La Gazetara Komuniko, kiu anoncis la 45-an Malferman Tagon kaj la postan Seminarion pri informado ricevis plurajn pozitivajn reeĥojn.
La 45-a Malferma Tago estos dediĉita por la Jaro de la Lernanto: post enkonduko de Stefan MacGill prelegos Mirejo Grosjean, Prezidanto de ILEI (la Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj), kun titolo: ILEI inter kreskoj, puŝoj kaj ŝanĝoj, defiplena krozado kaj Chuck Smith, kun titolo: Evoluo de E-lernado kaj -komunumo post 2000 en interreto.
Dimanĉe la 27-an de novembro, do sekvatage, ni plu uzos la eblon profiti de la spertoj ekzemple de niaj du prelegantoj por enprofundiĝi en la plej efikaj manieroj informi pri Esperanto kaj en la diversaj aspektoj de tiu agado; por adekvate gvidi la homojn de scivolemo pri Esperanto al aktiva partopreno en la Esperanta komunumo.
Kiel kutime, en la programo de la Malferma Tago estos ankaŭ prezentado de libroservaj novaĵoj, kafo kaj teo estos senpagaj kaj varmaj la tutan tagon. Aldone al specialaj ofertoj la vizitantoj povos profiti de ĝenerala sesona rabato en la libroservo.
La programo daŭros de la 10-a ĝis la 17-a horo ambaŭtage ĉe Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ, Roterdamo, Nederlando.
Por la detala programo vizitu la specifajn paĝojn pri la evento de la Malferma Tago kaj de la posta Seminario pri informado kaj indiku tie vian partoprenemon!
UEA fariĝis ĉefa partnero de KAEST 2020, kiu okazos rete (1-4 oktobro)
Gazetaraj Komunikoj n-ro 906 (2020-09-11)
14 elstaraj agantoj diplomitaj dum la Virtuala Kongreso de Esperanto
Gazetaraj Komunikoj n-ro 899 (2020-08-09)
La 52-a Malferma Tago okazos virtuale kun koncerto de Kjara
Gazetaraj Komunikoj n-ro 866 (2020-04-24)
Virtualaj eventoj anstataŭ la Malferma Tago kaj la UK en 2020
Gazetaraj Komunikoj n-ro 864 (2020-04-18)
UK 2020: aliĝu dum la unua, plej avantaĝa aliĝperiodo!
Gazetaraj Komunikoj n-ro 835 (2019-11-20)