Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364 280 169
rete: vidu la liston
 
Gazetaraj Komunikoj de UEA
2020  2019  2018  2017  2016  2015  2014  2013  2012  2011  
2010  2009  2008  2007  2006  2005  2004  2003  2002  2001  2000  1999  1998  

N-ro 480 (2012-11-19)
La Amsterdama katedro serĉas profesoron

La Universitato de Amsterdamo (UvA) serĉas posteulon de prof. d-ro Wim Jansen, kiu emeritiĝos en 2013 kiel speciala profesoro pri Interlingvistiko kaj Esperanto en la departemento pri Lingvistiko kaj Literaturscienco de la Humanisma Fakultato. UvA havas tiun katedron ekde 1997 laŭ la iniciato de la nederlanda fondaĵo Esperanto en la Instruado, kiu komence ankaŭ respondecis pri ĝia financado. En 1994 ĝi kunfandiĝis kun Internacia Esperanto-Instituto (IEI), kiu sekve fariĝis la sponsoro de la katedro.

Ekde la 1-a de septembro 2013 UEA transprenos de IEI la respondecon pri la katedro por 5-jara periodo. Kuratoro de la katedro nome de UEA estos Nikola Rašić, eksa KKS kaj konata kiel sociologo pri la Esperanto-movado, i.a pro sia libro La rondo familia. Ĝis la fino de la nuna studjaro kiel kuratoro nome de IEI plu funkcios mag. Hans Erasmus. La du aliaj kuratoroj, nomumitaj de la universitato, estas prof. d-ro D. Gorter kaj prof. d-ro P.C. Hengeveld.

Kiel financan bazon de la subteno al la katedro, la Estraro de UEA starigis specialan fondaĵon el la heredaĵo de f-ino A.J. Middelkoop, kiu instruis Esperanton ĉe UvA en la periodo 1969-1978. Kvankam UEA estas la formala partnero de UvA, la financan ŝarĝon kundividas la asocio Esperanto Nederland, kiu ankaŭ ĝis nun dividis ĝin duone kun IEI. Ankaŭ donacoj de aliaj organizaĵoj kaj individuaj esperantistoj al la Fondaĵo Middelkoop estos daŭre bonvenaj.

Prof. Wim Jansen estras la katedron ekde februaro 2002. Ĉar temas pri la sola universitata katedro de sia speco en la mondo, la Estraro de UEA konsideris grava kaj necesa garantii ĝian pluan ekzistadon ankaŭ post la rezigno de IEI. Dum la periodo de prof. Jansen la prestiĝo de la katedro en la universitata medio kreskis pro la atingitaj rezultoj kaj pro la rimarkinda nombro de libroj, artikoloj kaj intervjuoj, kaj pro la prelegoj kaj reprezentiĝoj de la katedrulo en sciencaj konferencoj k.a. forumoj ankaŭ ekster la universitato. La katedro havis po ĉ. 15 studentojn en ĉiu studjaro, ĝis nun entute 181 (92 en interlingvistiko, 89 en Esperanto).

La katedrulo devos esti disponebla por la plenumado de siaj taskoj dum averaĝe unu tago ĉiusemajne. La speciala profesoreco ne signifas, ke la katedrulo estos dungita aŭ salajrata de UEA aŭ UvA. Rekompence, li/ŝi povos ĉiujare disponi pri €20.000, elspezeblaj interkonsente kun la kuratoraro por kovri la kostojn pro la plenumado de la katedraj taskoj.

La ĉefaj taskoj de la katedrulo estas:

- instruado en la kampoj de la interlingvistiko kaj Esperanto;
- mentorado de magistraj aŭ bakalaŭraj disertaĵoj;
- scienca esplorado kaj mentorado de doktorigaj esploroj;
- funkciado kiel ligilo inter UEA kaj UvA;
- kontribuado al laŭeble vasta diskonigo de la katedro per aktiva kaj reklama sinteno en kaj
  ekster UvA.

La katedrulo devos plenumi jenajn funkciajn postulojn:

- havi tre bonan esplorkapablon, demonstreblan per la posedo de la doktora titolo (PhD) kaj
  per aliaj valoraj sciencaj agadoj kaj publikigoj;
- havi demonstreblan larĝkampan sperton en la lingvistiko, speciale en la interlingvistiko;
- havi bonajn instrukapablon kaj instrusperton, tiel sur universitata nivelo, kiel ankaŭ en
  rilato kun alinivelaj lernantoj;
- esti kontaktema kaj facile kontaktebla, kapabla organizanto kaj gvidanto;
- konscii pri la konovalorigeblo en la kampo de la katedraj laboroj.

La limdato por kandidatiĝi estas la 5-a de januaro 2013. La katedrulo estos selektita de la kuratoraro, kiu prezentos al la Estraro de UEA proponon post aprobo de la dekano de la Fakultato kaj de la Estraro de UvA.

Anonco pri la vakanta profesoreco en la retejo de UvA: nederlandlingva - anglalingva

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: uea.org/gk/480a2

El Gazetaraj Komunikoj

La aprila-junia numero de Unesko-Kuriero aperas kaj UEA daŭre serĉas sponsorajn organizojn per ĝi
Gazetaraj Komunikoj n-ro 811 (2019-07-15)

UEA serĉas novan prezidanton
Gazetaraj Komunikoj n-ro 786 (2019-03-09)

UEA serĉas organizon-sponsoron de Unesko-Kuriero
Gazetaraj Komunikoj n-ro 752 (2018-08-22)

UEA serĉas novan Estraranon
Gazetaraj Komunikoj n-ro 740 (2018-07-18)

Afrika Komisiono de UEA serĉas kunlaborantojn
Gazetaraj Komunikoj n-ro 726 (2018-02-19)

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2020