Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
Gazetaraj Komunikoj de UEA
2020  2019  2018  2017  2016  2015  2014  2013  2012  2011  
2010  2009  2008  2007  2006  2005  2004  2003  2002  2001  2000  1999  1998  

N-ro 585 (2015-08-07)
TEJO kun nova prezidanto

La Komitato de TEJO, kiu kunsidis en la 71-a Internacia Junulara Kongreso, elektis la Estraron por la oficperiodo 2015–2017. La nova prezidanto estas la antaŭa vicprezidanto Michael Boris Mandirola el Italio. Li gvidos 5-personan teamon, en kiu ĉiuj krom li estas en la Estraro por la unua fojo.

Mandirola kandidatiĝis por la posteno surloke kaj ricevis pli da voĉoj (14) ol la ĝisnuna prezidanto Łukasz Żebrowski (8). Por tio necesis tamen du sekretaj voĉdonoj, ĉar en la unua neniu el la kandidatoj ricevis pli ol 50% de la voĉoj (Mandirola: 9, Żebrowski: 10). La Komitato signife malgrandigis la estraron: el la 7-kapa organo ĝi iĝis 5-persona, malgraŭ la rekomendo de la Elekta Komisiono elekti 8 estraranojn.

La novaj estraranoj kaj ilia taskodivido estas:

  • prezidanto Michael Boris Mandirola (Italio): kunordigo, eksteraj rilatoj, aktivula trejnado, rilatoj kun UEA;
  • vicprezidanto Juliana Evandro (Brazilo; 16 voĉoj): informado, kulturo, homaj rimedoj, adoleska agado, Pasporta Servo;
  • ĝenerala sekretario Arina Osipova (Rusio; 21 voĉoj): edukado, rilatoj kun ILEI kaj Fondumo Zamenhof;
  • kasisto Cédric Marchal (Belgio; 23 voĉoj): subvencipetado, rilatoj kun UEA;
  • Ariadna García Gutiérrez (Kubo; 23 voĉoj): landa agado, scienca kaj faka agado.

La Komitato elektis ankaŭ novan Elektan Komisionon, kiu konsistas el Rogier Huurman (19 voĉoj), Paweł Fischer-Kotowski (18) kaj Alexandre Raymond (13).

En la tagordo de la Komitato troviĝis la demando pri la jura sendependiĝo, por kiu TEJO ricevis en la antaŭa semajno aprobon de la Komitato de UEA. Tamen, la supera organo de la junulara sekcio de UEA ne pretis alpreni decidon jam nun, sed taskis al la Estraro finpretigon de la kontrakto inter UEA kaj TEJO. Nur tiam ĝi konsideros ĉiujn dokumentojn – la statuton kaj la kontrakton – kaj decidos pri ili en reta voĉdono. Tiun solvon subtenis 14 komitatanoj, dum 6 preferis tujan aprobon de la statuto.

En la kongreso estis akceptita la aliĝpeto de Benina Organizo de Junaj Esperantistoj (BOJE) kiel nova landa sekcio.

La 71-a IJK en la germana urbo Wiesbaden komenciĝis la 2-an kaj daŭros ĝis la 9-a de aŭgusto. Partoprenas ĉ. 300 esperantistoj el pli ol 50 landoj, plejparte sub 30 jaroj. En 2016 la kongreso okazos en Vroclavo, Pollando.

Komitatanoj kunsidas. Ĉe la prezida tablo Łukasz Żebrowski (verda ĉemizo) kaj maldekstre de li Michael Boris Mandirola.
Komitatanoj kunsidas. Ĉe la prezida tablo Łukasz Żebrowski (verda ĉemizo) kaj maldekstre de li Michael Boris Mandirola. (Foto: Pradip Ghimire.)

 

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: uea.org/gk/585a1

El Gazetaraj Komunikoj

UEA bonvenigas novan Kunlaborantan Fakan Asocion: TEO
Gazetaraj Komunikoj n-ro 886 (2020-06-17)

Fondaĵo Grabowski: nova konsisto de la juĝkomisiono
Gazetaraj Komunikoj n-ro 879 (2020-05-29)

Ĝis la 31-a de majo junuloj rajtas kandidatiĝi por volontuli en la Centra Oficejo de UEA kaj TEJO
Gazetaraj Komunikoj n-ro 878 (2020-05-28)

Membronombro 2019: nova kotizsistemo estis pozitiva por UEA
Gazetaraj Komunikoj n-ro 853 (2020-03-05)

2019: nova rekordo ĉe donacoj por UEA
Gazetaraj Komunikoj n-ro 850 (2020-02-20)

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2020