Mekys preparis kaj gvidis korespondan Esperanto-kurson, kiun finis pli ol 100 personoj. Li verkis ankaŭ tri diversspecajn lernolibrojn: por lernantoj, por klubkursanoj kaj por junularo. Ĉar ne eblis oficiale eldoni ilin, ili aperis “samizdate” (neleĝe). En la periodo 1971–1973 li verkis gazetan kurson, kiun publikigis naŭ distriktaj gazetoj kun la suma eldonkvanto de pli ol 100 000 ekz. Tiu kurso kaj ĝiaj finintoj fariĝis bazo por la organizita movado en la koncernaj urboj kaj distriktoj. En 1972 simila kurso aperis en la tutlanda monata revuo Moksleivis (Lernejano) en 80 000 ekz., kiu republikigis ĝin 1988-1991 en 65 000 ekz. En 2001 ĝi aperis ankaŭ kiel libreto kun la nomo Esperanto - Poŝa lernilo. En 1974 Mekys verkis kaj surbendigis sonkurson por memlernantoj kaj distribuis ĝin tutlande. Tion li faris propramone, sed lia plej grava lernolibro, la 184-paĝa Esperanto kalbos vadovėlis, aperis jam oficiale ĉe la eldonejo Alma Littera en 3 000 ekz. en 2001.
Mekys verkis ankaŭ originalan poezion, publikigante la kolektojn Pardonu min, Muzo (1997), Fore de parnaso (2002) kaj Labirinto (2005). Pri siaj spertoj kiel Esperanto-instruiso Mekys rakontis en artikolserio en la revuo Litova stelo. La artikoloj aperis broŝurforme sub la titolo Kiel mi lernis kaj instruis Esperanton (2001). Mekys esploris ankaŭ la historion de la litova movado, aperigante en ses kajeroj Esperanto en Litovio (1997-2000), i.a. kun la biografioj de 222 litovaj esperantistoj. Sian vivovojon Mekys registris en la rememoroj Cis morto (2009).
Kelkaj generacioj de litovaj esperantistoj lernis el la lernolibroj de Mekys. Li estis tute prave estimata de litovaj esperantistoj. Antanas Mekys estis viva ekzemplo de fideleco kaj multjara servado al idealoj de esperantismo, diras Povilas Jegorovas, prezidanto de Litova Esperanto-Asocio, pri la signifo de la forpasinto por la litova movado.
Forpasis Claude Nourmont (1945-2022)
Gazetaraj Komunikoj n-ro 1024 (2022-02-28)
Forpasis NANOVFSZKY György (1942-2021)
Gazetaraj Komunikoj n-ro 975 (2021-08-14)
Forpasis Vilmos Benczik, Honora Membro de UEA (1945-2021)
Gazetaraj Komunikoj n-ro 932 (2021-02-28)
Forpasis Zlatko TIŠLJAR, Pajo (1945-2020)
Gazetaraj Komunikoj n-ro 905 (2020-09-09)
Forpasis William R. Harmon (1927-2019)
Gazetaraj Komunikoj n-ro 838 (2019-12-23)