Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
Gazetaraj Komunikoj de UEA
2021  2020  2019  2018  2017  2016  2015  2014  2013  2012  
2011  2010  2009  2008  2007  2006  2005  2004  2003  2002  2001  2000  1999  1998  

N-ro 647 (2016-11-16)
UEA fariĝis la Oficiala Sponsoro de Amikumu

Post diversaj diskutoj kaj intertraktoj, la Estraro de UEA decidis apogi la novan retan projekton Amikumu. UEA estas nun ĝia Oficiala Sponsoro. La projekto celas krei kaj evoluigi programeton (aplikaĵon) por poŝtelefonoj, kiu ebligas al parolantoj de elektita lingvo trovi samlingvanojn en sia proksimeco. 

 

La utileco de tia aplikaĵo por esperantistoj estas klara, komentis Mark Fettes, la Prezidanto de UEA. Iusence ĝi estas ĝisdatigo de la plej malnova servo de UEA, la Delegita Reto, kiu same celis plifaciligi kontaktojn inter homoj dum vojaĝoj aŭ pri komunaj interesoj.
 

La programistoj de Amikumu estas du el la plej konataj retaj aktivuloj de la interreta generacio: Chuck Smith, elektita kiel Esperantisto de la Jaro 2015, kaj Evildea (Richard Delamore), la plej spektata Esperanto-filmisto ĉe JuTubo.

 
Amikumu ne nur celas esperantistojn, klarigas Evildea. Ĝi celas parolantojn de ĉiuj el la 7.000+ mondaj lingvoj (inkluzive 100+ signolingvojn). Tio signifas, ke Amikumu servos kaj esperantistojn kaj neesperantistojn egale. Ekzemple, se vi parolas la ĉinan kaj interesas vin kudrado, vi povos uzi Amikumu por trovi proksimulojn, kiuj parolas la ĉinan kaj ankaŭ havas la saman hobion.

 
Antaŭ du semajnoj, la skipo de Amikumu lanĉis monkolekton per la retejo Kickstarter, kiu jam alportis pli ol €25.000. La sukceso de la monkolekto grandparte fontas de tio, ke ĝi furoras inter ne nur esperantistoj sed ankaŭ poliglotoj, surduloj kaj parolantoj de minoritataj lingvoj.

 
Ni ĝojas kunlabori en projekto, tiel konforma al la valoroj de la Manifesto de Prago, aldonis Fettes. Ni ankaŭ tre dankas la diversajn donacintojn, kiuj same kiel ni decidis konkrete subteni la skipon de Amikumu.
 

Por ricevi pliajn informojn bv. skribi al: info@.spamaĵo?amikumu.com. Donacojn eblas fari al la Amikumu-konto de UEA [amku-r]. Vidu: http://uea.org/alighoj/pagmanieroj Bonvolu aldoni priskribon: Donaco. Ankaŭ oni povas rekte donaci al la monkolekto ĉe Kickstarter, kie la monkolekta kampanjo finiĝos je la 23:59 centra eŭropa tempo la 16-an de novembro. Vidu: https://www.amikumu.com/ks
Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: uea.org/gk/647a1

El Gazetaraj Komunikoj

UEA fariĝis ĉefa partnero de KAEST 2020, kiu okazos rete (1-4 oktobro)
Gazetaraj Komunikoj n-ro 906 (2020-09-11)

Eventa Servo fariĝas nova servo de UEA
Gazetaraj Komunikoj n-ro 796 (2019-04-15)

Plena Verkaro de Zamenhof fariĝis malmultekosta!
Gazetaraj Komunikoj n-ro 385 (2010-06-18)

UEA fariĝis pli granda en 2004
Gazetaraj Komunikoj n-ro 202 (2005-03-23)

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2021