Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
Gazetaraj Komunikoj de UEA
2021  2020  2019  2018  2017  2016  2015  2014  2013  2012  
2011  2010  2009  2008  2007  2006  2005  2004  2003  2002  2001  2000  1999  1998  

N-ro 580 (2015-07-11)
Unika Zamenhof-letero aŭkciata rete

Unu el la plej viglaj programeroj de ĉiu Universala Kongreso estas la aŭkcio. Ankaŭ en la 100-a UK en Lillo ĝi ne mankos. Kiel aŭkciestro funkcios denove Humphrey Tonkin, kies antaŭaj gvidadoj rikoltis karakterizojn kiel 'spektaklo' kaj 'piroteknikaĵo'. La ĉi-jara aŭkcio okazos vendredon, la 31-an de julio, de 16h30 ĝis 18h00. Oni proponos ĉ. 50 librojn k.a. esperantaĵojn, vendotajn profite al la Volontula Fondaĵo de UEA.

Inter la aŭkciaĵoj estos multaj raraĵoj, sed aparte elstaras originala letero (1-a flanko, 2-a flanko) de d-ro Zamenhof, kiun donacis por la aŭkcio d-ro James Lieberman. Parto de ĝi estas skribita de Klara Zamenhof. Temas pri dankletero de ges-roj Zamenhof al siaj gastigantoj dum la 4-a UK en Dresdeno en 1908. La ricevintoj ne estas menciitaj, sed d-ro Ulrich Lins, kiu konatiĝis kun la letero, konstatis, ke temas pri geedzoj Georg kaj Anna Arnhold. Ilia filo Heinrich estis membro de la la t.n. Kvaro por la Kvara, la organiza komitato de la 4-a UK. La letero, datita la 11-an de septembro 1908, estas verŝajne ne publikigta antaŭe.

Ankaŭ tiuj, kiuj ne partoprenos en Lillo, havas la ŝancon akiri la unikan leteron, ĉar UEA malfermis retan aŭkcion pri tiu objekto. Se en la kongresa aŭkcio ne estos proponita pli alta prezo ol tiu proponita antaŭe en la reta aŭkcio, la reta kliento ricevos la leteron (sen aldono de la sendokostoj).

Oni sendu sian prezoferton per retmesaĝo al: aukcio@.spamaĵo?co.uea.org kun la tem-indiko "Zamenhof-letero".  Krom la proponata prezo, oni indiku siajn nomon kaj poŝtan adreson aŭ UEA-kodon, kaj ankaŭ la manieron, en kiu oni pagos kaze, ke oni venkos en la konkurso.

Oni konsideros la ofertojn ricevitajn plej laste la 31-an de julio je 12h00 en Lillo (Mezeŭropa somera tempo). Oni povas vidi la aktualan plej altan prezon en la suba parto de tiu ĉi komuniko ĉe http://www.uea.org/gk/580a1 . 

En la surloka aŭkcio estos proponitaj pli ol 50 objektoj (vd. liston ).

Aktuala prezo: 75 eŭroj



Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: uea.org/gk/580a1

El Gazetaraj Komunikoj

Zamenhof-letero por 1100 eŭroj en la aŭkcio en Lillo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 585 (2015-08-07)

Respondo nome de la brazila ŝtatestro al la letero de Dasgupta
Gazetaraj Komunikoj n-ro 337 (2009-08-13)

Averto pri monpetaj leteroj kaj komercaj ofertoj
Gazetaraj Komunikoj n-ro 19 (1998-11-22)

Aperis la Novaĵletero de la Koalicio por Internacia Helplingvo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 1 (1998-05-15)

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2021