Antaŭ 70 jaroj, la 24-an de oktobro 1945, fondiĝis Unuiĝintaj Nacioj. Memore pri tio la 24-a de oktobro estas ĉiujare festata kiel la Tago de UN. Por la ĉi-jara Tago la Ĝenerala Sekretario de UN, s-ro Ban Ki-moon, publikigis ĉi tiun mesaĝon.
MESAĜO DE LA ĜENERALA SEKRETARIO OKAZE DE LA TAGO DE UNUIĜINTAJ NACIOJ
Naciaj flagoj estas indiko de fiero kaj patriotismo en ĉiu lando ĉirkaŭ la mondo. Sed nur unu flago apartenas al ni ĉiuj. Tiu blua flago de Unuiĝintaj Nacioj estis standardo de espero por mi dum mi kreskis en milita Koreio.
Sep jardekojn post sia fondiĝo, Unuiĝintaj Nacioj restas gvidlumo por la tuta homaro. Ĉiun tagon Unuiĝintaj Nacioj nutras la malsatantojn kaj ŝirmas tiujn, kiuj estis forpelitaj el siaj hejmoj. Unuiĝintaj Nacioj vakcinas infanojn, kiuj alikaze mortus pro preventeblaj malsanoj. Unuiĝintaj Nacioj defendas la homajn rajtojn de ĉiuj homoj, sendepende de raso, religio, sekso aŭ seksa orientiĝo.
Niaj packonservantoj troviĝas ĉe la frontoj de konfliktoj; niaj pacigantoj logas militantojn al la tablo de la paco; niaj restarigaj laborantoj defias perfidajn mediojn por alporti vivsavan helpon. Unuiĝintaj Nacioj laboras por la tuta homa familio de sep miliardoj da homoj, kaj protektas la terglobon, nian unusolan hejmon.
Kaj la diversa kaj talenta oficistaro de Unuiĝintaj Nacioj helpas vivigi la Ĉarton. La sepdeka jubileo estas okazo por rekoni ilian sindediĉon – kaj honori tiujn multajn homojn el inter ili, kiuj foroferis sian vivon dum plenumo de sia oficiala deĵoro.
La mondo frontas multajn krizojn, kaj la limoj de kolektiva internacia agado estas dolorige klaraj. Tamen, neniu lando aŭ organizaĵo kapablas alfronti la hodiaŭajn defiojn sola. La eternaj valoroj de la Ĉarto de Unuiĝintaj Nacioj devas resti nia gvidilo. Nia komuna respondeco estas unuigi niajn fortojn por servi al ni, la popoloj.
Por marki tiun ĉi jubileon, oni lumigos monumentojn kaj konstruaĵojn tra la mondo per la blua koloro de Unuiĝintaj Nacioj. Lumigante tiun ĉi mejloŝtonan datrevenon, ni rekonfirmu nian propran dediĉon al pli bona kaj pli hela estonteco por ĉiuj homoj.
Trad. Novjorka Oficejo de UEA
En la retejo de la laborgrupo Esperanto por UN troviĝas multe da informoj pri UN kaj pri la agado por Esperanto ĉe UN. Dokumentoj de UN troviĝas ankaŭ en la retejo de UEA.
Mesaĝo de UEA al UN kaj civila socio okaze de la Monda Tago de Rifuĝintoj, 20 junio 2022
Gazetaraj Komunikoj n-ro 1041 (2022-06-06)
Mesaĝo de UEA okaze de la Monda Tago de la Medio, 5 junio 2022
Gazetaraj Komunikoj n-ro 1040 (2022-06-05)
Mesaĝo de UEA okaze de la Monda Tago por Kultura Diverseco por Dialogo kaj Evoluigo, 21 majo 2022: Lingvoj – portantoj de kulturoj
Gazetaraj Komunikoj n-ro 1037 (2022-05-22)
Mesaĝo de UEA okaze de la Internacia Tago de Familioj, 15 majo 2022: Paco en la homa familio
Gazetaraj Komunikoj n-ro 1036 (2022-05-14)
La 107-a Universala Kongreso: Kanado kaj Kebekio mildigas KOVIM-rilatajn regulojn
Gazetaraj Komunikoj n-ro 1031 (2022-03-18)