Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
Gazetaraj Komunikoj de UEA
2021  2020  2019  2018  2017  2016  2015  2014  2013  2012  
2011  2010  2009  2008  2007  2006  2005  2004  2003  2002  2001  2000  1999  1998  

N-ro 605 (2016-02-23)
UEA planas aĉeti loĝejon por volontuloj en Roterdamo

La Estraro de UEA planas aĉeti loĝejon kun pluraj dormoĉambroj por volontuloj en Roterdamo. Momente ne eblas akcepti volontulojn facile, ĉar dormo-spaco en la Centra Oficejo estas tre limigita kaj hoteloj estus tre multekostaj. Tamen volontulaj laborfortoj sur la diversaj agadkampoj de UEA estas nepre bezonataj, kaj multaj junuloj, mezaĝuloj aŭ pensiuloj pretas labori volontule por UEA en Roterdamo dum kelksemajna aŭ kelkmonata periodo. 

Ni starigis nian Volontulan Servon jam en la sepdekaj jaroj, sed nun la havebleco de eŭropaj subvencioj ebligas ĝian plivastigon, klarigas Mark Fettes, Prezidanto de UEA. Nia Estraro vidas en tio multajn avantaĝojn. Volontuloj ne nur helpas en la realigo de plej diversaj laboroj, sed krome post spertiĝo povos pli efike labori por plifortigi la movadon en siaj hejmlokoj.

Por financi la aĉeton de volontula loĝejo, la Estraro lanĉas tutmondan donackampanjon. Ĉiuj kontribuoj, ĉu grandaj, ĉu etaj, estas bonvenaj, diras Martin Schäffer, Ĝenerala Sekretario de UEA. Krome eblas pruntedoni monon al UEA je malgranda aŭ nenia interezo por helpi al la realigo de la projekto.

La Estraro jam konfidis al teamo de oficistoj la taskon esplori pri taŭgaj loĝejoj en Roterdamo, sub la gvido de Vica Ĝenerala Direktoro Veronika Poór.

Por ricevi pliajn informojn bv. skribi al: domo@.spamaĵo?co.uea.org. Donacojn eblas fari al la kontoj de UEA. Vidu: http://uea.org/alighoj/pagmanieroj Bonvolu aldoni priskribon: Konto voldom .

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: uea.org/gk/605a1

El Gazetaraj Komunikoj

Ĝis la 31-a de majo junuloj rajtas kandidatiĝi por volontuli en la Centra Oficejo de UEA kaj TEJO
Gazetaraj Komunikoj n-ro 878 (2020-05-28)

UEA planas prokraston de la UK en Montrealo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 861 (2020-04-04)

La Estraro traktis renovigojn en Roterdamo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 682 (2017-05-03)

UEA aĉetis loĝejon por volontuloj en Roterdamo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 638 (2016-10-13)

La Estraro de UEA kunsidis en Roterdamo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 410 (2011-04-20)

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2021