Turone aperigis verkojn pri juro en la itala, i.a. Il delitto di associazione mafiosa (La krimo pri mafia kuniĝo; 2008) kaj, kun Gianni Simoni, Il caffè di Sindona. Un finanziere d'avventura tra politica, Vaticano e mafia (La kafo de Sindona. Aventura financisto inter politiko, Vatikano kaj mafio; 2009).
En la 1960-aj jaroj Turone aktivis en junularaj rondoj italaj kaj internaciaj. Nuntempe li estas honora prezidanto de la laborgrupo “Esperanto por UN”, starigita de UEA. Lia hobio estas aktorado; lastatempe li fariĝis konata pro la prezentado de teatraĵoj en la UK-oj en Florenco (2006), Havano (2010) kaj ĉi-jare en Lillo. Li prizorgas ankaŭ retejon, en kiu li prezentas la ĉefverkon de Dante Alighieri en pluraj lingvoj, i.a. Esperanto.
Interkultura Novelo-Konkurso (INK): 2-a eldono lanĉita kun novaj reguloj
Gazetaraj Komunikoj n-ro 1030 (2022-03-12)
Vortoj: UEA partneras en nova EU-projekto
Gazetaraj Komunikoj n-ro 1014 (2022-02-03)
Ekzamenoj de UEA laŭ la Komuna Eŭropa Referenckadro (KER) eniras novan fazon
Gazetaraj Komunikoj n-ro 1001 (2021-12-14)
VERDEN: nova EU-projekto pri daŭripoveco kaj transporto, kunordigata de UEA
Gazetaraj Komunikoj n-ro 998 (2021-11-25)
“Alivorte”, de Marco Lucchesi: nova libro senpage elŝutebla ĉe UEA
Gazetaraj Komunikoj n-ro 994 (2021-11-01)