En la aprila numero de la revuo Esperanto aperas la oficiala statistiko pri la membraro de UEA en 2012. Kiel oni antaŭvidis, en jaro de malgranda UK la nombro de individuaj membroj malkreskis. Entute estis 5046 individuaj membroj, t.e. 275 malpli ol en 2011. La pinto de 12 landoj konsistis el Germanio (485; -17), Francio (463; -71), Brazilo (390; +5), Japanio (370; +12), Usono (264; -31), Nederlando (217; -16), Italio (168; -13), Vjetnamio (131; +87), Hispanio (127; -13), Belgio (127; -9), Britio (122; -11), kaj Ĉinio (127; +10).
Sufiĉe forte malkreskis la nombro de aligitaj membroj, t.e. tiuj membroj de la landaj asocioj, kiuj ne estas samtempe individuaj membroj de UEA. Ili nombris 10057 (-423). Sur la unua loko estis Ĉinio (1068; +17). Por pli ol 300 aligitaj membroj pagis Japanio (891; -17), Italio (735; +57), Germanio (619; -34), Belgio (436; -25), Pollando (354; -396), Britio (341; +5), Svedio (326; +12), kaj Usono (315; -71).
La tuta UEA-membraro, kiu konsistas el la individuaj kaj aligitaj membroj kune, estis 15103 (-698). Malpli ol 30-jaraj estis 371 individuaj membroj, kiuj do samtempe estis individuaj membroj de TEJO (-2). Krome estis 1612 junaj aligitaj membroj (-102). La junulara sekcio de UEA do havis sume 1983 membrojn (-104).
Revuo Esperanto de UEA havis 3131 pagitajn abonojn (-169) kaj la revuo Kontakto de TEJO 702 (+49).
Malkresko de membroj defias UEA
Gazetaraj Komunikoj n-ro 410 (2011-04-20)
Havana UK super Portland kaj Vankuvero
Gazetaraj Komunikoj n-ro 383 (2010-06-07)
La nombro de aliĝintoj al Jokohamo superis 1300
Gazetaraj Komunikoj n-ro 253 (2007-01-29)
La 90-a UK jam super 2000 aliĝintoj
Gazetaraj Komunikoj n-ro 207 (2005-06-01)
La membraro de UEA forte kreskas
Gazetaraj Komunikoj n-ro 185 (2004-08-31)