Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
Gazetaraj Komunikoj de UEA
2020  2019  2018  2017  2016  2015  2014  2013  2012  2011  
2010  2009  2008  2007  2006  2005  2004  2003  2002  2001  2000  1999  1998  

N-ro 446 (2012-03-07)
TEJO-anoj elektas

Elektado de komitatanoj B por la dujara periodo 2012-2014 komenciĝis en TEJO. La elektado okazas unuafoje de post 2002, ĉar en neniu el la postaj elektoj la nombro de kandidatoj superis tiun de la elekteblaj lokoj. Komitatanoj B reprezentas la individuajn membrojn de TEJO en ties supera organo, la komitato. Pasintjare TEJO havis 373 individuajn membrojn, laŭ kio oni elektos kvar Komitatanojn B, t.e. unu por ĉiu komencita cento da membroj.

Kandidatiĝis sep TEJO-anoj: Sébastien Denŭx (Francio), Paweł Fischer-Kotowski (Pollando), Ronald Baby González (Kubo/Hispanio), Magnus Henoch (Svedio/Britio), Zsófia Pataki (Hungario), Wang Shanshan (Ĉinio) kaj Przemysław Wierzbowski (Pollando). Iliaj sinprezentoj estas legeblaj en la retejo de TEJO. Oni rajtas voĉdoni por maksimume kvar kandidatoj.

La Centra Oficejo jam sendis balotilon al ĉiu juna membro, kies kotizo por la nuna jaro estis registrita komence de la balotado. Konsiderataj en la voĉnombrado estos la balotiloj, kiuj atingos la Centran Oficejon plej laste la 30-an de aprilo. Oni daŭrigos sendi balotilon ankaŭ al la malfruaj kotizontoj ĝis iom antaŭ la fino de aprilo.

Individuaj membroj de TEJO estas tiuj individuaj membroj de UEA, kiuj ne estas pli ol 30-jaraj, escepte de Membroj kun Gvidlibro. Plej facile eblas (re)membriĝi per la reta aliĝilo de UEA/TEJO. 

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: uea.org/gk/446a1

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2020