Lige kun la jubilea 100-a UK en Lillo okazos samtempe (25 julio – 1 aŭgusto) ankaŭ la 44-a Internacia Infana Kongreseto (IIK) en la apuda urbo Villeneuve-d'Ascq. Ĝia temo estas “Ardeoj”. La urbo Villeneuve-d'Ascq subtenas la organizadon disponigante favorprezajn loĝigon kaj manĝojn.
La kongreseto okazos sub la gvido de plurlanda teamo, kies membroj alkutimiĝis zorgi pri infanoj kiel instruistoj, animantoj aŭ gepatroj. La programo celos amuzi la infanojn kaj instigi ilin paroli Esperanton. Okazos ludoj, ekskursoj, manlaboroj, sportaj aktivaĵoj kaj Esperanto-kursoj. Vespere oni amuziĝos ĉe bivakfajro kaj per tabloludoj, diskoteko, voĉlegado kaj muzikado.
En la retejo de la 44-a IIK troviĝas la programo, la teamo de la gvidantoj kaj sinprezentoj de la jam aliĝintaj knaboj kaj knabinoj. Tie troviĝas
ankaŭ la aliĝilo, en kiu ĉiu infano povas indiki siajn ideojn kaj
hobiojn kaj kiel li aŭ ŝi povos kontribui al la programo. Oni akceptos
ĝis 48 infanojn kaj adoleskantojn, kiuj parolas Esperanton. Indas aliĝi
kiel eble plej frue, ĉar post la 48-a aliĝinto oni ĉesos akcepti pliajn.
Ĝis la mezo de februaro aliĝis jam triono de la maksimuma nombro, nome 16
geknaboj el kvin landoj.
UEA invitas prelegi en la 75-a IKU-sesio en Montrealo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 983 (2021-09-23)
Invito al ILEI-simpozio
Gazetaraj Komunikoj n-ro 973 (2021-08-12)
UEA invitas vin partopreni en la kampanjo por konvinki Uneskon deklari la “Internacian Tagon de Esperanto”
Gazetaraj Komunikoj n-ro 964 (2021-07-05)
UEA invitas prelegi en la 74-a IKU-sesio en Belfasto
Gazetaraj Komunikoj n-ro 912 (2020-10-20)
UN 75-jara: kien nun? Invito al plua diskutado kaj kunplanado en MondaFest’ 2020
Gazetaraj Komunikoj n-ro 901 (2020-08-17)