Pro baldaŭa emeritiĝo de la nuna ofichavanto, kandidatoj estas serĉataj por la posteno de
Ĝenerala Direktoro de UEA
kun enkonduka spertiĝperiodo ekde la 1-a de januaro 2016.
La Ĝenerala Direktoro (ĜD) estas la ĉefa oficisto de UEA, kiu laŭ la Statuto respondecas al la Estraro pri la detala mastrumado kaj kontrolado de la aferoj de la Asocio. La ĜD kunlaboras kun la Estraro kaj aliaj ofichavantoj por realigi la mision kaj vizion de UEA, responde al la aspiroj kaj bezonoj de ĝia membraro, en la kadro de la Strategia Laborplano. Interalie, la ĜD, kunlabore kun la Estraro, gvidas la movadan kaj ekstermovadan politikon de UEA, zorgas pri la financa evoluigo de la Asocio, kaj kreas sistemojn kaj etoson por efika kaj harmonia teama laboro en la Oficejo kaj la gvidorganoj.
Inter la nepraj kvalifikoj por tiu posteno estas baza universitata diplomo; tre bona skriba kaj parola Esperanto (KER C1), kun iu grado de klereco pri la historio kaj kulturo de Esperanto kaj pri UEA; almenaŭ skriba rego de la angla; kaj laŭeble bona rego de aliaj lingvoj. Kandidatoj devus havi plurjaran sperton en respondeca posteno en regiona, nacinivela aŭ internacia asocio aŭ firmao, kaj almenaŭ bazajn konojn pri oficeja mastrumado, planado kaj komunikado. Tre dezirindaj estas pruvitaj konoj kaj kapabloj pri: membro- kaj donacvarbado; gvidado de volontuloj; kunlaboro kun volontulaj teamoj kaj estraroj; interkultura komunikado; kaj la gvidado de internaciaj neregistaraj organizaĵoj. Aktiva organiza sperto en la movado estas dezirinda.
Plena priskribo de la respondecoj, dezirindaj kvalitoj kaj bezonataj kvalifikoj ĉe la posteno estas trovebla en la retejo de UEA. Por kandidatiĝi, sendu leteron kaj kompletan vivresumon retpoŝte (
Ekzamenoj de UEA laŭ la Komuna Eŭropa Referenckadro (KER) eniras novan fazon
Gazetaraj Komunikoj n-ro 1001 (2021-12-14)
Partoprenu la oktobran viki-konkurson pri Ameriko kaj malkovru Vikivojaĝon, la novan fraton de Vikipedio
Gazetaraj Komunikoj n-ro 989 (2021-10-16)
Kontakto havas novan redaktoron
Gazetaraj Komunikoj n-ro 968 (2021-07-23)
TEJO serĉas novan redaktoron por la revuo Kontakto
Gazetaraj Komunikoj n-ro 954 (2021-05-21)
Afrika Komisiono havas novan kunordiganton: D-ro Elisee Byelongo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 930 (2021-02-10)