Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
Gazetaraj Komunikoj de UEA
2020  2019  2018  2017  2016  2015  2014  2013  2012  2011  
2010  2009  2008  2007  2006  2005  2004  2003  2002  2001  2000  1999  1998  

N-ro 652 (2016-11-26)
Esperanto.net havas novajn aspekton kaj strukturon

Post intensa laboro de Judith Meyer kaj Adam Scott, esperanto.net ekhavis novajn aspekton kaj formaton. Ekzistas ankaŭ enhavo jam en du lingvoj, en Esperanto kaj la angla. Kompreneble, viaj komentoj, demandoj, konsiloj estas tre bonvenaj kaj en www.forumo.esperanto.net, kaj al la adreso esperantonet@.spamaĵo?co.uea.org.

Por tiuj lingvoj, por kiuj ne jam ekzistas tradukita, adaptita versio de la nova retejo, la ligilo ligas al la malnova retejo de esperanto.net. Helpu ankaŭ vi, por ke la nova retejo laŭeble rapide estu tradukita al via lingvo! 

Ĉu vi ŝatus helpi, kaj traduki, adapti, provlegi la tekstojn? Skribu al esperantonet@.spamaĵo?co.uea.org por ricevi pliajn informojn!

 

Judith Meyer estas konata pro sia agado por Esperanto en la reto, ekzemple pro Eklaboru, Amikumu, la furora filmeto “Esperanto: like a native”, kaj Duolingo.  

Adam Scott estas komencanto en Esperanto, sed profesia dezajnisto. Sen lia komputila kaj fasona laboro la retpaĝo ne estus, kia estas.

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: uea.org/gk/652a1

El Gazetaraj Komunikoj

Unesko-Kuriero havos novan kuneldonanton post publikigo de ĉi tiu numero pri klimata ŝanĝo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 832 (2019-11-04)

La 103-a UK havas altan protektanton kaj altan nombron de aliĝoj
Gazetaraj Komunikoj n-ro 720 (2018-01-12)

UEA serĉas novajn estraranojn
Gazetaraj Komunikoj n-ro 717 (2017-11-16)

UEA havos novajn oficejojn en Afriko
Gazetaraj Komunikoj n-ro 686 (2017-06-12)

UEA havos novajn retpaĝon kaj administran sistemon
Gazetaraj Komunikoj n-ro 681 (2017-04-29)

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2020