Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364 280 169
rete: vidu la liston
 
Gazetaraj Komunikoj de UEA
2020  2019  2018  2017  2016  2015  2014  2013  2012  2011  
2010  2009  2008  2007  2006  2005  2004  2003  2002  2001  2000  1999  1998  

N-ro 646 (2016-11-16)
TEJO ekgvidas kunordigstrukturon pri tutmonda junularo

Lige al UNFCCC COP22 (UN Kunveno pri Klimatŝanĝo) estis organizita en Marakeŝo la jarkunveno de Internacia Kunordiga Renkontiĝo de Junularaj Organizoj (IKRJO), kiu grupigas la kontinentajn junularajn platformojn, kaj la plej grandajn internaciajn tutmondajn junularajn organizojn.

TEJO estis konfirmita en ties plenumorgano, kaj ekhavas gvidan rolon en ĝi. Aliaj organizoj en la plenumorgano estas YFJ (Forumo Junulara-Eŭropa). YWCA (Asocio de Junaj Kristanaj Virinoj), IFMSA (Internacia Federacio de Asocioj de Medicinaj Studentoj), IFM-SEI (Internacia Falk-Movado - Internacia Socialisma Edukado) kaj IYCS (Internaciaj Junaj Katolikaj Studentoj).

Ni jam laboras por surtabligi en UN gravajn temojn, kiel ekzemple la aktiva engaĝigo de junularo en la planado kaj agadoj rilataj la Daŭripovajn Evoluigajn Celojn, komentas Francesco Maurelli. Nome de IKRJO en la venontaj tagoj mi sendos leteron al S-ro Frederick Shava, Prezidanto de EKOSOK, cele al kunlaboro kadre de la januara Junulara Forumo ĉe UN Nov-Jorko.

Mi fieras pri la laboro de TEJO en Eksteraj Rilatoj, aldonas Michael Boris Mandirola, prezidanto de TEJO kaj respondeculo pri KER. Tiu ĉi atingo montras kiom TEJO estas serioze konsiderata tutmonde. Ni plulaboru kunlabore kun la tutmonda junularo por konstrui pli justan mondon.

Se vi volas finance subteni la agadon de TEJO pri eksteraj rilatoj, bv. konsideri donaci tra UEA kun priskribo: "TEJO-KER" (UEA-konto: tejker). Pagmanieroj estas priskribitaj ĉe http://uea.org/alighoj/pag_manieroj.html

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: uea.org/gk/646a1

El Gazetaraj Komunikoj

TEJO kun nova prezidanto
Gazetaraj Komunikoj n-ro 585 (2015-08-07)

TEJO premieris en la 41-a Malferma Tago
Gazetaraj Komunikoj n-ro 560 (2014-12-02)

TEJO sin prezentas filme
Gazetaraj Komunikoj n-ro 514 (2013-08-22)

Urĝas aliĝi al la unua tutmonda KER-ekzameno!
Gazetaraj Komunikoj n-ro 451 (2012-04-22)

TEJO-anoj elektas
Gazetaraj Komunikoj n-ro 446 (2012-03-07)

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2020