Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
Gazetaraj Komunikoj de UEA
2021  2020  2019  2018  2017  2016  2015  2014  2013  2012  
2011  2010  2009  2008  2007  2006  2005  2004  2003  2002  2001  2000  1999  1998  

N-ro 547 (2014-07-16)
Jarlibro 2014 aperis


Komence de julio aperis Jarlibro 2014. En la antaŭparolo prezidanto Mark Fettes rerigardas al la optimismo en 1914, kiam pacmovado estis forta kaj ekestis diversaj internaciaj organizaĵoj. Ĉion rompis la milito, kiu nuligis ankaŭ la 10-an UK en Parizo. Fettes citas Hector Hodler, kiu tiam skribis: Se sur la nunaj ruinoj ni volas konstrui novan domon, oni bezonos tiujn laboristojn, kiujn ne timigos la malfacilaĵoj de la rekonstruo. Ni esperantistoj estu la embrio de tiuj elitoj. Referencante al la temo de la 99-a UK en Bonaero, Ĉu la nepoj nin benos? Streboj al daŭripova estonteco, Fettes skribas, ke en la antaŭenvida spirito de Hodler, esperantistoj nun viciĝas inter tiuj streboj.

Du trionoj de la 272-paĝa Jarlibro konsistas el la adresoj de 1502 delegitoj en 101 landoj. Estas 53 ĉefdelegitoj, 843 lokaj delegitoj, 92 vicdelegitoj, 24 junularaj kaj 1151 fakaj delegitoj. La fakdelegitoj reprezentas preskaŭ 800 fakojn. La unua parto, eldonita ankaŭ aparte kiel Gvidlibro 2014, informas pri la organoj, instancoj kaj servoj de UEA kaj TEJO, pri landaj kaj fakaj asocioj, akademioj, edukaj kaj kulturaj instancoj, bibliotekoj, radioelsendoj, kaj pri Esperanto en Interreto. Ĝi krome enhavas i.a. la Esperanto-rezoluciojn de Unesko kaj la dokumenton Strategiaj prioritatoj de UEA 2013-2017.

La individuaj membroj povas konsulti la Delegitan Reton k.a. informojn de la Jarlibro ankaŭ per la reta Jarlibro. Tie krome eblas rekte kontakti tiujn delegitojn, kiuj havas retadreson. En la ĉi-jara Jarlibro ili nombras 1293 (86,1%), dum pasintjare temis pri 1283 (82,5%). Al parto de la membroj la reta versio sufiĉas kaj parto ne bezonas la presitan libron, ĉar ankaŭ alia familiano membras en UEA. Tiaj membroj estis petitaj sciigi la Centan Oficejon pri la nebezono. Entute 340 (8%) rezignis pri la presita versio, dum pasintjare ilia nombro estis 380 (9%). Pri la Gvidlibro estis male: pri la papera versio rezignis 72 membroj (17%), pasintjare 48 (14%).

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: uea.org/gk/547a1

El Gazetaraj Komunikoj

Opero en Esperanto
Gazetaraj Komunikoj n-ro 829 (2019-10-01)

La aprila-junia numero de Unesko-Kuriero aperas kaj UEA daŭre serĉas sponsorajn organizojn per ĝi
Gazetaraj Komunikoj n-ro 811 (2019-07-15)

Aperis la Dua Bulteno kun servoj (loĝado, ekskursoj, bankedo) por la 104-a UK, Lahtio 2019
Gazetaraj Komunikoj n-ro 784 (2019-02-28)

Aperis nova libro - "Fundamento de la homaj rajtoj"
Gazetaraj Komunikoj n-ro 660 (2016-12-16)

Aperis la aktoj de la Esperantologia Konferenco de la Rejkjavika UK
Gazetaraj Komunikoj n-ro 590 (2015-10-15)

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2021