Kadre de la 100-a Universala Kongreso de Esperanto en Lillo (25 julio – 1 aŭgusto 2015) okazos la 68-a sesio de la Internacia Kongresa Universitato
(IKU). UEA invitas universitatajn profesorojn, docentojn kaj personojn kun
simila kvalifiko sendi proponojn pri prelegoj al la sekretario de IKU rete (
La proponoj alvenu plej laste la 31-an de januaro 2015.
Lige kun IKU okazos studsesio de Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS). Kandidatoj por IKU-prelego povas samtempe proponi AIS-kurson, kiu konsistos el la prelego kadre de IKU kaj el du kromaj prelegoj. Oni bv. indiki, ĉu la IKU-propono estu konsiderata ankaŭ kiel AIS-kurso.
La prelegoj estu pri interesaj, allogaj temoj kaj taŭgaj por klera publiko. Aparte bonvenaj estos prelegoj kun rilato al la kongresa temo "Lingvoj, artoj kaj valoroj en la dialogo inter kulturoj", sed same bonvenos ankaŭ proponoj pri aliaj temoj. Ĉiu propono enhavu mallongan resumon de la prelego kaj koncizan biografieton de la preleganto – ĉio en ne pli ol unu paĝo.
Ĉiu preleganto devas mem zorgi pri sia aliĝo al la 100-a UK. Akceptita
prelego estos rekompencita per honorario de 260 EUR. Pliaj detaloj kaj
antaŭaj prelegoj kaj resumoj troviĝas en la retejo de IKU.
Aliĝu al la KER-ekzamena sesio de la 107-a UK, Montrealo: la nivelo C2 premieriĝos
Gazetaraj Komunikoj n-ro 1029 (2022-03-08)
UEA invitas prelegi en la 75-a IKU-sesio en Montrealo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 983 (2021-09-23)
Invito al ILEI-simpozio
Gazetaraj Komunikoj n-ro 973 (2021-08-12)
UEA invitas vin partopreni en la kampanjo por konvinki Uneskon deklari la “Internacian Tagon de Esperanto”
Gazetaraj Komunikoj n-ro 964 (2021-07-05)
Kurso pri parolarto “#forlaflatado: lernu prelegi en 10 simplaj paŝoj” ofertita de UEA
Gazetaraj Komunikoj n-ro 957 (2021-06-28)