Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
Gazetaraj Komunikoj de UEA
2020  2019  2018  2017  2016  2015  2014  2013  2012  2011  
2010  2009  2008  2007  2006  2005  2004  2003  2002  2001  2000  1999  1998  

N-ro 456 (2012-06-08)
Bonaero gastigos la Universalan Kongreson en 2014

La 99-a Universala Kongreso de Esperanto en la jaro 2014 okazos en Bonaero. La Estraro de UEA elektis la ĉefurbon el inter tri argentinaj urboj, kun kies organizaj kondiĉoj la Konstanta Kongresa Sekretario Clay Magalhães antaŭe konatiĝis surloke.

Argentino gastigos UK por la unua fojo, sed Esperanto havas tie jam longan tradicion. La lingvo estis enkondukita en la landon en 1889 fare de la pola rifuĝinto Polasky. La landa asocio de UEA, Argentina Esperanto-Ligo, estis fondita en 1941. Ĉar unu el ĝiaj kunfondintoj estis Tibor Sekelj, estas bela koincido, ke la elekto de Argentino okazis ĝuste en la jubilea jaro de la 100-a datreveno de lia naskiĝo.
Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: uea.org/gk/456a2

El Gazetaraj Komunikoj

Lasta ŝanco aliĝi kaj spekti la unuan Virtualan Kongreson de Esperanto: ĝis la 20-a de septembro
Gazetaraj Komunikoj n-ro 904 (2020-09-07)

Mesaĝo al niaj membroj: Festu la Universalan Tagon de la Infano ĉi-merkrede!
Gazetaraj Komunikoj n-ro 834 (2019-11-18)

Invitu la Universalan Kongreson en 2021 aŭ en 2022
Gazetaraj Komunikoj n-ro 767 (2018-11-29)

Invitu la Universalan Kongreson en 2019 aŭ en 2020
Gazetaraj Komunikoj n-ro 648 (2016-11-18)

Seulo gastigos la 102-an UK
Gazetaraj Komunikoj n-ro 575 (2015-04-25)

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2020