Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
Gazetaraj Komunikoj de UEA
2020  2019  2018  2017  2016  2015  2014  2013  2012  2011  
2010  2009  2008  2007  2006  2005  2004  2003  2002  2001  2000  1999  1998  

N-ro 659 (2016-12-16)
UEA renovigis sian Statuton

Per 7751 ĝis 8348 jesaj voĉoj el la 9054 esprimitaj voĉoj, poŝte senditaj al la Centra Oficejo en Roterdamo, la membroj de UEA esprimis sian aprobon pri aro da ŝanĝoj proponitaj en ĝia Statuto.

“Ni estas feliĉaj, ke tiuj proponoj de nia Komitato ricevis la benon de niaj membroj”, reagis d-ro Mark Fettes, la Prezidanto de UEA. “Ili inkluzivis plurajn necesajn paŝojn por modernigi la Asocion kaj faciligi la demokratian partoprenon de niaj membroj.”

Ŝanĝoj en 20 artikoloj de la Statuto, unu triono de la tuto, estis diskutitaj kaj aprobitaj de la Komitato de UEA dum ĝia kongresa kunsido en Nitro. Laŭ la preskriboj de la Statuto mem, tiaj ŝanĝoj bezonas la aprobon de la membraro por efektiviĝi. La lasta Ĝenerala Voĉdono okazis en 1979 kaj 1980.

“La nombrado estis longa procezo”, aldonis d-ino Veronika Poór, la Ĝenerala Direktoro de UEA. “Niaj oficistoj, kiujn superrigardis niaj tri voĉdonkontrolantoj elektitaj de la Komitato, pasigis longan tagon malfermante kovertojn kaj kontrolante la voĉojn. Pro tio, ke la ŝanĝoj bezonas pozitivan subtenon de pli ol duono de nia membraro por efektiviĝi, daŭris longe ĝis ni povis esti certaj pri la rezulto.”

La voĉdonkontrolantoj estis Osmo Buller, Joop Kiefte kaj Rob Moerbeek. Ili nombris la voĉojn sur entute 1340 indidivuaj voĉdoniloj kaj 37 voĉdoniloj de la landaj asocioj kaj 5 voĉdoniloj de fakaj asocioj. La landaj asocioj voĉdonis nome de la aligitaj membroj de UEA en sia lando, uzante diversajn metodojn por sondi ilian opinion.

La Statuta ŝanĝo, kiu vekis plej multe da diskuto, estis la transformo de TEJO el “integra parto” de UEA al “jure memstara asocio, al kiu UEA konfidas la organizadon de siaj junaj membroj.” Laŭ la Prezidantoj de UEA kaj TEJO, tamen, la kunlaborado inter la du asocioj restas same proksima kiel antaŭe, kaj eĉ pliintensiĝas sur diversaj kampoj.

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: uea.org/gk/659a1

El Gazetaraj Komunikoj

La Azia-Oceania Komisiono de UEA renovigis sin
Gazetaraj Komunikoj n-ro 807 (2019-06-18)

Vikipedio en Esperanto atingas sian 250-milan artikolon
Gazetaraj Komunikoj n-ro 757 (2018-09-20)

UEA ŝanĝas sian Ĝeneralan Direktoron, celas financan resanigon
Gazetaraj Komunikoj n-ro 713 (2017-11-01)

Kortega hotelo de UEA esperantigis sian retejon
Gazetaraj Komunikoj n-ro 348 (2009-11-23)

Esperanto perdis sian plej grandan verkiston
Gazetaraj Komunikoj n-ro 243 (2006-09-12)

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2020