Tri reprezentantoj de UEA, Nicole Margot, Alain Favre kaj Stefano Keller aktivis en la oka sesio de la Minoritata Forumo de Unuiĝintaj Nacioj en Ĝenevo (24-25 novembro 2015). Ĝia temo estis Minoritatoj kaj la krimjura sistemo.
Pluraj delegitoj de NRO-oj menciis la problemon de lingva barilo, kiu kaŭzas malatenton aŭ nefakan, malprofundan traktadon de juraj kazoj koncerne minoritatajn civitanojn. La reprezentantoj de UEA interŝanĝis spertojn kaj diskutis pri kunlaborebloj kun reprezentantoj de organizaĵoj, kiuj traktis ankaŭ lingvajn problemojn en siaj alparoloj.
En la dua tago Keller intervenis pri la 4-a punkto de la tagordo Malfacilaĵoj de la krimjuraj sistemoj por kontentigi la bezonojn kaj postulojn de minoritatoj. Li atentigis pri la graveco konsideri la lingvajn aspektojn de la interago kun membroj de minoritatoj, en ĉiuj situacio, nivelo kaj agtereno de la justica-polica sistemo. Kiel viktimoj de krimoj, minoritatanoj ofte ne ricevas sufiĉe da atento flanke de tiuj aŭtoritatoj, parte pro komunikaj, lingvaj malfacilaĵoj. Keller akcentis la neceson aldoni en la fina dokumento de la Forumo postulojn pri lingvaj konsideroj koncerne la tutan komunikadan procezon kun minoritatanoj dum juraj traktadoj.
Memorigante pri la oficiala statuso de UEA ĉe UN kaj Unesko, Keller menciis la fakton, ke UEA ne nur subtenas la lingvajn rajtojn de minoritatoj kaj indiĝenaj popoloj, sed ĝi ankaŭ proponas solvon por la justa komunikado inter diversetnanoj: la uzon de Esperanto, la vere internacia lingvo.
En sia parolado Keller informis ankaŭ pri la 101-a UK, okazonta en julio 2016 en Nitro, Slovakio, kun la temo Socia justeco – lingva justeco, kiun traktos en Esperanto kongresanoj el diversaj etnoj. Ŝtata delegito de Hungario interesiĝis pri tiu evento kaj ricevis de Keller pli detalajn informojn.
Keller aparte dankis la interpretistojn kaj la servon skribo-tradukan de alparoloj disponigitan unuafoje en la Minoritata Forumo por surda partoprenanto. En la fino, parolante pri Unesko, li menciis ankaŭ ĝian asociiĝon kun la primemorado de la 100-a datreveno de la morto de Zamenhof en 2017.
La alparolteksto kaj sonregistraĵo troviĝas diverslingve en la retejo pri lingvaj rajtoj.
De maldekstre: Alain Favre, Nicole Margot kaj Stefano Keller ĉe la 8-a Minoritata Forumo de UN, Palaco de Nacioj, Ĝenevo
Mesaĝo de UEA al UN kaj civila socio okaze de la Monda Tago de Rifuĝintoj, 20 junio 2022
Gazetaraj Komunikoj n-ro 1041 (2022-06-06)
Mesaĝo de UEA okaze de la Monda Tago de la Medio, 5 junio 2022
Gazetaraj Komunikoj n-ro 1040 (2022-06-05)
Mesaĝo de UEA okaze de la Monda Tago por Kultura Diverseco por Dialogo kaj Evoluigo, 21 majo 2022: Lingvoj – portantoj de kulturoj
Gazetaraj Komunikoj n-ro 1037 (2022-05-22)
Reta Poliglota Renkontiĝo kun rabato por esperantistoj
Gazetaraj Komunikoj n-ro 1033 (2022-04-17)
La 107-a Universala Kongreso: Kanado kaj Kebekio mildigas KOVIM-rilatajn regulojn
Gazetaraj Komunikoj n-ro 1031 (2022-03-18)