Norvegio du tagojn pli frue. En la fina parto de la solenaĵo, kiam reprezentantoj de la partoprenantaj landoj salutis la kongreson, la publiko ankoraŭ duan fojon esprimis sian kunsenton aliĝante, starante, per longa aplaŭdo al la alvoko por amo inter homoj fare de Ingebjørg Rambjør el Norvegio

En la inaŭguro ĉeestis la belga ambasadoro J.-F. Branders, la kuba ambasadoro G. Vázquez Moreno, la slovaka aferŝarĝito M. Pospisilova kun konsilisto J. Reinvart, la franca ataŝeo A. Sgambato, la germana ambasada konsilisto Marko Lins kaj la honora konsulo de Bosnio-Hercegovino prof. K. Fledelius.

Kun forta aplaŭdo oni akceptis la salutmesaĝon de la ĝenerala direktoro de Unesko. Jam tradiciajn mesaĝojn sendis d-ro Louis Christoph Zaleski-Zamenhof, urbestro Gerhard Walter de la Esperanto-urbo Herzberg kaj la prezidanto de la plenumkomitato de SAT Jakvo Schramm. Propravoĉe la kongreson salutis estrarano Nico Huurman por TEJO, prezidanto Stefan MacGill por ILEI kaj vicprezidanto Brian Moon por la Akademio de Esperanto.

La ĝenerala sekretario de UEA Barbara Pietrzak anoncis la freŝan decidon de la Komitato pri elekto de tri novaj Honoraj Membroj de UEA: d-ro Detlev Blanke, d-ro Renato Corsetti kaj s-ro Rob Moerbeek. La kongresanaro gratulis la honoritojn per aklamo.

La 96-a UK estas dediĉita al la Internacia Jaro de Junularo, kies temo "Dialogo kaj interkompreno" estas ankaŭ la kongresa temo. Enkondukon al la temo faris la direktoro de la Kopenhaga oficejo de la Loĝantara Fonduso de UN (UNPF), s-ino Pernille Fenger, kiu traktis en sia parolado la agadon por la Jarmilaj Evoluigaj Celoj de UN aparte koncerne junularon. Mallongan klarigon pri la posta traktado de la temo dum la UK faris la kongrestema reĝisoro José Antonio Vergara. La inaŭguro kulminis per la festparolado de la prezidanto de UEA prof. Probal Dasgupta.

La ĉefe parolan programon agrable interrompis muzika paŭzo. Konvene por la Jaro de Junularo prizorgis ĝin junula instrumenta kvarteto, kies ludado de popola muziko allogis la aŭdantaron al laŭritma manklakado. La kvarteto ankaŭ invitis la ĉeestantojn viziti la junularan programon, ĉi-foje forte videblan en la UK.

Post la ĉiam populara kavalkado de landaj salutoj, la solenaĵo finiĝis per komuna kantado de "La Espero".

En la inaŭgura tago la nombro de aliĝintoj al la 96-a UK atingis 1450.

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: uea.org/gk/421a1

N-ro 422 (2011-07-25)
UEA ricevis tri novajn Honorajn Membrojn

En sia kunsido sabaton, la 23-an de julio, en Kopenhago la Komitato de UEA elektis tri elstarajn movadanojn kiel Honorajn Membrojn de UEA. Ili estas d-ro Detlev Blanke el Germanio, d-ro Renato Corsetti el Italio kaj s-ro Rob Moerbeek el Nederlando.

Detlev Blanke (nask. 1941) estis sekretario de Centra Laborrondo Esperanto en la Kulturligo de GDR 1968-1980 kaj ekde 1981 de Esperanto-Asocio de GDR. Li doktoriĝis en 1976 per disertacio pri kompara vortfarado de Esperanto kaj la germana, kaj habilitiĝis en 1985 per disertacio pri planlingvoj (Internationale Plansprachen). En 1988 li fariĝis docento pri interlingvistiko en la Berlina Humboldt-Universitato. Ekde 1976 li estas estrarano de Centro de Esploro kaj Dokumentado (CED), kies bultenon Informilo por Interlingvistoj li redaktas ekde 1992. Ekde 1992 li kompilas (kun H. Tonkin) bibliografion pri Esperanto kaj interlingvistiko por la usona Modern Language Association. Li iniciatis la Esperantologiajn Konferencojn, kiuj okazas ekde 1978 en ĉiu UK. Kun sia edzino Wera li laboras i.a. pri terminologio kaj iniciatis la fondon de Terminologia Esperanto-Centro de UEA en 1987.

Renato Corsetti (nask. 1941) laboris dum la unua parto de sia vivo en banko kaj poste en la Universitato de Romo. Li estas aktiva en la Esperanto-movado de la fino de la 1960-aj jaroj. Prezidanto de TEJO li estis 1971-1973, poste honora prezidanto. Li estis estrarano de UEA 1980-1986, vicprezidanto 1998-2001 kaj prezidanto 2001-2007. Corsetti membris en multaj komisionoj de UEA kaj estis prezidanto 1980-1986 kaj vicprezidanto ekde 2002 de Institucio Hodler '68. Estrarano kaj prezidanto de Itala Esperanto-Federacio li estis dum pluraj periodoj. Membro kaj sekretario de la Akademio de Esperanto li estas ekde 1999. En 2008 li ricevis la Premion Deguĉi. Li aŭtoris aŭ redaktis multajn librojn kaj artikolojn. En sia agado li aparte interesiĝas pri la disvastigo de Esperanto al ĉiuj kontinentoj kaj pri ĝia utiligo por certigi la lingvajn homajn rajtojn je ĉiu nivelo.

Rob Moerbeek (nask. 1936) laboris 32 jarojn kiel oficisto de UEA zorgante pri la ekspedofako de la Centra Oficejo kaj pri provlegado de Esperanto k.a. periodaĵoj kaj eldonaĵoj de UEA. Li prizorgis ankaŭ la Bibliotekon Hodler kaj la arkivon de la CO. Post emeritiĝo en 2001 li laboras volontule en la CO. Li korektas ankaŭ la revuojn Monato, Internacia Pedagogia Revuo, Scienca Revuo, Fen-x (E-o Nederland), E-ista Vegetarano, La Kontakto (nederlanda LIBE-sekcio), k.a. Agado por handikapuloj, precipe blinduloj, estas proksima al li. Li prizorgas voĉlegadon de Esperanto k.a. revuoj por blinduloj. Ekde 2001 li reprezentas Ligon Internacian de Blindaj Esperantistoj en la Komitato de UEA. Li estis privatdocento pri E-o ĉe la Universitato de Amsterdamo 1978-1998. En 2000 li ricevis la Premion Deguĉi.

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: uea.org/gk/422a1

N-ro 423 (2011-07-28)
Rezultoj de la Belartaj Konkursoj de UEA en 2011

POEZIO
Unua premio: Jorge Camacho Cordón (Hispanio) pro Sezonoj;
Dua premio: Ulrich Becker (Usono) pro Adiaŭa festo;
Tria premio: Jorge Camacho Cordón pro Lokoj;
Honora mencio: Aleksandro Mitin (Rusio) pro Vivhorloĝo.
Partoprenis 43 verkoj de 18 aŭtoroj el 14 landoj.

PROZO
Unua premio: ne aljuĝita;
Dua premio: Sten Johansson (Svedio) pro Brokante;
Tria premio: Sten Johansson pro Nova amiko de Sinjoro Brunner;
Honora mencio: Ulrich Becker pro Malapero de knabo.
Partoprenis 20 verkoj de 13 aŭtoroj el 10 landoj.

ESEO
Premio "Luigi Minnaja": Davide Astori (Italio) pro La Zamenhofa revo inter lingvistika kaj religia planado;
Dua premio: Jan Werner (Ĉeĥio) pro Konfuzigaj faktoroj en lingva komunikado;
Tra premio: Filippo Franceschi (Italio) pro Post legado de "La mava lingvo"';
Honora mencio: Adrienne Pásztor (Hungario) pro Tutmondaj defioj de la klimatŝanĝiĝo.
Partoprenis 4 verkoj de 4 aŭtoroj el 3 landoj.

TEATRAĴOJ
Unua premio : ne aljuĝita;
Dua premio: ne aljuĝita;
Tria premio: Doron Modan (Israelo) pro Justa juĝo;
Honora mencio: João José Mendes Quitério dos Santos (Portugalio) pro Aŭtodafeo;
Honora mencio: Georgo Handzlik (Pollando) pro Kompleta (preskaŭ) historio de Universalaj Kongresoj de Esperanto.
Partoprenis 8 verkoj de 8 aŭtoroj el 6 landoj.

KANTO
Premio "An-Song-San pri Kanto": ne aljuĝita;
Dua premio: Rogerio Borges kaj Eric Languillat (resp. muziko kaj teksto; Francio) pro Tatua Papili';
Tria premio ne aljuĝita.
Partoprenis: 4 verkoj de 2 aŭtoroj el 2 landoj.

FILMO
Unua premio: Roman Dobrzyński (Pollando) pro Japana printempo – Oomoto 2009;
Dua premio: ne aljuĝita;
Tria premio: ne aljuĝita.
Partoprenis: 2 verkoj de 2 aŭtoroj el 2 landoj.

INFANLIBRO DE LA JARO

Avo Paŭlo, verkita kaj eldonita de Margrit Vollertsen-Diewerge, trad. Pit Hauge (Germanio).

Partoprenis 5 verkoj de 5 eldonejoj el 5 landoj.

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: uea.org/gk/423a1

N-ro 424 (2011-07-30)
Rezolucio de la 96-a Universala Kongreso de Esperanto

Ni, la partoprenantoj en la 96-a Universala Kongreso de Esperanto, venintaj al Kopenhago el 66 landoj por komune dialogi pri la iniciato kiun UN lanĉis per la proklamo de Internacia Jaro de la Junularo,

efektiviginte multvidpunktan diskutadon pri tiu temo, en etoso de interkomprenemo kaj efika komunikado,
ĉerpinte el niaj unuopaj kaj kolektivaj spertoj kiel anoj de diversaj socioj, aĝogrupoj, etnoj, seksoj, mondbildoj, politikaj sintenoj kaj religiaj konvinkoj,
agnoskinte la kontribuojn de la junularo al la socio kaj la neceson malfermi ŝancojn por ĝia partopreno en la kolektivaj decidoprocezoj, por taŭge alfronti la diversajn defiojn kaj ŝancojn de la nuna realo -- sociekonomiajn, ekologiajn, politikajn, teknologiajn ktp -- cele al la estonteco de la homaro kaj la planedo,
konstatinte ke tra la epokoj kaj kulturoj, la diversaj generacioj rilatis inter si laŭ variaj modeloj kaj strategioj, kun foja estiĝo de aparta junulara kulturo, kaj ke en la Esperanto-movado mem tio esprimiĝis ekz. per la efike avangarda rolo plenumita de ties junulara branĉo en apartaj historiaj turnopunktoj,

rekomendas
ke la unuopaj organizaj instancoj kaj sociaj medioj de la Esperantaj movado kaj komunumo aktive strebu al la kreado de taŭgaj kondiĉoj por kontakto, alproksimiĝo kaj kunlaborado inter junuloj kaj aliaĝuloj, ke la anoj de la malsimilaj aĝogrupoj en Esperantujo iĝu pli konsciaj pri la potencialo kiun por intergeneracie kontentigaj rilatoj liveras la esperantisma ideo mem de reciproka respekto kaj ambaŭdirekta bona volo,

alvokas
al UEA, TEJO kaj iliaj respektivaj landaj organizoj pliproksimigi tempe kaj geografie siajn kongresojn, same internaciajn kiel landajn kaj regionajn, per kunordigita decidado, al konkretaj paŝoj ĉiunivele por kunagigi esperantistojn rete kaj eksterrete agantajn, same por enmovadigi perretajn lernintojn de la lingvo, kiel por helpi la tradician movadon adaptiĝi al la nuna epoko.

Kopenhago, 30 julio 2011

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: uea.org/gk/424a1

N-ro 425 (2011-08-04)
Nova adresaro de Pasporta Servo aperis

La ĉi-jara adresaro de Pasporta Servo enhavas 1087 gastigantojn en 672 urboj en 90 landoj. Ĝi estis redaktita de Alexandre Baudry kaj unuafoje prezentita dum la Internacia Junulara Kongreso en Kievo kaj la Universala Kongreso en Kopenhago. Kiel en multaj aliaj movadaj statistikoj, ankaŭ en la nova adresaro la unuan lokon okupas Francio kun 169 gastigantoj. Francio havas ankaŭ la plej grandan nombron da urboj (91), kie troviĝas gastiganto. La pakistana urbo Multan siavice estas la urbo kun plej multe da adresoj (21).

En la 188-paĝa poŝlibro troviĝas, krom la adresoj k.a. informoj pri la gastigantoj, ankaŭ mapoj kun indikoj pri iliaj loĝlokoj. Enestas ankaŭ reguloj kaj konsiloj pri la uzo de la servo.

La ideo pri Pasporta Servo, tiam sub la nomo Programo Pasporto, estis prezentita de la argentinano Rubén Feldman González en 1966. La unua adresaro laŭ la nuna sistemo, kun 40 gastigantoj, aperis en 1974 sub la gvido de Jeanne-Marie Cash el Francio. Ambaŭ pioniroj estas gastigantoj ankaŭ en la nuna eldono.

En 2009, Pasporta Servo fariĝis ankaŭ socia retejo, kie kaj gastoj kaj gastigantoj povas membriĝi kaj kontakti unu la alian. Ĝi ne anstataŭas la presitan libron sed ofertas aldonajn servojn, haveblajn nur per Interreto: zomebla monda mapo, serĉilo, forumo por peti informojn pri vojaĝo, kaj blogejo por rakonti pri siaj vojaĝoj. La retpaĝo nun havas pli ol 2000 uzantojn.

La adresaro estas aĉetebla ĉe la Libroservo de UEA. La prezo estas 9,00 EUR plus afranko (plus imposto de 6% en EU). Ekde 3 ekz. oni ricevas trionan rabaton.

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: uea.org/gk/425a1

N-ro 426 (2011-09-07)
UEA aktivis ĉe UN-konferenco

Kvin reprezentantoj de UEA partoprenis la ĉi-jaran Konferencon de Neregistaraj Organizaĵoj, kiun la Departemento pri Publika Informado (DPI) de Unuiĝintaj Nacioj okazigis en Bonn (Germanio) de la 3-a ĝis la 5-a de septembro. Tiu ĉi plej grava ĉiujara evento de UN por NRO-j okazis por la 64-a fojo kaj havis la temon Daŭrigeblaj socioj - respondecaj civitanoj. La konferencon malfermis Kiyo Akasaka, asista ĝenerala sekretario de UN pri komunikado kaj publika informado. Ĝenerala sekretario Ban Ki-Moon salutis la inaŭguron per videomesaĝo.

Kiel delegitoj de UEA partoprenis Marcos Cramer, Stefano Keller, Mélanie Maradan, Julia Noe kaj Manfred Westermayer. Dum la konferenco ili havis multajn okazojn por interparoli kun reprezentantoj de aliaj NRO-j kaj interŝanĝi ideojn, informilojn kaj kontaktkartojn.

La teamo de UEA aktive diskonigis la starpunktojn de UEA pri lingvaj rajtoj, komentante i.a. tion ke nur la angla estis laborlingvo de la konferenco. Al la demando de Keller pri la kialo, Maria-Luisa Chávez, ĉefino pri la rilatoj de UN kun NRO-j, respondis, ke tion kaŭzis nur manko de mono. Ankaŭ ŝi bedaŭris la neeblon uzi pli da lingvoj.

Dum unu el la rond-tablaj diskutoj Keller revenis al la afero post elpaŝo de reprezentanto de PepsiCo, kiu prezentis la klopodojn de sia firmao subteni la evoluon en la diversaj mondopartoj, kie ĝi fabrikas kaj vendas siajn varojn. Keller demandis, ĉu PepsiCo ne povus per subvencio ebligi ankaŭ uzon de aliaj oficialaj lingvoj de UN ol nur la angla ĉe similaj konferencoj, se ĝi jam faras tiom vastan "homhelpan" laboron. La estrarano de UEA ricevis la respondon, ke pri tio oni skribu al la oficejo de PepsiCo. La sama respondo venis ankaŭ al lia demando, ĉu la firmao, kiu ĉeestas en tiom da lingvoregionoj, ne povus meti ankaŭ Esperantajn vortojn sur siajn varojn.

Ĉe la rond-tabla diskuto pri civitana partopreno, Mélanie Maradan demandis, kiel la prelegantoj imagas la partopreneblon en tiu diskuto kaj en surloka agado ekz. de indiĝenaj popoloj, se oni uzas nur la anglan. Ŝi rimarkigis, ke ĝuste la koncernatoj ne povas partopreni en la diskuto kaj ke en la konferenco multaj reprezentantoj ne povas interveni pro nesufiĉa kono de la angla. Maradan demandis, kion oni intencas fari por solvi tiun problemon, sed ŝi ne ricevis respondon.

La delegitoj de UEA ĉeestis kelkajn laborgrupojn, kie ili aldonis al la diskutoj menciojn pri la neceso konsideri la rajton de ĉiu popolo je uzo de sia gepatra lingvo kaj je plukultivado de sia kulturo.

En kunsido kun la ĉefino kaj la stabo de la NRO-rilatada oficejo de UN Stefano Keller alparolis en Esperanto kun angla interpretado de Marcos Cramer. Li komentis diversajn kontakt- kaj informkanalojn de UN, kiu pli kaj pli uzas Facebook, Twitter kaj Youtube por rilati kun la civila socio. Kiel ekzemplon pri la agado de UEA, Keller menciis la novan retejon kreitan en Novjorko, kiu informas la esperantistaron pri la laboro de UN. Manfred Westermayer alparolis pri projekto realigata de esperantistoj en Afriko.

Jam komence de la konferenco estis publikigita malneta projekto de la fina deklaro, pri kiu la ĉeestantaj NRO-j povis komenti kaj fari proponojn pri ŝanĝoj kaj aldonoj. La teamo de UEA proponis aldonon de frazoj pri lingva diverseco kaj lingvaj rajtoj, pri kiuj la tekstoprojekto tute silentis.

La lastan tagon oni prezentis la kune finverkitan deklaron de la konferenco, el kiu tamen mankis la mencioj pri lingvaj rajtoj proponitaj de UEA, pri kiu ellaso Maradan protestis. Du el la tekstoprilaborantoj estis favoraj al lingvaj rajtoj, kaj private venis al Keller por sugesti denovan aldonon de la modifproponoj de UEA en la jam plulaboritan tekston. Tion Keller kaj Maradan faris, dum iliaj kolegoj Cramer, Noe kaj Westermayer plu kontaktadis reprezentantojn de aliaj organizaĵoj.

Ankoraŭ dum kelkaj tagoj la respondeculoj pri la fina deklaro plu laboros pri ĝia teksto laŭ la lastminutaj plendoj kaj aldonproponoj. Kia ajn ĝi estu, kiel rezulto de la partopreno de UEA en la konferenco restos, ke la ĉeestintoj aŭdis pri lingvaj rajtoj, pri Esperanto kaj pri UEA. Sekve ili eksciis pri la defendado de lingvaj minoritatoj fare de esperantistoj kaj pri la uzo de Esperanto por interetna kompreniĝo, dialogo kaj komunikado.

Dokumentoj, videoj kaj fotoj pri la konferenco:
http://www.linguistic-rights.org/eventoj

(Laŭ la raporto de Stefano Keller.)

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: uea.org/gk/426a1

N-ro 427 (2011-09-10)
Pri Tibor Sekelj kaj Vikipedio en la Malferma Tago

La 35-a Malferma Tago de la Centra Oficejo de UEA la 26-an de novembro atentos la 100-an datrevenon de Tibor Sekelj (1912-1988), pri kies multfaceta vivo prelegos la Esperanto-verkistino Spomenka Ŝtimec . La datreveno de Sekelj fakte estos en februaro, tiel ke la novembra Malferma Tago fariĝos enkonduko al la jaro, dum kiu okazos ankoraŭ multaj aliaj aranĝoj omaĝe al tiu fama mondvojaĝanto, ĵurnalisto, verkisto kaj movada aganto.

Alia temo de la Malferma Tago estos Vikipedio, pri kies evoluigo kaj utiligeblo parolos d-ro Ziko van Dijk . Ekde majo ĉi-jare li estas prezidanto de Wikimedia Nederland, la nederlanda filio de Fondaĵo Vikimedio kiu estras tiun ĉi liberan retan enciklopedion. En la posta tago en la CO okazos ankaŭ seminario por esperantistoj-vikipediistoj.

En la programo estos ankaŭ aliaj prelegoj, libroprezentoj kaj filmoj. La vizitantoj povos profiti de rabatoj en la libroservo kaj gajni esperantaĵojn en senpaga loterio. Kafo kaj teo, ankaŭ senpagaj, estos varmaj la tutan tagon. La programo daŭros de la 10-a ĝis la 17-a horo.

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: uea.org/gk/427a1

N-ro 428 (2011-09-21)
Fina deklaro de UN-konferenco: plena sukceso de UEA

La amendoj pri lingvaj rajtoj, proponitaj de UEA, eniris la definitivan version de la fina deklaro de la 64-a Konferenco de Neregistaraj Organizaĵoj, kiun la Departemento pri Publika Informado (DPI) de Unuiĝintaj Nacioj okazigis en Bonn (Germanio) de la 3-a ĝis la 5-a de septembro. La temo de la konferenco estis Daŭrigeblaj socioj – respondecaj civitanoj. Post la konferenco la respondeculoj pri la fina deklaro daŭrigis la traktadon de la ŝanĝoproponoj, akceptante ĉiujn faritajn de la delegitaro de UEA. (Pri la cetera paso de la konferenco vd. Gazetaraj Komunikoj de UEA, n-ro 426.)

Neniam mi vidis tiom da mencioj pri lingvo, lingvaj rajtoj kaj diverseco en UN-dokumento, komentas kun kontento Stefano Keller, estrarano de UEA pri eksteraj rilatoj kaj unu el la kvin reprezentantoj de UEA ĉe la konferenco. En la originala projekto de la deklaro la vorto "lingvo" aperis eĉ ne unufoje, li aldonas. Eĉ du komplete novaj alineoj proponitaj de UEA estis akceptitaj. La plej rimarkinda el ili troviĝas inter la rekomendoj al "Rio + 20", t.e. Konferenco de UN pri Daŭripova Evoluo, okazonta en Rio-de-Ĵanejro en junio 2012. Ĝi tekstas:

Ni alvokas por respekto al kaj inkludigo de etnaj lingvoj en la eduka sistemo, ĉar tiaj lingvoj entenas la kompleksecon de siaj respektivaj medioj, kaj ankaŭ por konsidero de la potencialo de neŭtrala internacia lingvo kombinanta klarecon kaj facilecon de lernado kun sia neŭtraleco, kaj tiel povanta esti rigardata kiel esence daŭripova.

Laŭ iniciato de UEA eniris la dokumenton ankaŭ alineo, en kiu la konferenco rekonas, ke biodiverseco kaj lingva diverseco estas nedisigeblaj, konektitaj kaj interdependaj, kaj alarmas pri la perdo de tradiciaj scioj kiel sekvo de la perdo de lingva diverseco. La fina teksto ankaŭ alvokas la ŝtatojn antaŭenigi adekvatan lingvan politikon kiu atentas la bezonojn de la nuna kaj estontaj generacioj. Mencioj pri la graveco de lingva politiko por daŭripova evoluo kaj pri la valoro de kultura, lingva kaj etna diverseco estis aldonitaj plurloke. Interalie, la konferenco kuraĝigas evoluigi indikilojn ankaŭ pri lingva kaj kultura diverseco por mezuri la progreson al verda ekonomio.

Kvankam la deklaro de la NRO-konferenco en si mem ne reprezentas sintenon de UN, ĝi aperos en la dokumentaro de UN kaj havas valoron kiel morala premo de la civila socio al la monda organizaĵo. La partoprenintaj NRO-j direktis ĝin tute aparte al la konferenco "Rio + 20", en kiu ĉeestos ankaŭ UEA laŭ ĵusa decido de la Estraro. UEA partoprenos ankaŭ en la venontjara UN-konferenco de NRO-j, pri kiu en Bonn oni esprimis la deziron, ke ĝi okazu en Mez-Oriento, Nord-Afriko aŭ araba lando.

Legu pli: http://www.linguistic-rights.org/eventoj

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: uea.org/gk/428a1

N-ro 429 (2011-09-21)
Ban Ki-moon pri la Internacia Tago de la Paco

La 21-a de septembro estas Internacia Tago de la Paco. Ĝi estis proklamita de Unuiĝintaj Nacioj kaj unuafoje prifestita en la jaro 1982. Jen la mesaĝo de la Ĝenerala Sekretario de UN Ban Ki-moon por la Internacia Tago de la Paco:

Ĉiujare dum la Internacia Tago de la Paco homoj ĉirkaŭ la mondo dediĉas sin al senperforteco kaj harmonio inter ĉiuj popoloj kaj nacioj. La paco estas nia misio, nia ĉiutaga celo.

La ĉi-jara temo fokusiĝas ĉe la aktuala demando de paco kaj demokratio. Demokratio estas kerna valoro de Unuiĝintaj Nacioj. Ĝi estas gravega por homaj rajtoj. Ĝi liveras kanalojn por la malnodiĝo de diferencoj. Ĝi donas esperon al la marĝenuloj, kaj potencon al la popolo.


Sed demokratio ne simple okazas; ĝi devas esti flegata kaj defendata. La mondo bezonas ke vi elparolu; por socia justeco kaj libereco de la gazetaro, por pura medio kaj la potencigo de virinoj, por la regado de juro kaj la rajto havi ion por diri pri via propra estonteco.


Ĉi-jare, gejunuloj estis en la unuaj batalvicoj por libereco. Mi salutas la aktivulojn kaj ordinarajn homojn pro ilia kuraĝo kaj ilia decideco konstrui pli bonan estontecon.


Ni ĉe Uniĝintaj Nacioj laboros kune por realigi niajn dividatajn aspirojn por digno, sekureco kaj ŝancoj por ĉiuj.


Al ĉiuj kiuj celas pacon, tiu ĉi estas via Tago, kaj ni estas kun vi.

Legu pli:

Retejo de la Tago  (en la angla)
Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj

Rekomendo pri Edukado por Internaciaj Komprenigho, Kunlaboro kaj Paco kaj Edukado rilate al Homaj Rajtoj kaj Fundamentaj Liberecoj

Retejo pri UN

Retejo pri homaj rajtoj

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: uea.org/gk/429a1

N-ro 430 (2011-10-12)
Prelego pri Erasmo en la Reta Kinejo

En la 34-a Malferma Tago de la Centra Oficejo de UEA la 14-an de majo 2011 d-ino Věra Barandovská-Frank prelegis pri la granda humanisto Erasmo de Roterdamo. La temo de tiu Malferma Tago estis elektita omaĝe al la 500-a datreveno de la plej fama verko de Erasmo, Laŭdo de l’stulteco . Esperanta eldono de la verko, tradukita de Gerrit Berveling, aperis en 1988.

La prelego de d-ino Barandovská-Frank estas nun spektebla en tri partoj en la Reta Kinejo de UEA: http://www.vimeo.com/album/1712870

Per la Erasmo-filmo la Reta Kinejo de UEA komencas transiron el sia ĝisnuna loko en Ipernity al Vimeo.

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: uea.org/gk/430a1

N-ro 431 (2011-10-27)
UEA kaj TEJO aktivas ĉe Unesko

La 36-a sesio de la Ĝenerala Konferenco de Unesko estis inaŭgurita en Parizo la 25-an de oktobro kaj daŭros ĝis la 10-a de novembro. Universala Esperanto-Asocio, kiu havas oficialajn rilatojn kun Unesko ekde 1954, partoprenas ĝin kiel invitita observanto pere de siaj konstantaj reprezentantoj en Parizo, Renée Triolle, Barbara Despiney kaj François Lo Jacomo.

Kiel prezidanto de la Ĝenerala Konferenco estis elektita la hungara Unesko-ambasadorino Katalin Bogyay, konata pro sia laboro por interkultura dialogo kaj antaŭenigo de kultura diplomatio. En sia inaŭgura parolado la ĝenerala direktorino Irina Bokova elstarigis: La defioj de paco kaj daŭripova evoluigo nuntempe situas en edukado, scienco, kulturo kaj kundivido de scioj. Ĉio ĉi postulas pli fortan rolon de Unesko.

La 26-an kaj 27-an de oktobro kadre de la Konferenco okazis "Forumo de Gvidantoj", kun partopreno de pluraj ŝtatestroj, pri la temo Kiel Unesko kontribuas al la konstruado de kulturo de paco kaj al daŭripova evoluigo? Alia kulmino estos la plenkunsido de la 2-a de novembro, kiu estos dediĉita al la 10-a datreveno de la adopto de la Universala Deklaracio de Unesko pri Kultura Diverseco .

De la 17-a ĝis la 20-a de oktobro okazis la 7-a Junulara Forumo, kies temo estis Kiel junularo kondukas ŝanĝon kaj kiu celis prepari rekomendojn al la Ĝenerala Konferenco. UEA ricevis inviton ĉeesti ankaŭ ĝin kiel observanto kaj delegis kiel reprezentantojn du aktivulojn de sia junulara sekcio TEJO, Veronika Poór kaj Nico Huurman. Ambaŭ partoprenis aktive en la diskutoj de la Forumo. Iliaj atentigoj pri la neceso gardi lingvan diversecon kiel esencan parton de kultura diverseco ricevis apogon de pluraj aliaj reprezentantoj. Mencio pri lingva diverseco tamen ne eniris la finan raporton, kiu estis aprobita esence tia, kia ĝi estis preparita antaŭ la Forumo. La raporto tamen rekomendas al la membroŝtatoj de Unesko kreskigi la konscion de la junularo pri la bezono konservi la palpeblan kaj nepalpeblan kulturan heredaĵon, kaj enhavas plurajn aliajn rekomendojn, kiujn UEA kaj TEJO dividas.

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: uea.org/gk/431a1

N-ro 437 (2011-12-08)
UEA kaj TEJO kontribuis al Rio+20

Neregistaraj organizaĵoj (NRO-) havos gravan rolon en Rio+20, la konferenco pri daŭripova evoluo, kiun UN okazigos en Rio-de-Ĵanejro de la 20-a ĝis la 22-a de junio 2012. Kiel reprezentantoj de la civila socio, NRO-j estis petitaj kontribui per proponoj al la deklaracio aprobota de la konferenco. Tiu dokumento fariĝos referenco por decidoj de ŝtataj registaroj cele al la certigo de daŭripoveco de la evoluo tutmonda.

UEA kaj ĝia junulara sekcio TEJO estas aktivaj sur la "vojo al Rio". La unua paŝo estis farita jam septembre en Bonn, kie kvinpersona delegitaro de UEA sukcesis akceptigi amendon en la projekto de la 64-a NRO-konferenco de UN favore al lingvaj rajtoj kaj kultura diverseco, eĉ kun propono konsideri la potencialon de neŭtrala internacia lingvo (vd. Gazetarajn Komunikojn 426 kaj 428).

Agema interreta teamo redaktis la komunan proponon de UEA kaj TEJO. La teamo konsistis ĉefe el la TEJO-aktivuloj Veronika Poór kaj Nico Huurman, la loka kunordiganto de la partopreno de UEA en Rio+20 Ursula Grattapaglia, kaj la estrarano de UEA pri eksteraj rilatoj Stefano Keller. La dokumento estis ĝustatempe submetita al UN kaj aperis en la retejo de UN kreita por la konferenco.

Enkonduke UEA kaj TEJO atentigas, ke la konferenca dokumento estos adresita al la tutmonda komunumo, pro kio ĝi devus klare kondamni lingvan diskriminacion kaj politikojn kiuj kondukos al morto de lingvoj kaj al kultura superrego de pli grandaj lingvoj super malpli grandaj lingvoj. La du organizaĵoj memorigas pri la deklaracio de la konferenco en Bonn, emfazante la punktojn, kiujn UEA sukcesis aldonigi al ĝi. Ankaŭ la rolo de Esperanto kiel pontolingvo estis menciita en la alsendita teksto per rememorigo pri la dokumento Etika sindevontigo de la NRO-j por tutmondaj sinteno kaj konduto, aprobita de la unua simila konferenco en Rio-de-Ĵanejro en 1992. Ĝia 14-a punkto proponis la enkondukon de Esperanto en la internacia komunikado kaj alvokis NRO-jn partopreni en ĝia disvastigo.

Fine de sia kontribuo UEA kaj TEJO skizas, kiel la transiro al la lingva politiko proponita de ili povus esti realigita en la UN-sistemo, en aliaj internaciaj organizaĵoj kaj en unuopaj landoj.

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: uea.org/gk/437a1

N-ro 432 (2011-11-16)
UEA kun pli da membroj ol lastjare kaj 2500 amikoj en Facebook

UEA notis du gravajn ciferojn la 16-an de novembro: la nombro de individuaj membroj superis la pasintjaran nombron kaj la nombro de la ŝatantoj de la paĝo de UEA en Facebook atingis 2500.

En 2010 la definitiva nombro de individuaj membroj de UEA estis 5288. La 16-an de novembro la ĉi-jara nombro jam estis 5292. Ĉar malfruaj kotizpagoj daŭre enfluas, la nombro plu kreskos kaj superos 5300 en la oficiala statistiko, kiu inkluzivos la pagojn registritajn plej laste meze de marto 2012 kaj aperos en la aprila numero de Esperanto.

Depende de la kotizkategorio, ankaŭ tiuj, kiuj malfrue pagos la ĉi-jaran kotizon, ricevos, krom la Jarlibro aŭ Gvidlibro 2011, ankaŭ ĉiujn ĉi-jarajn numerojn de la revuo Esperanto kaj de la revuo Kontakto de TEJO.

La paĝo de UEA en Facebook estis kreita en novembro 2009. Du jarojn poste ĝi ricevis sian 2500-an "ŝatanton". Ĉirkaŭ 1500 ŝatantoj vizitas la paĝon minimume unufoje monate. Plej multe da ŝatantoj estas en Usono (282), Brazilo (213), Francio (155), Hispanio (122), Italio (119), Pollando (117), Germanio (98), Meksiko (82), Argentino (75) kaj Rusio (61). El tiuj, kies sekso estas konata, 27,4% estas virinoj kaj 72,6% viroj. Laŭ la aĝo la ŝatantoj distribuiĝas jene: ĝis 17-jaraj 2,5%, 18-24-jaraj 14,2%, 25-34-jaraj 22,4%, 35-44-jaraj 17,2%, 45-54-jaraj 18,9%, minimume 55-jaraj 19,8% (5% ne anoncas aĝon).

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: uea.org/gk/432a1

N-ro 433 (2011-11-17)
En la Monda Tago de Filozofio

Lau iniciato de Unesko, ekde 2002, la tria ĵaŭdo de novembro estas la Monda Tago de Filozofio. Jen mesaĝo de la prezidanto de UEA okaze de la ĉi-jara Tago de Filozofio la 17-an de novembro.

*  *  *  *  *


En la tria ĵaŭdo de novembro – la Monda Tago de Filozofio – ni havas ĉiujaran okazon mediti.

Ĝuste en 2011 tute ĵuse surekraniĝis grava verko de filozofo, kiu estis amiko de Esperanto. Mi parolas pri profesoro Ramchandra Gandhi (1937-2007), kies (anglalingva) verko Mi estas vi: meditoj pri la vero de Barato unue aperis en 1984 kaj reeldoniĝis ĉi-oktobre.

La esperantista publiko iomete konas tiun nepon de Mahatma Gandhi. En mia postparolo al la epopeo Poemo de Utnoa de Abel Montagut (1993) mi prezentis jene (p 212-3) la kernon de la filozofio de Ramchandra Gandhi: Ĉiu lingva ago estas celebro pri nia forcedo de la povo materie kaŭzi la deziratajn efikojn kaj pri nia forcedida povo lingvi novajn, postkaŭzadajn dezirojn. Tiu celebro rivelas, ke la parolanto kaj la alparolato reciproke malalias. La reciproka percepto de fremdo aŭ malmemo parencas al la kaŭzada povo kaj en vera komunikado kunsvenas kun la kaŭzada povemo, lasante nur perception de du specifecoj kies komunan, meman ekziston ne disduigas ia muro de alieco. (R. Gandhi distancigas sin de la 'vulgara malduismo', kiu neas la specifecon de la disaj, sed ne apartaj, membildoj; lia logika aŭstero malpermesas al li nei la specifecon, kiam sufiĉas nei la aliecon.) Ne pensu, ke mia konate mallucida stilo eĉ komencas redoni la esencon de la lumaj pensoj de tiu guruo mia; mi estas nur unu el la multaj malindaj adeptoj, bonvolu ne laŭ mia stilo juĝi mian forpasintan amikon.

Aŭdinte, ke li estas amiko kaj mentoro mia, Ludoviko Zaleski-Zamenhof petis min en 2003 komuniki al la nepo de Gandhi saluton de la nepo de Zamenhof. Profesoro Gandhi kun granda ĝojo akceptis tiun saluton – li jam de jaroj sciis pri Esperanto kaj pri Zamenhof. Li konfirmis impreson, kiun mi jam havis – nome, ke li efektive rigardas Esperanton kiel lingvon kvintesence malfremdan, malduisman, kiel enkorpigon de lia kompreno de la komuneco de ĉiuj homoj.

Kompreneble iuj el vi, konante la faktojn de la ĵusa reapero de Mi estas vi, tuj kaptos, ke mi provas komuniki al vi la ekziston de mia prefaco en la aktuala eldono de la verko de profesoro Gandhi. Vi filozofe konsilos min forigi el la psiko ĉiujn restaĵojn de la miismo, kiu baras la vojon al mia kapablo vere kaj senmanke malfremdigi la universalan anaron de nia asocio, por ne paroli tro tuje kaj haste pri la tuta homaro. Sed vi miskomprenas. En tiu prefaco mi prezentis ne vortojn miajn, sed rakontojn pri mia aŭskultado al la guruaj vortoj de la filozofa Frato Ramu (kiel mi ĉiam nomis lin), kaj pri mia humila akcepto de iuj liaj tre gravaj senerarigoj. Tion mi diras al vi en la Tago de Filozofio ne por malmodesti, sed por kiel eble plej humile deklari mian pretecon lerni de ĉiu el vi. Kaj, demetante ĉi tiun mokmodestan tonon, mi permesu al mi inviti vin mediti pri la parenceco inter la pensoj de tiu malduisma filozofo kaj la interna ideo de la avo de Ludoviko Zaleski-Zamenhof. Por spici tiun inviton laŭ la humura stilo, kiun ŝategis kaj regule praktikis Frato Ramu mem, mi devas raporti al vi, ke iu kanajla amiko mia en Esperantujo, aŭdinte pri mia internepa transdono de mesaĝoj, proponis nomi min UEA-komisiito pri nepoj. Dum vi grincas la dentojn pro tiu malfilozofa ŝerco, memoru la verson de la Majstro – la nepoj vin benos – kaj pretiĝu venontjare mediti pri filozofoj, kiuj rezolute malkredas je la kategorio de benoj.

Probal Dasgupta

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: uea.org/gk/433a1

N-ro 434 (2011-11-22)
UEA en Afrika Kongreso pri Kulturo

Nome de la Afrika Komisiono de UEA mi partoprenis la Unuan Tutafrikan Kongreson pri Kulturo. Ĝin organizis sub la aŭspicioj de la togolanda registaro la Afrika Reto de Kultur-Iniciatintoj kaj Entreprenistoj (RAPEC) kun la temo Kulturo, ilo por evoluo en Afriko la 17-an kaj 18-an de novembro en Lomeo.

Okazis laŭtemaj prelegoj kaj atelieroj, i.a. pri vivantaj spektakloj, eldonado/distriburetoj, modo, belartoj kaj bildarto/komunikado. En la lasta, kiun prezidis la ministro Cornélius Aidam, mi intervenis, kiam leviĝis la problemo pri harmoniigo de rilatoj inter kulturaj agantoj en Afriko. Mi proponis Esperanton por kontaktlingvo inter afrikanoj kaj inter Afriko kaj la cetera mondo. Kvankam mia propono ricevis komenteton flanke de la gvidanto, ĝi ne eniris la finan deklaron de la kongreso.

Mi ĝojas pri la partopreno en la diskutoj, ĉar tiel mi povis almenaŭ semi la grajnon en la kapojn pri nia lingvo. Plie, kun helpo de sinjoro Kouevigan Koffi, eksa sekretario de la landa asocio en Togolando, mi disdonis centojn da varbiloj al gekongresanoj kaj havis private kun kelkaj el ili viglan diskuton pri Esperanto.

Pluraj centoj da homoj el preskaŭ ĉiuj afrikaj landoj ĉeestis la kongreson, kiun malfermis la nuna ministro pri artoj kaj kulturo s-ro Yacoubou Koumadjo Hamadou en la konferencejo de la regiona banko BIDC. La konkludoj de la laboroj de tiu tutafrika renkontiĝo estos prezentitaj al politikaj decidantoj de afrikaj landoj, al Afrika Unio kaj al diversaj institucioj.

Ĉar revi unufoje estas simpla revo, sed revi dufoje estas komenco de la realigado, la Afrika Komisiono kaj mi ĉiam pli decide intencas partopreni en tiaj aranĝoj por disvastigi Esperanton en la tuta Afriko. Tion ni povos fari nur helpe de donacoj al Fondaĵo Afriko de UEA.

Adjé Adjévi
Kunordiganto de la Afrika Komisiono de UEA

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: uea.org/gk/434a1

N-ro 435 (2011-11-23)
Elna Matland forpasis

Honora Membro de UEA s-ino Elna Matland forpasis la 23-an de novembro en Bergeno, Norvegio. Ŝi naskiĝis la 28-an de aprilo 1921 en la sama urbo. Matland lernis Esperanton en 1939 kaj baldaŭ ekaktivis movade. Ŝi estis prezidanto aŭ sekretario de la lokaj kluboj en Bergeno kaj Sauda, kaj multjara delegito de UEA. Ŝi estis ankaŭ estrarano de Norvega Esperantista Ligo kaj gvidis ĝin kiel prezidanto de 1985 ĝis 1991. De 1983 ĝis 1995 ŝi reprezentis NEL en la Komitato de UEA. Kulmino de ŝia esperantista agado estis la 76-a UK en Bergeno en 1991, kies Lokan Kongresan Komitaton ŝi prezidis. En 1992 UEA elektis ŝin kiel Honoran Membron. Krome ŝi estis honora membro de Esperanto-Klubo Bergen ekde 1991 kaj de NEL ekde 2001. En 2009 ŝi ricevis la Reĝan Arĝentan Medalon pro Merito rekone al ŝia laboro kiel instruistino kaj al ŝia agado en sindikato, volontulaj organizaĵoj kaj ĉe lokaj aŭtoritatoj.

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: uea.org/gk/435a1

N-ro 436 (2011-12-01)
Malferma Tago: omaĝo al Sekelj, repremiero de historia filmo

La 35-a Malferma Tago de la Centra Oficejo de UEA la 26-an de novembro allogis 70 vizitantojn el 11 landoj. La ĉefan prelegon faris Spomenka Štimec pri la vivo de la mondvojaĝanto, ĵurnalisto, verkisto kaj movada aganto Tibor Sekelj (1912-1988). La 14-an de februaro pasos 100 jaroj de post lia naskiĝo, pro kio Eŭropa Esperanto-Unio deklaris la jaron 2012 Jaro de Tibor Sekelj kaj ankaŭ la Komitato de UEA rekomendis priatenti la datrevenon. La prelego de Štimec estis do kvazaŭ enkonduko al la jaro. Ĝi estis filmita kaj estos baldaŭ videbla en la Reta Kinejo de UEA.

En sia alia kontribuo al la programo Spomenka Štimec, unu el la plej konataj nuntempaj Esperanto-aŭtoroj, parolis pri sia verkista agado. D-ro Ziko van Dijk, prezidanto de Wikimedia Nederland, parolis pri la libera reta enciklopedio Vikipedio. Krome, deko da interesitoj revenis al la Centra Oficejo en la posta tago por la seminario "Libera scio: kulturo de disdonado". Ili konatiĝis kun la filozofio malantaŭ Vikipedio kaj ricevis trejnadon ne nur pri ĝia uzado sed ankaŭ pri tio, kiel mem kontribui al ĝia enhavo. La seminarion gvidis Ziko van Dijk kaj la Vikipedia aktivulo Marek Blahuš.

En la programo estis ankaŭ du filmoj. La unua, Vojaĝo al Marseille, estas 45-minuta dokumento produktita de Esperanto-Filmo Germanujo pri la partopreno de la germana esperantistino Injo en la Universala Kongreso en Marsejlo en 1957. Malgraŭ la titolo la filmo enhavas ankaŭ fragmenton pri la UK en Kopenhago en la antaŭa jaro. Biblioteko Hodler ricevis la filmon siatempe donace de Joachim Giessner, unu el ĝiaj aŭtoroj, kaj UEA ciferecigis ĝin lastatempe. Parte en UK-oj estis farita ankaŭ la alia montrita filmo, The Universal Language (La Universala Lingvo), de la usona reĝisoro Sam Green.

La Malferman Tagon finis tradicie la programero "Estraranoj respondas", dum kiu vicprezidanto Claude Nourmont, ĝenerala sekretario Barbara Pietrzak kaj estrarano Loes Demmendaal respondis demandojn pri la aktuala agado de UEA. La libroservo estis bone vizitata kaj ĝiaj vendoj sumiĝis je 2176 eŭroj. Apud verkoj de Sekelj kaj Ŝtimec plej multe vendiĝis la tute nova disko Amindaj de la samnoma kuba muzikgrupo kaj la ĵus aperinta numero 12 de Beletra Almanako .

La sekva Malferma Tago okazos sabaton, la 28-an de aprilo 2012 kaj estos dediĉita al la 50-jara funkciado de la Centra Oficejo en la domo ĉe Nieuwe Binnenweg 176 en Roterdamo.


Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: uea.org/gk/436a1

N-ro 438 (2011-12-11)
Aktorino Vida Jerman forpasis

La elstara kroata esperantista aktorino Vida Jerman forpasis la 10-an de decembro en Zagrebo en la aĝo de 72 jaroj. Ŝi naskiĝis la 28-an de majo 1939. Kroataj amaskomunikiloj, kiuj vaste raportis pri ŝia forpaso, karakterizis ŝin kiel legendon de la kroata teatro. Saman statuson ŝi akiris ankaŭ en la Esperanta teatro.

Vida Jerman diplomiĝis en la Zagreba Akademio de Dramarto. Ŝi laboris en diversaj teatroj kaj rolis en pluraj filmoj, interalie en Kiu kantas, malbonon ne planas de Kreŝimir Golik (1970), konsiderata la plej bona kroata filmo de ĉiuj tempoj, kaj La elekto de Sophie de la usona reĝisoro Alan Pakula (1982).

Al la Esperanta teatro Jerman kontribuis ekde 1973, kiam ŝi aliĝis al la Drama grupo de Studenta Esperanto-Klubo de Zagrebo kaj debutis en Doktoro Rosales de G. Silfer. Antaŭ la monda publiko ŝi famiĝis en la 71-a UK en Pekino en 1986 per la monodramo Virino, kiu flustris en uragano de S. Štimec. Ŝi aktoris ankaŭ en multaj aliaj UK-oj, prezentante i.a. Amo per proverboj de A. Azevedo en Havano (1990; kun Saša Pilipović), Inventante ke mi sonĝas de J. Agustín en Adelajdo (1997), La rompita virino de S. de Beauvoir en Montpeliero (1998), La poto de Ŝ. Alejhem en Tel-Avivo (2000), kaj La plej longa tago de Maria Theresia kaj Judita de la kroata verkisto Miro Gavran, respektive en Zagrebo (2001) kaj Pekino (2004). Plurajn verkojn ŝi ripetis ankaŭ en postaj UK-oj kaj prezentis ilin ankaŭ en IJK-oj, SAT-konferencoj kaj aliaj renkontiĝoj.

Kun grupo de artistoj el Zagrebo Vida Jerman fondis en 1997 la teatran trupon Ponto, kies arta direktoro ŝi estis. Krom en Esperanto, la trupo prezentis ankaŭ en aliaj lingvoj. En 1996 ŝi publikigis la sonkasedon Teatra vespero de Vida Jerman. Ĝi estas registraĵo de Inventante ke mi sonĝas kaj de la recitalo de kroataj poetoj Izolulo, kiun ŝi prezentis i.a. en la UK en Seulo (1994). En 2002 aperis ŝia kompakta disko Brazila akvarelo kun brazilaj poemoj.

Vida Jerman estis membro de la prezidantaro de Kroata Esperanto-Ligo, longtempa membro de UEA kaj fakdelegito pri teatro. En LKK de la 86-a UK en Zagrebo en 2001 ŝi respondecis pri la arta programo. En 2010 la Estraro de UEA rekonis ŝiajn grandajn meritojn al la Esperanto-kulturo per Diplomo pro Elstara Arta Agado. En 1997 la prezidento de Kroatio distingis ŝin per ordeno pro ŝia kontribuo al la teatra arto kaj prezentado de la kroata kulturo en- kaj eksterlande.

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: uea.org/gk/438a1

N-ro 439 (2011-12-15)
Mesaĝo de Probal Dasgupta je la Zamenhof-tago

Saluton, kunfestantoj de la Zamenhof-tago 2011,

En julio 2012 festos sian centdudekkvinjaran datrevenon la internacia lingvo Esperanto. Tiu jubilea jaro komenciĝas nun. Diverse oni direktos siajn energiojn ĉi-jare. Vi jam aŭdis, aŭ baldaŭ aŭdos, pri diversaj instituciaj iniciatoj. Mi ĉi tie lanĉas iniciaton tute personan. Por povi ĝin facile identigi, mi nomas mian iniciaton "dekernisma"; ĝi baziĝas sur "kernisma" prezento de la interna ideo de nia lingvo.

Laŭ mi la baza klopodo de la esperantista kolektivo -- atingi ion en la internaciaj forumoj bazitan sur nia Uneska atingo de 1954 kaj motivitan per nia starpunkto rilate la lingvan justecon kaj la homajn rajtojn -- tro ofte reliefigas koliziemon kontraŭ difinitaj maljustaj aranĝoj kaj strukturoj. Por unuopa esperantisto, ne plu estas klare, kiamaniere ni povas persone esperantisti en nia vivado. Kompreneble nia partopreno en la kampanjoj kaj nia deflanka vivuado al la atletoj, kiuj niavice kuras sur la internaciaj kurejoj, povas doni iom da senco al nia vivo. Sed la interna ideo de Esperanto bezonas ion pli.

Por ke la esperantistoj restu fundamente ŝatantoj de la amikeco kaj de la pontofara entrepreno, ni devas povi bonvenigi kaj iniciati pontofaradon ankaŭ en la interpersona ekzisto.

Ni estu rezolute kaj ĝisoste movado de memkonsciaj gastoj de la tero, kiuj lernas gastigi unu la alian. Tio ne nepre signifas, ke ni ĉiuj devas tujtuje fariĝi mediismo-kleraj agitantoj (vidu en mia ĉi-tema bloga afiŝo la klarigojn pri "Modelo Sep" por tio, kion mi sugestas al la aktivaj mediistoj inter ni), sed la esperantisteco ja havu por ĉiu el ni vivipovan personan sencon.

Mi volas hodiaŭ proponi al vi realigeblan jubileo-jaran kampanjon, per kiu vi ĉiuj povos ekde 2012 teni pli alte la verdan standardon en viaj loĝlokoj kaj viaj landoj. En la barata saĝo oni diras, ke elefanto instruas al la eksteruloj per siaj dentegoj, sed al sia intima rondo per la buŝinternaj dentetoj. Utilas do dividi la predikon en dentegan parton aleksteran kaj dentetan parton por la samideanaro.


La alekstera versio de la Zamenhof-taga ideo

Ni ĉiuj ĝissate aŭdis pri malnova mezuro, la tiel-nomata I-Kvo, la inteligento-kvociento. En la lastaj jardekoj ni foje aŭdas ankaŭ pri piednoto al la I-Kvo; ĝi sin nomas la E-Kvo, la emociinteligento-kvociento. En lingvoj kun aparta kvo-tipa litero oni uzas la formojn IQ kaj EQ, kiujn ni evidente ne kapablas legi per niaj kompatindaj esperantistaj okuloj, do mi helpas min per la anstataŭaĵo "Kvo". Nun aŭskultu, mi petas.

Mi proponas, ke ni vendu al la publiko post I-Kvo kaj E-Kvo novan kvocienton, kiun ni nomu A-Kvo – la amikec-kvociento. Atentu vian rajton paralele nomi ĝin afablec-kvociento, agrablec-kvociento, se tio helpas viajn tradukojn en la etnajn lingvojn. La oficiala nomo estu simple A-Kvo, kaj ni uzu la vorton "amikec-kvociento" kiel la plej kutiman dismeton de la akronimo en nia lingvo.

Al la ekstera mondo, ni maksimume simplu. La marko A-Kvo (aŭ AQ, en alfabetoj uzantaj tiun literon) kaj iu laŭlingve elektita vorta dismeto de tiu akronimo klarigu sin mem. Anstataŭ verki komentariegon pri tiu marko, mi nun transiru de tiu ĉi ekzotera sektoro al la esotera laboro de la elefantobuŝaj dentetoj.


La samideanara versio de la Zamenhof-taga ideo

En niaj propraj medioj -- en la asocioj, regionaj societoj, lokaj kluboj, kongresoj, renkontiĝoj, festivaloj, verde parolantaj familioj, ĉie -- ni devas ekde nun, krom kultivi Esperanton mem kaj ĝiajn konatajn plukonstruaĵojn, vendi al nia verda publiko la markon Esperanto-pluso.

Treege longe ni ofereme pioniris la altkvalitan internacian gastigadon. Ni bonvenigadis eksterlandajn gastojn sur la skalo de kolektivaj aranĝoj kaj en niaj hejmoj per aŭ malper Pasporta Servo. Kun ama zorgo kaj kun laŭregione diversgrada rigoro ni kunmetadis kongresojn, kunloĝadojn, restadojn plej diversajn. Ni maksimumigis la fizikan aŭ kulturan komforton de niaj gastoj. Tiu gastiga etiko fariĝis nedisigebla parto de la esperantisma kulturo. Ni ĉiuj scias tion.

Ni konsideru tiun tagorderon atingita. Nun temas pri Esperanto-pluso, kaj monda ekonomia krizo donas al ni tre taŭgan okazon por lanĉi ĝin, kvankam ni kompreneble diru ne tion, sed ke spronas nin la magia cifero 125.

Denove, por ke plej simplu kaj disvastigeblu la ideo, mi proponas, ke la marko Esperanto-pluso estu sia propra komentario. Ĝi estu diverse interpretata de la diversaj uzantoj kaj … vastigantoj. (Mi lasas kiel ekzercon por vi retrovi, kiu kiam oftege uzadis la verbon vastigi. Solvohelpilo: memoru, en kies datreveno ni interparolas.)

Tamen, ĉar iuj el vi ŝatas ekzemplojn, mi sendas la ekzemplo-legemajn interesitojn al mia bloga afiŝo, en kiu troviĝas pli plena konkretigo de la propono: krozu al probaleo.blogspot.com.

Ĝenerale dirite, mi proponas, ke Esperanto-pluso temu pri la sondado de la kutime vualataj kaj embarasaj malagrablaj nuancoj, kiuj ĉirkaŭas la surpodiajn momentojn de legitima gloro en niaj kongresoj, niaj kunloĝadoj k.s. Ni bonvenigu ne nur la interesajn pladojn, sed la tuton de la sperto gastigi, inkluzive la sentojn de sendanka sinofero kaj aliajn klavojn, kiujn la esperantista sperto senintence premas, foje lacigante aŭ kuspante nin.

Farante ĉion ĉi, ni transiros de la nuna ŝtupo de niaj laboroj al tiel nete alia ŝtupo, ke neniu plu kuraĝos demandi, ĉu ni ne estas feblaj kaj senefikaj eksrivaloj de la vastigantoj de la angla. Kaj ni komencos konstati, ke por konstrui la vojon al la paco, foje necesas ne paroli rekte pri la interlanda paco mem, kiu restas ĉies celo, sed unike labori por teksi la ŝtofon, el kiu la morgaŭaj tajloroj verkos novajn, nenaciajn standardojn.

Mi proponas al vi metodon por pli verve sperti nian unikecon, ol ni foje sukcesas sperti en niaj ĝisnunaj – tute ne subtaksindaj kaj absolute nepre daŭrigendaj – metodoj esperantisti.

Mi ja ne volas sugesti, ke mankus al ni individua ludemo kaj humurkapablo. Mi volas emfazi, ke ni nesufiĉe ligas la libron Humoroj (de Auld, mi faras metaforan uzon de la titolo) al lia pli konata epopeo La infana raso, kiu estis dediĉita al la heroo de Montevideo kaj kiu plej evidente esprimis la sencon de la esperantismaj streboj. Niaj italoj foje faris el unu poemo en Humoroj kanton, el kies teksto ĉi tie citindas per skarpo malpura kovras vintra pejzaĝo / sian vizaĝon, kaj kraĉas sur ĉies planojn. Kraĉas ankaŭ sur la strategiajn planojn. Ni devas preteriri tiun vintran humoron, ĉi-vintre (pardonu mian senhontan uzon de nordhemisferaj agordoj, samideanoj sudaj, mi scias, kiom someras ĉe vi), per pluaj humoroj indaj al la plenrajtaj kaj tial esperantistaj anoj de tiu "infana raso", kiu sin nomas – la homaro.

Amike

Probal Dasgupta
Prezidanto de UEA

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: uea.org/gk/439a1

N-ro 440 (2011-12-23)
Pli videbla rolo por UEA en la terminologia mondo

Nur kelkajn monatojn post sia aprila elekto kiel la komisiito por la rilatoj de UEA kun la Internacia Organizaĵo por Normigado (ISO) kaj kun Infoterm , Mélanie Maradan povis raporti al la Estraro de UEA pri pluraj atingoj.

En majo UEA kaj Infoterm subskribis interkonsenton pri kunagado. Infoterm estas malpli longa nomo de la Internacia Informejo por Terminologio, kiun Unesko fondis en 1971 por subteni kaj kunordigi internacian kunlaboron en la kampo de terminologio. En ĝi membras naciaj, internaciaj kaj regionaj institucioj k.a. terminologiaj organizaĵoj. Laŭ la interkonsento UEA kaj Infoterm interŝanĝos informojn kaj kunlaboros pri projektoj, renkontiĝoj kaj eldonaĵoj pri terminologio, leksikografio, lingvistiko, lingvolernado kaj administrado de informoj kaj strukturitaj enhavoj.

Infoterm ankaŭ proponis al UEA traduki la dokumenton Gvidlinioj pri terminologiaj politikoj por apero en la retejo de Unesko. Infoterm atentigis UEA, ke la Eŭropa Patent-Oficejo (EPO) kaj Google faris interkonsenton pri maŝina tradukado de patentaj enhavoj al diversaj lingvoj. Infoterm sugestis al UEA provi kontakti Google cele al kunlaboro en tiu projekto, se kompetenta Esperanta lingvisto estos disponebla.

La strukturo de ISO enhavas multajn t.n. teknikajn komitatojn, kiuj okupiĝas pri la terminologia laboro de unuopaj fakoj kaj subfakoj. Unu el ili nomiĝas Terminologio kaj aliaj lingvaj kaj enhavaj resursoj (ISO/TC 37 ). Ĝia ĝenerala celo estas atingi tutmondan semantikan kongruecon inter lingvaj datumoj en larĝa senco. Nuntempe ĝi laboras pri tiom larĝa spektro da taskoj, ke ĝi devis dividiĝi en kvar subkomitatojn (SC). La subkomitato Principoj kaj kunordigado (SC 1) ellaboras ĝeneralajn principojn de terminologio, lingvaj enhavoj, terminologiaj politikoj kaj organizado de scioj, konsiderante kaj unulingvajn kaj plurlingvajn kuntekstojn. La tri aliaj subkomitatoj estas Terminografiaj kaj leksikografiaj labormetodoj (SC 2), Sistemoj por administrado de terminologio, scio kaj enhavo (SC 3) kaj Administrado de lingvodatumoj (SC 4).

UEA havas oficialajn rilatojn ekde 1991 kun TC 37. La efektiva normiga laboro tamen okazas en ĝiaj praktike sendependaj subkomitatoj, al kiuj necesas aparte membriĝi. Membreco en ili inkluzivas la eblon komenti ekz. ISO-normojn dum ilia evoluigo aŭ revizio kaj partopreni rilatajn renkontiĝojn. En majo Mélanie Maradan preparis dosieron por peti akcepton de UEA en ĉiuj subkomitatoj. Ĉiuj kvar subkomitatoj akceptis UEA kiel membron. Sekve UEA rajtas oficiale partopreni la normigan laboron. Krom ricevi aliron al ĉiuj informoj kaj okazaĵoj ene de la Teknika Komitato, UEA fariĝos videbla al terminologiaj fakuloj.

UEA jam komentis dokumenton de la subkomitato SC 2. La 38-paĝa dokumento temis pri tradukado, nome la kvalitkriterioj de tradukadaj procezoj kaj la kvalifikoj de profesiaj laborantoj en ili (tradukistoj, projektestroj, kontrollegantoj k.a.). En sia unua komento la komisiito de UEA emfaze atentigis pri la bezono publikigi ISO-dokumentojn en pli ol unu lingvo. Per tio ŝi celis montri, ke UEA kapablas fake kontribui kaj atentigi pri lingvaj problemoj.

----

Terminologia Esperanto-Centro de UEA: esperanto.net/tec

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: uea.org/gk/440a1

N-ro 441 (2011-12-25)
Ek al la Agado 125!

Kiel informis Gazetaraj Komunikoj n-ro 440, la Estraro de UEA nomumis laborgrupon por la agado okaze de la 125-jariĝo de Esperanto en la jaro 2012. Jen la unua alvoko de ĝia kunordiganto Renato Corsetti.

Fakte antaŭ 125 jaroj Zamenhof presigis kaj dissendis la Unuan Libron de Esperanto kun la famaj slipetoj: Mi promesas lerni, se 10 milionoj promesos. El tiu ago sekvis grandaj rezultoj.

Kion ni povas fari nun por inde festi tiun datrevenon? Mi kredas, ke ni devas fari ion similan al tio, kion faris Zamenhof.

Post 125 jaroj de seninterrompa progreso la komunikeblecoj je nia dispono estas nekompareble pli grandaj ol tiuj, pri kiuj disponis Zamenhof, sed la fido je la estonteco, pri kiu disponas ni, estas nekompareble pli malgranda ol tiu de la tempoj de Zamenhof. Kaj ankaŭ la kuraĝo pensi, ke ni povas ŝanĝi la mondon estas tre pli malgranda. Bonŝance ne en ĉiuj mondopartoj la etoso estas sama.

Esence la laborgrupo proponas du agadliniojn:

- ĉiu landa asocio provizu sin per reta kurso pri Esperanto en sia lingvo, kio estu integra parto de la laboro por Esperanto en tiu lando, kun landaj studgvidantoj, kiuj gvidu la lernantojn al la ekzistanta komunumo. Estas vero, ke en multaj landoj ankoraŭ funkcias relative bone ankaŭ ĉeestaj kursoj, sed ankaŭ tie oni lanĉu siajn retajn kursojn. Stefan MacGill (stefan.macgill@.spamaĵo?gmail.com), la prezidanto de ILEI, respondecas pri laborgrupeto, kiu pretigas novan tekston por reta kurso, la Kurso 125, sed ne atendante la aperon de la unuaj lecionoj, kiu tamen ne estas tre malproksima, vi jam komencu vidi tion, kio ekzistas aŭ ne ekzistas en via lingvo;

- ĉiu landa asocio (aŭ loka grupo aŭ alia grupiĝo) provizu sin pri respondeculo pri informado. Ni scias, ke en pluraj landoj ili ekzistas, sed ni scias ankaŭ, ke en pluraj landoj/lokoj ili ne ekzistas aŭ ne regule funkcias. En kiom da landoj, ekzemple, oni regule sendas informojn al la amas-komunikiloj? Tiu respondeculo kunlaboru kun Brian Barker (jubilea.jaro.125@.spamaĵo?gmail.com) por traduki, adapti kaj dissendi enlande la gazetarajn komunikojn, kies tekstojn Brian Barker liveros. Krome li aŭ ŝi kunlaboru por ke la 26-a de julio, la Esperanto-tago en 2012, estu rimarkata de multaj, kaj espereble ankaŭ de Google.

Ĉar la laboro estos farata ne ĉefe centre sed ĉefe lande kaj loke, ni bezonas daŭran kontakton kun kiom eble plej multaj landoj. Pro tio aldoniĝis al la centra labor-grupo Adjé Adjévi (adjevi.adje@.spamaĵo?hotmail.com) respondeca pri la agado en Afriko kaj LEE Jung-kee (esperanto@.spamaĵo?saluton.net), same pri Azio. Ni ege bonvenigus kunordigantojn de aliaj kontinentoj aŭ landaroj.

Ĉar la labor-grupo jam eklaboris antaŭ la oficialiĝo, jam ekzistas iom da materialo, kiu montras, ke multaj landoj jam promesis kunlabori, sed ne ĉiuj por ambaŭ agadoj, kaj kelkaj entute mankas.

Do, fina alvoko: pruvu al vi mem, ke vi kapablas imiti Zamenhof-on! Kontaktu la laborgrupon kaj prezentu vin kaj la ideojn, kiujn vi volas mem realigi dum ĉi tiu jubilea jaro. Skribu al jubileo-125@.spamaĵo?yahoogroups.com kaj vi trafos samtempe ĉiujn ĝiajn membrojn.

Nur per kunlaboro de ĉiuj ni povas esperi realigi la duonon de tio, kion realigis Zamenhof sola kaj sen komputilo.

Renato Corsetti
kunordiganto

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: uea.org/gk/441a1

N-ro 407 (2011-01-16)
11 esperantistoj reprezentas UEA ĉe Unuiĝintaj Nacioj
Kadre de siaj oficialaj rilatoj kun Unuiĝintaj Nacioj UEA rajtas akrediti reprezentantojn ĉe la oficejoj de UN. Surbaze de la decido de la Estraro la Ĝenerala Direktoro liveris al la monda organizaĵo rajtigilojn por 11 reprezentantoj en la kalendara jaro 2011.

Ĉe la ĉefa sidejo de UN en Novjorko la ĉefreprezentanto de UEA estas Humphrey Tonkin. Aldonaj reprezenantoj estas Neil Blonstein, Thomas Eccardt kaj Scott Page. Blonstein krome laboras kiel volontulo en la Novjorka Oficejo de UEA. En Vieno la ĉefreprezentanto de la Asocio estas Hans Michael Maitzen, dum Gregor Hinker kaj Stella Maitzen estas aldonaj reprezentantoj. La estrarano de UEA pri eksteraj rilatoj Stefano Keller estas la ĉefreprezentanto en la UN-oficejo en Ĝenevo, asistata de Charmian Common, Nicole Margot kaj Francesco Reale.
Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: uea.org/gk/407a2

N-ro 409 (2011-04-07)
Filmo pri la poezio de Baldur Ragnarsson en la Reta Kinejo

La Reta Kinejo de UEA pliriĉiĝis per la prelego de Mauro Nervi pri la poezio de Baldur Ragnarsson. La prelego de la prezidanto de la Akademio Literatura de Esperanto pri la Esperanta kandidato por la literatura Nobel-premio estis farita en la 33-a Malferma Tago de la Centra Oficejo de UEA la 27-an de novembro pasintjare.

La prelego, kun la titolo Baldur Ragnarsson: poezio kiel sinesprimo kaj sindeteno, estas filmita de Clay Magalhães kaj redaktita de Francisco L. Veuthey. La filmo daŭras 54 minutojn, sed en la Reta Kinejo ĝi estas dividita en kvar partojn:

1-a parto: http://www.ipernity.com/doc/97850/10260469/
2-a parto: http://www.ipernity.com/doc/97850/10260563/
3-a parto: http://www.ipernity.com/doc/97850/10260678/
4-a parto: http://www.ipernity.com/doc/97850/10260763/

Mauro Nervi prelegis en la sama aranĝo ankaŭ pri la Akademio Literatura de Esperanto. La registraĵo de tiu prelego estis publikigita jam pli frue. La kolekto de la Reta Kinejo konsistas jam el 55 filmoj.

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: uea.org/gk/409a2

N-ro 410 (2011-04-20)
Malkresko de membroj defias UEA

Laŭ la oficiala statistiko, aperinta en la aprila numero de la revuo Esperanto, la membraro de UEA grave malkreskis pasintjare. En 2010 estis entute 5288 individuaj membroj en 120 landoj, t.e. 425 membroj malpli ol en 2009. Kiel oni povis atendi, en la kongreslando Kubo la membraro kreskis plej multe (+111), sed tiun kreskon nuligis la malkresko en Pollando (-118), kiu gastigis UK en la antaŭa jaro. Rimarkindaj malkreskoj okazis ankaŭ en Rusio (-77), Francio (-64), Japanio (-36), Ĉeĥio (-34) kaj Germanio (-33). Francio plu estis la lando kun plej multe da individuaj membroj de UEA (547). Sur la dua loko same tradicie restis Germanio (506).

Malkreskis ankaŭ la nombro de aligitaj membroj, kiuj estas tiuj membroj de la landaj asocioj, kiuj ne estas individuaj membroj de UEA. Ilia nombro estis 10527 (-2078). La plej drastaj faloj estis en Hungario (-1440) kaj Francio (-363). La tuta membraro de UEA en 2010, t.e. individuaj kaj aligitaj membroj sume, nombris 15815 (-2503).

324 individuaj membroj estis malpli ol 30-jaraj. Sekve ili estis samtempe individuaj membroj de la junulara sekcio TEJO (-112). Krome 1734 el la aligitaj membroj estis malpli ol 30-jaraj (-171). Sekve TEJO havis entute 2058 membrojn (-283).

La revuo Esperanto havis pasintjare 3508 pagitajn abonojn (-257) kaj la revuo de TEJO Kontakto 597 (-138).

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: uea.org/gk/410a2

N-ro 411 (2011-04-21)
Komuniko pri la ekzamenoj laŭ la Komuna Eŭropa Referenckadro

La ekzamenoj laŭ la Komuna Eŭropa Referenckadro (KER) fariĝas pli kaj pli konataj kaj popularaj inter la Esperanto-parolantoj. La nombro de ekzameniĝantoj de tiuj novtipaj ekzamenoj de UEA kaj ITK (Ŝtata Lingvoekzamena Centro en Hungario) proksimiĝas al 300. Estas ĝojige, ke multaj movadaj gvidantoj, i.a. funkciuloj de UEA, jam trapasis ilin kaj fariĝis instigantoj al aliaj kandidatoj.
Por klarigi la kunlaboron inter UEA kaj ITK kaj la rilatojn al ALTE (Asocio de Lingvo-Testistoj en Eŭropo), UEA kaj ITK prezentas la ĉi-suban komunikon faritan en la hungara kaj Esperanto. En ambaŭ lingvoj la komuniko estas legebla en la retejo de ITK .

Komuniko

Universala Esperanto-Asocio (UEA) estas ekskluziva internacia partnero de la Supera Fremdlingva Trejnejo (Hungara Ŝtata Lingvoekzamena Centro) de la Universitato Eötvös Loránd (ELTE-ITK) en la tereno de Esperanto-ekzamenado.

En 2009 la du institucioj subskribis kunlaborkontrakton, laŭ kiu ELTE-ITK trejnas kaj regule pluklerigas ekzamenantojn proponitajn de UEA, kiuj post sukcesa trejnado ricevas rajton esti ekzamenantoj en la parola parto de unulingvaj Origo-tipaj ekzamenoj de ELTE-ITK organizitaj en ekzamenlokoj prideciditaj de UEA kaj aprobitaj de ELTE-ITK. La tri niveloj (B1, B2 kaj C1) kaj la strukturoj de la unulingvaj Origo-ekzamenoj estas komplete identaj kun la unulingva ekzameno de la hungara, kiun ALTE-revizoroj ekspertizis en 2008. La komuna celo de ELTE-ITK kaj UEA estas submeti en la unulingva Origo-ekzamensistemo ankaŭ la Esperanto-lingvoekzamenojn al ekspertizado far ALTE.

Supera Fremdlingva Trejnejo de ELTE -- Universala Esperanto-Asocio

*   *   *


Por konatiĝi kun la postuloj de la KER-ekzamenoj kaj por aliĝi al konvena ekzamensesio vidu: http://edukado.net/ekzamenoj/ker/sesioj

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: uea.org/gk/411a2

N-ro 412 (2011-05-13)
Filmo pri la aprila kunsido de la Estraro de UEA

En la filmĵurnalo UEAviva aperis nova eldono , en kiu prezidanto Probal Dasgupta, vicprezidanto Claude Nourmont kaj ĝenerala sekretario Barbara Pietrzak rakontas pri la lasta kunsido de la Estraro de UEA. La kunsido okazis de la 15-a ĝis la 17-a de aprilo en la Centra Oficejo en Roterdamo. Temas pri n-ro 9 en la serio de filmĵurnaloj de UEA en YouTube. Per ĝi la serio rekomenciĝis post longa paŭzo pro la studoj de la volontula redaktoro Francisco Veuthey.


Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: uea.org/gk/412a2

N-ro 413 (2011-05-18)
Hanoja UK de la 28-a de julio ĝis la 4-a de aŭgusto 2012

La Kongresa Fako de UEA fiksis la datojn de la 97-a Universala Kongreso de Esperanto, kiu laŭ la pli frua decido de la Estraro de UEA okazos en la vjetnama ĉefurbo Hanojo. La 97-a UK disvolviĝos de la 28-a de julio ĝis la 4-a de aŭgusto 2012.

La definitivigo de la datoj dependis de la elekto de kongresejoj, kiu povis okazi post la laborvizito de la Konstanta Kongresa Sekretario Clay Magalhães al Hanojo fine de aprilo. La ĉefa parto de la kongresa programo okazos en la hotelo Meliá. La ejo de la inaŭguro kaj aliaj programeroj, en kiuj samtempe partoprenos la tuta kongresanaro, estos la Palaco de Kulturo. Ĝi troviĝas en piedira proksimeco de la hoteloj, kiujn UEA ofertos al la kongresanoj.

La preparlaboroj fare de la Loka Kongresa Komitato progresas glate kaj kun granda entuziasmo, konstatis Clay Magalhães dum sia vizito. Li konatiĝis i.a. kun eblaj kongresejoj kaj kun loĝigaj eblecoj. Li ankaŭ partoprenis en kunsido de LKK kaj pasigis multan tempon por konsili ĝiajn membrojn pri plej diversaj organizaj detaloj. KKS vizitis ankaŭ la infanĝardenon, kie okazos la 43-a Internacia Infana Kongreseto kaj kies direktorino estas aktiva esperantisto.

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: uea.org/gk/413a2

N-ro 414 (2011-05-26)
Stano Marček plu redaktos

Pasintjare la Estraro de UEA daŭrigis la kontrakton kun Stano Marček pri redaktado de la revuo Esperanto ĝis la julia-aŭgusta numero 2011. La celo estis, ke ekde la septembra numero la nuna redaktoro daŭrigus sian laboron sub nova kontrakto. La Estraro tamen ĵus decidis daŭrigi la validecon de la nuna kontrakto, farita en 2003, ĝis la fino de la jarkolekto 2011.

La Estraro antaŭvidas proponi novan kontrakton al Marček post la Universala Kongreso en Kopenhago , kie oni verŝajne akceptos novan dokumenton pri la gvidlinioj pri la redaktado de la oficiala organo de la Asocio. Ĝia definitivigo dependas de la difino de la ĝenerala komunika politiko de UEA, pri kiu nun diskutas la Komisiono pri Strategiaj Demandoj. La komisiono estis elektita pasintjare en Havano kaj laboras sub la gvido de Mark Fettes. En ĝi aperis interalie la ideo, ke la revuo havu plurajn volontulajn redaktorojn pri diversaj sektoroj de la movado sub la kunordigo de la ĉefa redaktoro. Ĉar mankas ankoraŭ klareco pri tiu kaj aliaj aspektoj de la redaktado, la Estraro decidis, ke la nuna redaktoro laboros laŭ la malnovaj kondiĉoj ĝis la lasta numero de la jarkolekto 2011.

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: uea.org/gk/414a2

N-ro 415 (2011-06-09)
Labora rilato de UEA kun ISO disvolviĝas

La partopreno de Universala Esperanto-Asocio en la aktivaĵoj de la Internacia Organizaĵo por Normigado (ISO) komencis rimarkinde plivigliĝi dank’ al la nova komisiito Mélanie Maradan, kiu energie eklaboris tuj post sia nomumo en la aprila kunsido de la Estraro de UEA.

Jam ekde 1991 UEA havas oficialajn rilatojn kun la Teknika Komitato pri terminologio k.a. lingvaj kaj enhavaj datumoj de ISO (ISO/TC 37 ). La 6-an de junio UEA membriĝis ankaŭ en ĝia 2-a subkomitato pri terminografiaj kaj leksikografiaj labormetodoj (ISO/TC 37/SC 2 ). Ĝi okupiĝas pri la praktikaj aplikoj de teorioj, principoj kaj metodoj, precipe, kvankam ne nur, por terminologia laboro. Ĝiaj ĉeftemoj estas interalie terminografio, leksikografio, tradukado, interpretado kaj la internaciaj lingvokodoj , ekz. la dulitera kodo "eo" kaj la trilitera "epo" por Esperanto. Ĝis nun la subkomitato verkis 14 internaciajn normojn.

Ekde nun UEA oficiale rilatas al la subkomitato en kategorio A, t.e. kiel organizaĵo, kiu aktive partoprenas la normigan laboron de la subkomitato. Reprezentanto de UEA rajtas libere vidi kaj komenti la projektojn de la subkomitato kaj nomumi spertulojn por partopreno en ties laborgrupoj kaj laborrenkontiĝoj.

Pri la membriĝo de UEA povis voĉdoni ĉiuj 26 naciaj normigaj institutoj, kiuj partoprenas en la subkomitato. Voĉdonis 18, ĉiuj por la akcepto de UEA: Belgio, Ĉinio, Danio, Francio, Germanio, Hispanio, Irlando, Japanio, Kanado, Kolombio, Nederlando, Korea DPR, Korea Resp., Norvegio, Rusio, Svedio, Sud-Afriko kaj Ukrainio. Neniu voĉdonis kontraŭ, dum 8 institutoj ne partoprenis  en la voĉdonado (Aŭstrio, Britio , Finnlando, Kroatio, Irano, Meksiko, Pollando kaj Usono).

Verŝajne jam baldaŭ UEA membriĝos ankaŭ en la tri aliaj subkomitatoj de la Teknika Komitato ISO/TC 37. Ili estas subkomitato 1 pri principoj kaj kunordigado (ISO/TC 37/SC 1 ), subkomitato 3 pri sistemoj por administrado de terminologio, scio kaj enhavo (ISO/TC 37/SC 3 ), kaj subkomitato 4 pri administrado de lingvodatumoj (ISO/TC 37/SC 4 ).

La strukturo de la Teknika Komitato kaj de ĝiaj subkomitatoj povas esti malfacile travidebla al neinformitoj, sed en la 96-a UK en Kopenhago interesitaj kongresanoj havos okazon ekkoni ĝin per prelego en la Terminologia Forumo. La Forumo okazos vendredon, la 29-an de julio, ekde 13.00 ĝis 16.00. Ĝeneralaj informoj estas legeblaj en Vikipedio :

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: uea.org/gk/415a2

N-ro 416 (2011-07-03)
Denove helpo al Esperanto-bibliotekoj

Biblioteka Apogo Roma kaj Poul Thorsen helpas denove Esperanto-bibliotekojn por pliriĉigi siajn kolektojn. Tiu fondaĵo de UEA subtenos ĉi-jare jam por la 15-a fojo bibliotekojn, kiuj ne estas financataj de ŝtata, urba aŭ alia publika instanco. Lastjare naŭ bibliotekoj ricevis librojn je la valoro de 100 ĝis 200 eŭroj.

Por peti subvencion, oni sendu priskribon pri la biblioteko kaj liston de dezirataj libroj. Diskoj k.a. ne-libraj varoj ne estos konsiderataj. La petoj atingu la Centran Oficejon de UEA ĝis la 15-a de oktobro papere (Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando) aŭ rete al direktoro@.spamaĵo?co.uea.org.

Kun la vivo kaj agado de la dana Esperanta poeto Poul Thorsen (1915-2006), kiu kun sia edzino donacis la bazan bonhavon de la fondaĵo, eblas konatiĝi per la retejo www.poulthorsen.dk .

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: uea.org/gk/416a2

N-ro 417 (2011-07-16)
Vergara pri la Kongresa Temo de la 96-a UK

La 96-a UK en Kopenhago estas dediĉita al la Internacia Jaro de Junularo , proklamita de Unuiĝintaj Nacioj. UN donis al ĝi la temon "Dialogo kaj interkompreno", kiun la Estraro de UEA adoptis ankaŭ kiel la temon de la ĉi-jara UK. Diference de aliaj specialaj jaroj de UN, la Internacia Junulara Jaro ne koincidas kun la kalendara jaro, sed ĝi komenciĝis je la pasintjara Junulara Tago de UN la 12-an de aŭgusto kaj finiĝos je la ĉi-jara Tago. La 96-a UK estas do unu el la lastaj grandaj eventoj de la Jaro. La reĝisoro de la Kongresa Temo, d-ro José Antonio Vergara, verkis jenan enkondukon por la dumkongresa traktado de la temo, aperontan en la Kongresa Libro.

-----

Internacia Jaro de Junularo: dialogo kaj interkompreno

Tra sia historio, nia fenomeno ĉiam ĝuis la vigligan, diversspecan kontribuadon de junaj homoj daŭre alvenantaj al ĝi. En ĉiu sinsekva generacio aliĝis al Esperanto entuziasmaj junuloj, riĉigantaj ĝin per siaj vibranta energio, senlima imagopovo kaj krea iniciatemo. Verdire, foje ekestis tensioj inter la aĝogrupoj koncerne iujn strategiajn demandojn aŭ aliajn aspektojn de la agado ĉirkaŭ Esperanto, kaj do ne ĉiam la intergeneracia transdono de la movada torĉo estis plene glata. Fakte la spaco, rolo kaj idea etoso de la junularo iĝis jam delonge unu el la ĉefaj aspektoj de la socia vivo, kun rimarkebla, diversefika influo ankaŭ en Esperantujo, do.

En la nuna, draste ŝanĝiĝinta kaj daŭre ŝanĝiĝanta mondo, Esperanto kerne bezonas siajn junulojn por pluvivantigi sin kaj adaptiĝi al la novaj kondiĉoj kiel kunlabora, eduka, socie engaĝiĝinta iniciato, samkiel la tuta homaro bezonas sian junularon por alfronti la diversajn defiojn kaj krizojn de la nuna realo (soci-ekonomiajn, ekologiajn, politikajn ktp), cele al la komuna, paca kaj daŭropova estonteco de nia specio sur la Tero. Facilas retoriki ke Esperantujo kaj la mondo el kiu ĝi estas konscia parto, nepre devus starigi taŭgajn instancojn por vera, fruktodona kaj respektoplena dialogo inter la generacioj, sed kiel fari tion?

Kion spertas kaj opinias la nunaj E-junuloj en sia rilato al la pliaĝaj samideanoj? Ĉu ĉe ni fakte estas nekunlabora divido aŭ reciproka indiferenteco inter la aĝogrupoj? Se jes, ĉu ĝi konstateblas ĉie kie ekzistas Esperantaj movado kaj komunumo, aŭ aparte en iuj kulturregionoj pli ol en aliaj, ekz. ĉefe en la t.n. Okcidento sed ne en Azio aŭ Afriko?

Ĉu venos novaj ondoj de emancipa idealismo de la junularo en tiu ĉi tutmondiĝinta sed terure malegala, maljusta mondo, kaj se jes, ĉu la Zamenhofa espero trovos sian lokon en tio?

Venu kunkonstrui necesan forumon pri/por nia junularo, por la estonteco de Esperanto. Por veraj dialogo kaj interkompreno.

José Antonio Vergara

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: uea.org/gk/417a2

N-ro 421 (2011-07-24)
Salutmesaĝo de Unesko al la 96-a UK

Mesaĝo de Irina Bokova, Ĝenerala Direktoro de Unesko
okaze de la 96a Universala Kongreso de Esperanto

Estas por mi granda plezuro sendi miajn salutojn al ĉiuj partoprenantoj de la 96-a Universala Kongreso de Esperanto.

Koncentriĝante al "dialogo kaj interkompreno", la elektita temo de la nuna Internacia Jaro de Junularo de UN, vi kontribuas al la antaŭenigo de la idealoj de paco, libereco, progreso kaj solidareco, kiuj esencas por kapabligi la junularon kaj atingi la Jarmilajn Evoluigajn Celojn.

En tiuj noblaj celoj partoprenas ankaŭ Unesko, kies Membro-Ŝtatoj – cite el nia Konstitucio – "firme intencas evoluigi kaj kreskigi la rimedojn de komunikado inter siaj popoloj kaj uzi tiujn rimedojn cele al reciproka kompreno kaj pli vereca kaj perfekta konado de la vivo de aliaj".

Estante distinga karakterizaĵo de la homa ekzisto kaj kovrante la tutan gamon de homaj emocioj, opinioj kaj valoroj, lingvoj funkcias kiel nemalhaveblaj portiloj de dialogo, toleremo, kompreno kaj respekto inter popoloj, sociaj grupoj kaj generacioj.

La Esperanto-movado, fondita antaŭ pli ol cent jaroj, persiste promocias egalecon inter la lingvoj, kulturoj kaj popoloj de la mondo. Simile, Unesko estas konvinkita, ke multlingveco iĝis esenca por konservi la mirindan diversecon kiu karakterizas la homaron, precipe en la nuna epoko de ĉiam kreskanta tutmondiĝo. Plie, estante integra parto de niaj identecoj multlingveco iĝis vaste agnoskata kiel strategia faktoro por paco kaj daŭrigebla evoluo.

Unesko do aplaŭdas la grandegajn klopodojn de esperantistoj ĉie en la mondo dum la lastaj jardekoj. Tiurilate la 96a Universala Kongreso de Esperanto formas valoran kontribuon al la lukto por antaŭenigi lingvan diversecon kaj reciprokan komprenon.

Al Universala Esperanto-Asocio kaj al ĉiuj partoprenantoj en tiu ĉi 96a Universala Kongreso de Esperanto, mi volas esprimi miajn plej varmajn bondezirojn por fruktodonaj kaj stimulaj laboroj.

Irina Bokova

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: uea.org/gk/421a2

N-ro 424 (2011-07-30)
La Kopenhaga UK fermita, Hanojo kaj Rejkjaviko atendas

Sabaton, la 30-an de julio, finiĝis la 96-a Universala Kongreso de Esperanto en Kopenhago per la Solena Fermo, kiun gvidis la prezidanto de UEA, prof. Probal Dasgupta. Ĝenerala sekretario Barbara Pietrzak faris resuman raporton pri la laboraj, klerigaj kaj kulturaj programeroj, kiuj disvolviĝis dum la kongresa semajno. D-ro José Antonio Vergara, kiu reĝisoris la traktadon de la kongresa temo, ligita al la Internacia Jaro de Junularo, legis la kongresan rezolucion, en kiu kristaliĝis la konkludoj el tiu traktado.

Estraranino Claude Nourmont anoncis la rezultojn de la Belartaj Konkursoj kaj Oratora Konkurso. Estrarano Amri Wandel disdonis diplomojn pri elstara agado al ok meritplenaj movadanoj kaj diplomojn pri elstara arta agado al kvar kulturaj agantoj. Estraranino Maritza Gutiérrez anoncis la ricevantojn de la subvencio Cigno kaj transdonis la "esperantistan pacpremion", Premion Deguĉi, al s-ro HORI Jasuo el Japanio. Estraranino Loes Demmendaal transdonis diplomojn pri 50-jara kaj 40-jara seninterrompa membreco en UEA.

Post la ferma festparolado de prezidanto Dasgupta la partoprenantoj de la Internacia Infana Kongreseto ĝojigis la publikon per du kantoj. Poste la LKK-prezidantino Ileana Schroeder kaj Konstanta Kongresa Sekretario Clay Magalhães invitis sur la podion la LKK-anojn kaj la helpantojn, kiuj ricevis rozon kaj fortan aplaŭdon de la dankema kaj evidente tre kontenta kongresanaro.

Fine sekvis la transdono de la kongresa flago, kiun el la manoj de s-ino Schroeder akceptis la prezidanto de LKK de la 97-a UK, s-ro Nguyen Van Loi, kiu kore bonvenigis la kongresanojn post unu jaro al Hanojo. Pli frue, Barbara Pietrzak anoncis la decidon de la Estraro de UEA, ke la 98-a UK en 2013 okazos en Rejkjaviko, 36 jarojn post la antaŭa UK en la islanda ĉefurbo.

Post la komuna kantado de "La Espero" sub la gvido de la Internacia Koruso kaj ĝia estro Alan Bishop la prezidanto de UEA deklaris la 96-an UK fermita.

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: uea.org/gk/424a2

N-ro 427 (2011-09-10)
Septembro, monato de informado

Septembro estas tre konvena monato por informado pri Esperanto, skribas la ĝenerala sekretario de UEA Barbara Pietrzak en sia mesaĝo al la landaj Esperanto-asocioj komence de nova laborperiodo post la kongresa sezono. Pietrzak, kiu en la Estraro de UEA respondecas ankaŭ pri informado, instigas aparte atenti kaj utiligi tiurilate la Gazetaran Kampanjon pri Universalaj Kongresoj, la Internacian Tagon de Paco kaj la Eŭropan Tagon de Lingvoj.

La Gazetara Kampanjo ĉirkaŭ UK-oj jam alportis multajn fruktojn kaj ĝi plu daŭras, skribas Pietrzak, klarigante, ke ĝi celas helpi disvastigon de informoj pri la UK kaj Esperanto pere de nacilingvaj amaskomunikiloj, inkluzive de novspecaj informkanaloj, vastigantaj la efikecon de la tradiciaj kanaloj, kiel gazetaro, radio kaj televido, kaj keklfoje superante ilin. Per tio ŝi aludas al la uzo de retaj rimedoj por diskonigi la UK-ojn. Ĉi-jare oni kreis specialan informcentron por la Kampanjo en la reta komunumo http://esperanto.com , pri kiu respondecas Anna Striganova kaj Dima Ŝevĉenko, la komisiitoj de UEA pri la Kampanjo.

Antaŭ 10 jaroj UN proklamis la 21-an de septembro Internacia Tago de Paco. Okaze de tiu Tago UN invitas ĉiuspecajn organizaĵojn sur ĉiu nivelo kaj ne laste privatajn personojn kunlabori kun UN favore al monda paco. Esperantistoj ofte uzas la sloganon, ke Esperanto estas lingvo de paco, skribas Pietrzak. La 21-a de septembro estu do okazo en kluboj organizi kunvenojn kaj diskutojn pri tio, kion tiu slogano konkrete signifas. Kiel paroli pri la paca mesaĝo de Esperanto al la ekstera mondo? Tiaj kunvenoj kaj diskutoj tamen ne okazu nur inter esperantistoj: Ni invitu al ili ne-esperantistajn amikojn, konatojn, najbarojn. Samtempe ni kaptu la okazon partopreni mem eventojn ligitajn kun la Tago por tie prezenti Esperanton kiel rimedon de pli paca mondo.

La 26-a de septembro jam por la 10-a fojo estos Eŭropa Tago de Lingvo j. Ĝi celas plialtigi la konscion de la eŭropanoj pri la multlingveco kaj multkutureco de Eŭropo kaj instigi ilin lerni fremdajn lingvojn. Laŭ Pietrzak esperantistoj havas tiun konscion sen apartaj alvokoj, sed por ili la Tago donos la ŝancon paroli pri efikeco de Esperanto por reale fronti kaj profundigi la konscion pri multkultura Eŭropo kaj pri la efikeco de Esperanto por egalrajta komunikado per unu, neŭtrala lingvo. Ŝi vidas la Tagon kiel bonan okazon por pli bone kompreni kaj komprenigi al aliaj la signifon de demokrata komunikado, efika lernado de fremdaj lingvoj, plurlingveco, lingvaj rajtoj -- ideoj vortumitaj i.a. en la Praga Manifesto .

Pietrzak komentas la kelkfojajn kritikojn, ke oni ne sufiĉe agas por persvadi EU pri la avantaĝoj de Esperanto: Ne brua kampanjado sed nur konkreta laboro portos fruktojn. Kiel tian frukton ŝi mencias la raporton de la Civitansocia Platformo pri Multilingveco. En tiu Platformo de la Eŭropa Komisiono partoprenas 29 organizaĵoj, i.a. Eŭropa Esperanto-Unio. La raporto, aperinta en la retejo de Eŭropa Komisiono, plurloke parolas pozitive pri ebla rolo por Esperanto por antaŭenigi multlingvecon. Pietrzak atentigas, ke unu el ĝiaj kernaj rekomendoj estas science esplori, kiu dua lernata lingvo plej efike kuraĝigus la lernadon de tria lingvo. La rekomendo rekte referencas al detala raporto pri la brita projekto Springboard to Languages. El la sep ekzemploj de “plej bonaj praktikoj”, kiujn la raporto citas, du baziĝas sur la uzo de Esperanto. Ni uzu la informon pri tiu raporto kaj ĝiaj rekomendoj ne sole okaze de la 26-a de septembro kaj ne sole en Eŭropo, instigas Pietrzak.

La ĝenerala sekretario de UEA memorigas en sia cirkulero ankaŭ pri Gvidlinioj por informado (Jarlibro 2011, p. 9, aŭ http://www.uea.org/dokumentoj/gvidlinioj.html). Tiun dokumenton oni nepre konsultu ankaŭ planante agadon lige kun la menciitaj okazoj.

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: uea.org/gk/427a2

N-ro 430 (2011-10-12)
Oficisto de TEJO eklaboris

Multjara deziro de TEJO pri propra dungito plenumiĝis komence de oktobro, kiam la antaŭa volontulo Manuela Ronco eklaboris kiel duontempa oficisto laŭ decido de la septembra kunsido de la Estraro de TEJO. Krom diversaj administraj taskoj ŝi okupiĝos interalie pri serĉado de subvencifontoj kaj pri pretigo de subvencipetoj kaj raportoj pri la uzo de la ricevitaj subvencioj. Ŝi laboras en Torino, Italio, kaj laŭbezone vizitos la Centran Oficejon en Roterdamo, i.a. okaze de la kunsidoj de la Estraro.

Kiel nova volontulo de TEJO eklaboris meze de aŭgusto Sébastien Denux el Francio. Lia deĵorado daŭros unu jaron.

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: uea.org/gk/430a2

N-ro 431 (2011-10-27)
Internacia Kongresa Universitato invitas prelegontojn

Dum la 97-a UK en Hanojo okazos la 65-a sesio de Internacia Kongresa Universitato. UEA invitas universitatajn profesorojn, docentojn kaj personojn kun simila kvalifiko sendi proponojn de prelegoj al la sekretario de IKU, prof. Amri Wandel, PK 767, IL-71799 Makabim, Modiin, Israelo; rete: amri@.spamaĵo?huji.ac.il, ĝis 2012-01-31.

Lige kun IKU okazos studsesio de Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS) kunlabore kun UEA. Proponantoj de IKU-prelego povas samtempe proponi AIS-kurson, kies unua prelego estos parto de IKU kaj kiu aldone havos du daŭrigajn prelegojn. Oni bv. indiki, ĉu la IKU-propono estu konsiderata ankaŭ kiel AIS-kurso.

La prelegoj estu pri interesaj, allogaj temoj kaj taŭgaj por klera publiko. Ĉiu propono enhavu mallongan resumon de la prelego kaj koncizan biografieton de la preleganto (kune ne pli ol unu paĝo).

La proponoj estos prijuĝitaj de la IKU-komisiono kaj sekve la Estraro de UEA decidos, kiuj estos akceptitaj. La proponintoj estos informitaj pri la decido plej laste 2012-04-30. La sukcesaj kandidatoj devos sendi kompletan tekston de siaj prelegoj al UEA ĝis 2012-05-31 por publikigo en la IKU-libro.

Ĉiu preleganto devas esti kongresano kaj mem zorgi pri sia aliĝo. Prelego estos rekompencita per honorario de 250 EUR. Pliaj detaloj kaj antaŭaj IKU-prelegoj kaj -resumoj troviĝas en http://uea.org/dokumentoj/IKU .

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: uea.org/gk/431a2

N-ro 432 (2011-11-16)
Seminario pri libera scio: kulturo de disdonado
UEA kaj Vikimedio Nederlando organizos kune seminarion pri Vikimedio lige kun la novembra Malferma Tago. La seminario okazos la tujpostan tagon, dimanĉon, la 27-an de novembro en la konferencejo de la Centra Oficejo de UEA. Ĝia titolo estas "Libera scio: kulturo de disdonado". Gvidos ĝin d-ro Ziko van Dijk, prezidanto de Vikimedio Nederlando, kaj la Vikipedio-aktivulo Marek Blahuš.

Programo:

11h30 Malfermo (Ziko van Dijk)
11h45 Libera Scio, liberaj permesiloj (Marek Blahuš, Ziko van Dijk)
12h15 Historio de la Vikimedio-movado (Ziko van Dijk)
1300h Paŭzo por lunĉo
13h45 Raporto pri Vikimanio(j), la Vikimedio-kongresoj (Marek Blahuš)
14h15 Vikipedioj internacie (Ziko van Dijk)
14h45 Vikipedio en Esperanto (Marek Blahuš)
15h15 Paŭzo
15h30 Ekzercoj; liberaj demandoj
16h15 Fino

La seminario celas ĉiujn esperantistojn kaj la partopreno en ĝi estas senpaga.
Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: uea.org/gk/432a2

N-ro 433 (2011-11-17)
Kiel verki por la gazetaro?

En la Kleriga Lundo de la Kopenhaga UK Paul Gubbins, la ĉefredaktoro de Monato, donis lecionon pri la arto verki gazetartikolon. Temis pri interaktiva leciono, ĉar anstataŭ prelegi Gubbins diskutigis la aŭskultantojn, por ke ili mem malkovru la trajtojn de bona artikolo.

La programero estis filmita por la Reta Kinejo de UEA. Oni povas nun vidi ĝin ĉu kiel unu kontinuan filmon (58 min.), ĉu en kvar ĉ. 15-minutaj partoj. Oni iru al la suba adreso por elekti:

http://vimeo.com/album/1743043

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: uea.org/gk/433a2

N-ro 436 (2011-12-01)
La lasta aljuĝo de Thorsen-apogo

Biblioteka Apogo Roma kaj Poul Thorsen dividis sian restantan bonhavon 1155 eŭroj inter sep ricevantoj. Per tio la 15-a aljuĝo de subvencioj el la donaco de ges-roj Thorsen fariĝis la lasta. La konata dana esperantista paro donacis la bazan bonhavon de la Biblioteka Apogo al UEA en la jaro 1997 kaj samjare okazis ankaŭ la unua disdono. Origine oni antaŭvidis, ke la donacita mono sufiĉus por deko da jaroj, sed la gajnita rento plilongigis la vivodaŭron de tiu speciala kaso de UEA.

Per la decido de Claude Nourmont, estrarano pri kulturo kaj vicprezidanto de UEA, kaj Osmo Buller, Ĝenerala Direktoro de UEA, subvencion en formo de Esperanto-libroj ricevis Demokratia Kongolanda Esperanto-Asocio (250 EUR), Asocio de Beninaj Esperantistoj (250 EUR), Reza Kheir-Khah (Tajvano, Ĉinio; 200 EUR), Marc Vanden Bempt (Belgio; 155 EUR), Biblioteko de la Esperanto-Muzeo en Svitavy (Ĉeĥio; 155 EUR), Triesta Esperanto-Asocio (Italio; 100 EUR) kaj Kroata Esperanto-Ligo (55 EUR).

Kun la vivo kaj agado de la Esperanta poeto Poul Thorsen (1915-2006) eblas konatiĝi per la retejo http://www.poulthorsen.dk .

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: uea.org/gk/436a2

N-ro 437 (2011-12-08)
UEA en UN-forumo pri minoritataj virinoj

La 29-an kaj 30-an de novembro okazis ĉe UN en Ĝenevo la kvara sesio de la Forumo pri Minoritatoj. Ĝia temo estis Efektiva partopreno de minoritataj virinoj en ekonomio, socio kaj kulturo. En la kunsido ĉeestis s-ino Navi Pillay, la Alta Komisiito de UN pri Homaj Rajtoj. Per videomesaĝo salutis s-ino Rita Izsák, la nova Sendependa Eksperto pri Minoritataj Aferoj. Stefano Keller kaj Cesco Reale estis la reprezentantoj de UEA.

Stefano Keller, estrarano de UEA, intervenis en la dua tago. Li atentigis pri la neceso respekti lingvajn rajtojn kaj diversecon, konforme al la "Deklaracio pri la rajtoj de personoj apartenantaj al minoritatoj naciaj aŭ etnaj, religiaj kaj lingvaj", aprobita de la Ĝenerala Asembleo de UN en 1992. Laŭ Keller UEA defendas minoritatajn lingvojn jam pli ol 100 jarojn.

Keller emfazis, ke virinoj de minoritatoj ofte alfrontas plurajn diskriminaciojn ekde sia infaneco. Tiel ili estas aparte sendefendaj kontraŭ malriĉeco kaj socia ekskludo. Kiel ili povus efektive partopreni en la ekonomia, socia kaj kultura vivo, se ilia fundamenta rajto je kompreno kaj sinesprimo en la gepatra lingvo ne estas ebligita? demandis Keller kaj alvokis por lukto kontraŭ ĉiuspeca diskriminacio, kies viktimoj estas la virinoj de minoritatoj.

Dum la paŭzoj la reprezentantoj de UEA povis renovigi kelkajn malnovajn kontaktojn kun reprezentantoj de aliaj organizaĵoj kaj krei kelkajn novajn.

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: uea.org/gk/437a2

N-ro 440 (2011-12-23)
Laborgrupo por la Jubileo 125

Per sia mesaĝo je la ĵusa Zamenhof-tago la prezidanto de UEA, prof. d-ro Probal Dasgupta, malfermis la jubilean jaron de la 125-jariĝo de Esperanto. Lige kun tio la Estraro de UEA nomumis internacian laborgrupon por kunordigi la preparojn por la jaro.

La laborgrupo nomiĝas "Laborgrupo por la 125-a jubileo de Esperanto" kaj ĝi klopodas kunplekti kunlaborantojn el ĉiu parto de la Esperanto-komunumo. Kiel ĝia kunordiganto estis elektita la antaŭa prezidanto de UEA d-ro Renato Corsetti. Pri la speciala agado "Kurso 125" respondecas en la laborgrupo Stefan MacGill, prezidanto de ILEI. La preparojn por la informa agado speciale lige al la Esperanto-tago en 2012, la 26-a de julio, gvidos la brita informaktivulo Brian Barker. La jubilean agadon en Afriko kunordigos Adjé Adjévi el Togolando kaj tiun en Azio Lee Jung-kee el Korea Respubliko.

La anoj de la laborgrupo estas nomataj fondo-membroj. Ili rajtos proponi al la Estraro de UEA pliajn membrojn, se estos tia bezono.

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: uea.org/gk/440a2

N-ro 410 (2011-04-20)
IKU-prelegoj: precizigo

Bv. atenti, ke en Gazetaraj Komunikoj n-ro 409 la titoloj de du prelegoj en la Internacia Kongresa Universitato de la UK en Kopenhago aperis en koncizigita formo. La plena titolo de la prelego de prof. Erik Høg estas La profundo de la ĉielo - kredo kaj scio dum 2500 jaroj. D-ro José Antonio Vergara prelegos pri HIV-aidoso kiel minaco al la tutmonda junularo: bezono je pli justa mondo.

Intertempe estis enretigita IKU-libro 2009, kiu enhavas la tekstojn de la prelegoj faritaj en la Internacia Kongresa Universitato de la 94-a Universala Kongreso en Bjalistoko. Ĝi estas elŝutebla en la IKU-sekcio de la retejo de UEA.

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: uea.org/gk/410a3

N-ro 412 (2011-05-13)
1306 aliĝis al Kopenhago

Ĝis la 13-a de majo entute 1306 kongresanoj el 67 landoj aliĝis al la 96-a Universala Kongreso de Esperanto , kiu okazos en la dana ĉefurbo Kopenhago de la 23-a ĝis la 30-a de julio. Sekve iom pli ol du monatojn antaŭ la UK la nombro de aliĝintoj jam superas la definitivan nombron de la pasintjara UK en Havano (1002) kaj tiun de la antaŭa UK en Kopenhago en 1975 (1227).

Plej multe da aliĝoj venis el Francio (165). Pli ol 100 aliĝintojn liveris ankaŭ Germanio (131) kaj tiun limon baldaŭ superos ankaŭ Japanio, de kiu ĝis nun estas 98 aliĝintoj. La gastiganta lando Danio reprezentiĝas per 84 aliĝoj. Aliaj landoj kun pli ol 20 aliĝintoj estas Pollando (68), Nederlando (59), Brazilo (57), Rusio (55), Italio (53), Svedio (48), Hungario (41), Belgio (37), Usono (29), Britio (25), Svislando (23), Finnlando, Litovio kaj Norvegio (po 24), kaj Svislando (23).

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: uea.org/gk/412a3

N-ro 421 (2011-07-24)
Salutvortoj de L.C. Zaleski-Zamenhof al la 96-a UK

Estimataj Gekongresanoj, Geamikoj karaj, saluton !

Vi alvenis kongresi en la bela urbo Kopenhago por debati pri dialogo kaj pri interkompreno.

Fakte ĉiu esperantista kunveno estas la ĝusta loko kaj la ĝusta okazo por dialogi kaj por interkompreni; nia lingvo estis ja tiucele elpensita. En tiu ĉi jaro, la Internacia Jaro de Junularo, estas memorinda la fakto, ke nia lingvo estis elpensita de junulo, ĝuste por servi kiel rimedo de dialogo kaj interkompreno. Sekve, iniciatita de junulo, la lingvo kaj la ideoj kiujn ĝi portas, daŭre restos junaj.

La latindevena vorto dialogo signifas diskuton inter du aŭ pluraj individuoj; diskuton celantan ebligi la interkonsenton. Tamen ne eblus dialogi, se la dialogantoj ne komprenus unu la alian. La interkonsento ne povus esti realigata, se mankus interkompreno.

Ni, esperantistoj, ni dialogas kaj ni interkomprenas, tamen ofte ni malinterkonsentas. Tial la senco de miaj hodiaŭaj bondeziroj estas ke via dialogo dum la Kopenhaga kongreso konduku nin al la interkonsento pri la ĝusta vojo al la fina venko.

Louis C. Zaleski-Zamenhof

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: uea.org/gk/421a3

N-ro 424 (2011-07-30)
Premio Onisaburo Deguĉi al Hori Jasuo

La Estraro de UEA aljuĝas la Premion Onisaburo Deguĉi por agado, kiu per Esperanto antaŭenigis intenacian amikecon kaj solidarecon en la spirito de D-ro L.L. Zamenhof kaj Onisaburo Deguĉi. La Premio estis starigita en la Jubilea Jaro de Esperanto en 1987 per donaco de Oomoto kaj konsistas el diplomo, monsumo de 2000 eŭroj kaj donaceto de Oomoto.

Ĉi-jare la Premion Deguĉi ricevas HORI Jasuo el Japanio pro multjara agado por konigi la japanan kulturon tra la mondo per prelegvojaĝoj, artikoloj kaj libroj, inter kiuj elstaras lia almanako Raportoj el Japanio, aperinta jam en 14 volumoj ekde 1997. Krome, ĉi-jare oni povis preskaŭ ĉiutage legi en Esperanto liajn retajn raportojn pri la vivo post la tertremo, cunamo kaj atomcentrala katastrofo okazintaj en marto en lia lando.

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: uea.org/gk/424a3

N-ro 431 (2011-10-27)
Belartaj Konkursoj de UEA en 2012

La gvida Esperanta artkonkurso, la Belartaj Konkursoj de UEA, invitas partoprenantojn por la 63-a fojo. La rezultojn oni anoncos en la 97-a Universala Kongreso en Hanojo. Partopreno estas libera al ĉiuj kaj ne ligita al partopreno en UK. La konkursaĵoj estu neniam antaŭe publikigitaj en ajna formo, escepte de la branĉo Infanlibro de la Jaro.

Oni rajtas sendi maksimume tri konkursaĵojn por sama branĉo. Validas krome la jenaj kondiĉoj:

Poezio: maksimuma longo ne fiksita;
Prozo: maksimuma longo 200 x 65 karaktroj (kvino da paĝoj);
Teatraĵoj: maksimuma longo ne fiksita;
Eseo: teme ligita kun Esperanto aŭ kun la kongresa temo (Esperanto – ponto al paco, amikeco kaj disvolviĝo), proksimuma longo 400 x 65 karaktroj (deko da paĝoj); la unua premio nomiĝas "Luigi Minnaja";
Infanlibro de la Jaro: originala aŭ tradukita libro por infanoj presforme aperinta en 2011. Unu premio.

Ĉiujn konkursaĵojn -- en unu ekzemplero, escepte de tiuj por la branĉo Infanlibro, kiujn oni devas havigi en kvar ekzempleroj -- oni sendu al Belartaj Konkursoj de UEA, ĉe Michela Lipari, viale Giulio Cesare 223, IT-00192 Roma, Italio aŭ prefere rete al: michela.lipari@.spamaĵo?tiscali.it, indikante pseŭdonimon por gardi la anonimecon de la aŭtoro. La absoluta limdato por la ricevo de konkursaĵoj estas la 31-a de marto 2012.

Premioj: unua premio 250 EUR, dua premio 175 EUR, tria premio 100 EUR; Nova Talento 175 EUR; Infanlibro de la Jaro 525 EUR.

Detala regularo haveblas ĉe UEA kaj legeblas ankaŭ ĉe uea.org/dokumentoj/belartaj_konkursoj_regularo.html.

<michela.lipari@.spamaĵo?tiscali.it>michela.lipari@.spamaĵo?tiscali.it>
Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: uea.org/gk/431a3

N-ro 437 (2011-12-08)
Alvoko okaze de la Tago de Homaj Rajtoj

La 10-a de decembro estas ĉiujare festata kiel la Tago de Homaj Rajtoj. Jen alvoko de Stefano Keller, estrarano de UEA pri eksteraj rilatoj, por prepariĝi por la ĉi-jara Tago.

------------

En sia 317-a tutmembra kunsido la 4-an de decembro 1950, la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj, pritraktante la temon "Tago de Homaj Rajtoj", alvokis ĉiun ŝtaton kaj koncernatan organizaĵon je adopto de ĉiujara festado de la Tago de Homaj Rajtoj la 10-an de decembro kaj je strebado al konstanta plibonigo de la situacio de homaj rajtoj. Ĝi alvokis ankaŭ pri raportado al UN koncerne la plenumon de tiu celebrado. La celo de la festado estas: informi, atentigi la popolojn de la mondo pri tiu deklaracio, ĉie adoptenda kiel komuna modelo de progreso.

Lingvaj homaj rajtoj estas esenca parto de la homrajta deklaracio proklamita la 10-an de decembro 1948 fare de la Ĝenerala Asembleo de UN, kies Artikolo 2 en Antaŭkonsideroj tekstas jene: Ĉiuj rajtoj kaj liberecoj difinitaj en tiu ĉi Deklaracio validas same por ĉiuj homoj, sen kia ajn diferencigo, ĉu laŭ raso, haŭtkoloro, sekso, lingvo, religio, politika aŭ alia opinio, nacia aŭ socia deveno, posedaĵoj, naskiĝo aŭ alia stato.

Pli ol sesdek jarojn post la proklamo de tiu Deklaracio, homaj rajtoj en multaj ŝtatoj estas malrespektataj, rompataj.

La Statuto de UEA precizigas ke por nia laboro bonaj internaciaj rilatoj kaj la respekto de la homaj rajtoj difinitaj en la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj estas esencaj kondiĉoj.

Landaj asocioj, lokaj grupoj okazigu informagadojn la 10-an de decembro, en kaj per kiuj evidentiĝu tutmonde, ke esperantistoj luktas ne nur por lingva justeco sed ankaŭ por la plena realigo de ĉiuj homaj rajtoj, kiel tiuj estas priskribitaj en la Deklaracio de Homaj Rajtoj.

Ni, esperantistoj, kiuj ja ĉeestas en la plimulto de la ŝtatoj de la mondo, estu inter la unuaj raportantoj al UN pri niaj informadoj, agadoj, festadoj okaze de tiu Tago, kies temo memorigas pri gravaj antaŭkondiĉoj de homa kunvivado.

Esperantlingva simbolbildo de la Tago estis kreita laŭ la modelo kaj indikoj de UN. Ĝi estas elŝutebla el la reto: http://uri.fi/TagoHomajRajtoj  (20 cm-a) kaj http://uri.fi/TagoHomajRajtoj10cm (10 cm-a). Ne hezitu uzi ĝin en viaj retmesaĝoj, retejoj, blogoj (Facebook, Ipernity, kaj aliaj).

Laŭbezone elŝutu la koncernan lingvoversion de la deklaracio ĉe jena adreso (ekzistas en pli ol 300 lingvoj):
http://www.ohchr.org/EN/UDHR/Pages/SearchByLang.aspx

Ankoraŭ eblas pretigi gazetaran komunikon nome de via landa asocio, en kiu eblas mencii ke ni esperantistoj interesiĝas pri la laboro de Unuiĝintaj Nacioj, pri Homaj Rajtoj ĝenerale, kaj speciale pri lingvaj rajtoj.

Se vi informos surstrate, demandu al preterpasantoj, kiom el la homaj rajtoj ili konas kaj disdonu ekzempleron de informilo kun la deklaracio au kun retligoj.

Pli da informoj ĉe: http://www.linguistic-rights.org/eventoj kaj en Facebook:
http://www.facebook.com/unitednationshumanrights

Stefano Keller
estrarano de UEA pri eksteraj rilatoj
http://uea.org/vikio/Homaj_Rajtoj

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: uea.org/gk/437a3

N-ro 424 (2011-07-30)
Subvencio Cigno en 2011

Subvencio Cigno estis starigita per donaco de la japana esperantista mecenato Etsuo MIYOSHI por subteni Esperanto-projektojn en la Tria Mondo kaj la iamaj socialismaj landoj de Eŭropo. Ĝi valoras 500 000 enojn, t.e. ĉirkaŭ 4500 eŭroj.

Ĉi-jare la Estraro de UEA dividis la subvencion inter tri ricevantoj:

Fondaĵo Ameriko por vojaĝkostoj lige kun la 8-a Tutamerika Kongreso de Esperanto (TAKE) en San-Paŭlo, Brazilo, kaj por eldono de lernomaterialoj por hispanlingvanoj;

Esperanta filmfestivalo lige kun la 8-a TAKE; kaj

Dokumenta Esperanto-Centro en Zagrebo, Kroatio, por plibonigi siajn materiajn kondiĉojn kaj pligrandigi siajn kolektojn.

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: uea.org/gk/424a4

N-ro 424 (2011-07-30)
Diplomo de UEA al 12 elstaraj agantoj

En la inaŭguro de la 96-a UK oni anoncis la nomojn de tri novaj Honoraj Membroj de UEA. Alia formo de honorigo en UEA estas la Diplomoj pri Elstara Agado kaj Elstara Arta Agado. Ĉi-jare la Estraro decidis distingi per diplomo 12 Esperanto-aktivulojn.

Diplomo pri Elstara Agado: Jorma Ahomäki el Finnlando pro elstara loka agado kaj gazetara informado pri Esperanto; Augusto Casquero el Hispanio pro instruado de Esperanto en Ĉinio kaj Vjetnamio; Helmar Frank el Germanio pro elstara antaŭenigo de Esperanto kiel lingvo de scienco, precipe pere de la Akademio Internacia de Sciencoj; Francois Xavier Gilbert el Francio pro longtempa gvidado de la Koresponda Servo Mondskala de UEA; Heidi Goes el Belgio pro sukcesa agado por disvastigo de Esperanto en Indonezio; Mireille Grosjean el Svislando pro laboro por Esperanto en Afriko kaj utiligo de Esperanto por interkultura edukado; Andrzej Grzebowski el Pollando pro antaŭenigo de turismo per Esperanto kaj pro agado sur la kleriga kampo; Geza Kurucz el Hungario pro modela redaktado de la revuo Juna Amiko;

Diplomo pri Elstara Arta Agado: Kim Henriksen el Danio kaj Jean-Marc Leclerc (JoMo) el Francio pro longtempa kontribuo al la Esperanto-muziko; Carmel Mallia el Malto kaj Abel Montagut el Katalunio pro elstara kontribuo al la Esperanta poezio.

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: uea.org/gk/424a5

El Gazetaraj Komunikoj

Premio Deguĉi al Stano Marček
Gazetaraj Komunikoj n-ro 551 (2014-08-03)

Kvin kandidatas por redakti la revuon "Esperanto"
Gazetaraj Komunikoj n-ro 518 (2013-10-01)

Stano Marček plu redaktos
Gazetaraj Komunikoj n-ro 414 (2011-05-26)

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2021