Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
Gazetaraj Komunikoj de UEA
2022  2021  2020  2019  2018  2017  2016  2015  2014  2013  2012  2011  
2010  2009  2008  2007  2006  2005  2004  2003  2002  2001  2000  1999  
1998  

N-ro 487 (2012-12-31)
Prelegaro pri Esperanto kaj aliaj lingvoj

Sub la titolo Esperanto kaj aliaj lingvoj – kontrastlingvistikaj kaj socilingvistikaj aspektoj aperis la Aktoj de la 31-a Esperantologia Konferenco, kiu okazis en la 93-a Universala Kongreso de Esperanto en Roterdamo en la jaro 2008. La 122-paĝan volumon redaktis d-ro Detlev Blanke, kiu siatempe ankaŭ gvidis la aranĝon. Esperantologia Konferenco de Centro de Esploro kaj Dokumentado pri Mondaj Lingvaj Problemoj (CED) okazas en ĉiu UK ekde tiu en Varno en 1978.

Krom antaŭrimarkoj de Detlev Blanke kaj la enkonduko Esperantologio – la vojo antaŭen de direktoro de CED Humphrey Tonkin, la volumo enhvas ĉiujn prelegojn faritajn en la konferenco. Temas pri:

Probal Dasgupta: Esperanto kiel laborilo en la interleksika komparado;
Nino Vessella: Esperanto kompare kun la sŭahila lingvo;
Věra Barandovská-Frank: La korelativoj en Esperanto kaj en kelkaj hindeŭropaj lingvoj;
Detlev Blanke: Vortfarado en la germana kaj Esperanto – kelkaj komparoj;
Ziko van Dijk: Esperanto kaj aliaj malfortaj lingvoj en Vikipedio;
Zlatko Tišljar: "Komparo inter soci-identeca rolo de la serbokroata lingvo kaj de Esperanto"; Aleksandro S. Melnikov: Lingvistikaj premisoj por lingvokreumado spegule de luda komunikado kaj vortludoj en la rusa lingvo kaj Esperanto;
Davide Astori: Kies lingvo estas Esperanto?.

Esperanto kaj aliaj lingvoj kostas 16,50 eŭrojn (plus sendokostoj kaj, en EU, imposto je 6%; triona rabato ekde 3 ekz.). Plu haveblaj estas ankaŭ la Aktoj de jenaj Esperantologiaj Konferencoj:

Lingvaj kaj historiaj analizoj  (Vilno 2005, red. D. Blanke; EUR 12,90);
Esperantologio kaj la Interreto  (Florenco 2006, red. B. Wennergren; EUR 9,90);
Aziaj kontribuoj al esperantologio  (Jokohamo 2007, red. U. Lins; EUR 9,90);
Religiaj kaj filozofiaj ideoj de Zamenhof: kultura kaj socia fono  (Bjalistoko 2009, red. Ch. Kiselmann; EUR 9,90);
Esperanto: komenco, aktualo kaj estonteco  (Havano 2010, red. Ch. Kiselman; EUR 16,50);
Pioniroj de la Internacia Lingvo  (Kopenhago 2011, red. D. Blanke; EUR 9,90).


Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: uea.org/gk/487a1

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2022