Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
Gazetaraj Komunikoj de UEA
2020  2019  2018  2017  2016  2015  2014  2013  2012  2011  
2010  2009  2008  2007  2006  2005  2004  2003  2002  2001  2000  1999  1998  

N-ro 628 (2016-07-25)
La Komitato de UEA elektis en granda unuanimeco

La 42 komitatanoj kiuj voĉdonis hodiaŭ faris la elektojn en granda unuanimeco.

Aldone al la komitataj reviziantoj (Ans Bakker-ten Hagen kun 39 voĉoj kaj Flory Witdoeckt kun 40 voĉoj) kaj la membroj de la Komisiono pri Statutoj de la Landaj kaj Fakaj Asocioj (Mireille Grosjean kun 38 voĉoj, Ulrich Lins kun 38 voĉoj kaj Brian Moon kun 41 voĉoj) okazis ankaŭ balotoj por la estraraj oficoj.

Mark Fettes estis reelektita kiel Prezidanto (36 voĉoj por), Stefan MacGill kiel Vicprezidanto (39 voĉoj por) kaj Martin Schäffer kiel Ĝenerala Sekretario de UEA (35 voĉoj por).

Sube vi povas legi iliajn mallongajn vivresumojn, kaj la vivresumojn de la aliaj tri estraranoj, Emilio Cid, Lee Jungkee kaj Maria Rosaria Spanò.


Emilio Carlos Vaz Cid

Emilio Cid (1960), San-Paŭlo, Brazilo; komercisto. Instruisto pri la germana, ekinstruis Esperanton en 1981 en la ŝtata universitato UNICAMP, kaj estas diplomita pri sociaj sciencoj ĉe UNIMES. Estrarano de la asocio Libero por la Lingvoj kaj ĉefdelegito de UEA por Brazilo. Delonga aktivulo pri informado.


Mark Fettes

Prezidanto de UEA ekde 2013, verkinto de la Manifesto de Prago, iama oficisto de UEA kaj redaktoro de revuo Esperanto. Civitano de kvar landoj (Britio, Usono, Novzelando, Kanado); nuntempe loĝas en Vankuvero, Kanado, kie li estas profesoro pri edukado en Universitato Simon Fraser.

Lee Jungkee

Naskiĝis en Koreio en 1953. En la univ. Youngnam studis administradon kaj plu studis planologion En 2002 premiito de la Premio Deguchi. Stariginto de la Seula Esperanto-Centron en 1991 kaj instruas Esperanton kiel docento en la univeritato Kyunghee. Estrarano de UEA ekde 2013.

Stefan MacGill

Vicprezidanto de UEA ekde 2013. Motoro de la programo pri Aktivula Maturigo (AMO), kaj prizorginto de 22 seminarioj. Kreinto de ĉ 120 komunikoj por Landaj Asocioj kaj aliaj. Aktive apogas la kreskigon de rimedoj por Movada Evoluigo de €10,000 ĝis 100,00 ene de ses jaroj.

Martin Schäffer

Ĝenerala Sekretario de UEA ekde 2013. Firma kredanto pri la bezono pli forte investi rimedojn en movada evoluigo, specife en nia informa agado. Naskiĝis en Germanio en 1962, vivas delonge en Meksiko. Diplomito pri publika administrado (specialaj kampoj ekonomio kaj juro; FH Ludwigsburg).

Maria Rosaria Spanò

Nova estrarano, kun sperto el TEJO precipe pri eksteraj rilatoj kaj aktivula trejnado. Naskiĝis en Torino, Italio en 1981, doktoro pri klasika filologio kaj literaturo, profesie kvalifikita arĥivisto (2005-2007) kaj projektmastrumanto (2012).

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: uea.org/gk/628a1

El Gazetaraj Komunikoj

Ok kandidatoj en elekto de kvin komitatanoj B
Gazetaraj Komunikoj n-ro 791 (2019-03-31)

Du novaj membroj de la Honora Patrona Komitato
Gazetaraj Komunikoj n-ro 748 (2018-08-09)

Du novaj membroj de la Honora Patrona Komitato
Gazetaraj Komunikoj n-ro 695 (2017-07-23)

Ok kandidatoj en elekto de ses komitatanoj B
Gazetaraj Komunikoj n-ro 608 (2016-03-04)

La Komitato vigle debatis kaj elektis Konsilion
Gazetaraj Komunikoj n-ro 511 (2013-07-27)

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2020