Wisława Szymborska (1923–2012) estis pola poetino, eseistino kaj tradukistino, kiu en 1996 ricevis la Nobel-premion pri literaturo. Ŝiaj verkoj apartenas al la plej ofte tradukitaj en la pola literaturo. En la laŭdparolado ĉe la Nobel-premia ceremonio ŝi estis prezentita kiel "reprezentanto de la nekutima pureco kaj forto de poeta rigardo", ĉar ŝia poezio estas "respondo al vivo, maniero de vivo kaj laboro pri vorto kiel penso kaj sentemo".
La 339-paĝa Mi inventas la mondon estas la unua poemaro de Szymborska en Esperanto. La poemojn el la tuta periodo de ŝia verkado (1945–2012) elektis kaj enkondukis Wojciech Ligęza, kaj tradukis Tomasz Chmielik, István Ertl, Danuta Kowalska, Lidia Ligęza, Kris Long, Adam Łomnicki, Martyna Taniguchi kaj Włodzimierz Wesołowski. La libron akompanas la teksto de la parolado de Szymborska ĉe la transdono de la Nobel-premio.
La bele bindita libro estas aĉetebla ĉe la Libroservo de UEA kontraŭ
20,70 eŭroj (plus sendokostoj kaj, por klientoj el EU, imposto je 6%). En
la Serio "Oriento-Okcidento" diversaj eldonejoj aperigas sub aŭspicioj de
UEA verkojn aparte gravajn kaj reprezentajn de nacilingvaj literaturoj. Per
la eldonserio la esperantistoj kontribuas al la Programo de Unesko por
Reciproka Studado kaj Aprezado de Kulturoj.
Nova titolo en la Serio Oriento-Okcidento: Antologia skizo de la persa literaturo (n-ro 58)
Gazetaraj Komunikoj n-ro 928 (2021-02-03)
Verko de Couperus en la Serio Oriento-Okcidento por la aŭtora jubileo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 502 (2013-06-07)
Vjetnama klasikaĵo en la Serio "Oriento-Okcidento"
Gazetaraj Komunikoj n-ro 469 (2012-08-16)
Verko de Karel Čapek en la serio "Oriento-Okcidento"
Gazetaraj Komunikoj n-ro 453 (2012-05-05)
Rumana ĉefverko en la Serio "Oriento-Okcidento"
Gazetaraj Komunikoj n-ro 275 (2007-12-09)