Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
Gazetaraj Komunikoj de UEA
2021  2020  2019  2018  2017  2016  2015  2014  2013  2012  
2011  2010  2009  2008  2007  2006  2005  2004  2003  2002  2001  2000  1999  1998  

N-ro 663 (2017-01-09)
Aktivulo.net: retejo por aktivuloj kaj aktivemuloj

Kiel plia paŝo en la renovigo de la retejoj de UEA, lanĉiĝas nun nova paĝaro: aktivulo.net. Frukto de longa laboro fare de Dima Ŝevĉenko kaj Anna Striganova, laŭ instigo kaj gvido de la Vicprezidanto de UEA, Stefan MacGill, la nova retejo celas subteni niajn aktivulojn tutmonde per valoraj informoj kaj kontaktebloj.

Unu el la kernaj celoj de la paĝaro estas provizi kaj arkivi informojn pri la Seminarioj por Aktivula Maturiĝo — agado, kiu jam gajnis por MacGill la honoran titolon Esperantisto de la Jaro 2016. Per kolektado de la materialoj kaj rezultoj de la seminarioj, UEA celas iom post iom krei ampleksan sciobankon por diversspecaj bezonoj sur la agadkampoj Konsciigo, Kapabligo, Komumuno kaj Kunordigo. Krome la retejo enhavas la rezultojn de strategiaj FLAM-analizoj el diversaj aranĝoj, landaj kaj internaciaj, kaj la kolekton de la Estraraj Komunikoj (EKO-komunikoj) pri la agadoj de UEA en la lastaj kelkaj jaroj.

Pri la Jaro de la Lernanto, unu el la du ĉefaj fokusoj de la agado de UEA por 2017, la retejo provizas per ĝisdataj informoj, inkluzive de listo de eventoj kaj konsiloj por lokaj grupoj.

Novaĵo estas Asocia Blogo, kiu celas doni kanalon por rekta informado pri la faroj, spertoj kaj vidpunktoj de diversaj UEA-aktivuloj, inkluzive de oficistoj kaj volontuloj en la Centra Oficejo, estraranoj kaj komisiitoj. La unua blogaĵo estas verkita de Veronika Poór, Ĝenerala Direktoro de UEA, kiu rakontas pri kelkaj el siaj spertoj kaj atingoj dum la unua jaro en Roterdamo.

Komence la retejo aktivulo.net prizorgas ĉefe unudirektan informo-donadon. Perspektive, tamen, la celo estas enkonduki teknikajn rimedojn por permesi dudirektajn dialogojn kaj faciligi la enplekton de pli vasta gamo de aktivuloj.

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: uea.org/gk/663a2

El Gazetaraj Komunikoj

Nova retejo de UEA en simpla Esperanto
Gazetaraj Komunikoj n-ro 780 (2019-01-25)

Alvoko por krei la novajn retejon kaj/aŭ administran sistemon de UEA
Gazetaraj Komunikoj n-ro 664 (2017-01-18)

Renovigita retejo de UEA ekfunkciis
Gazetaraj Komunikoj n-ro 559 (2014-11-28)

Kortega hotelo de UEA esperantigis sian retejon
Gazetaraj Komunikoj n-ro 348 (2009-11-23)

Esperanto en la Unesko-retejo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 281 (2008-02-14)

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2021