Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
Gazetaraj Komunikoj de UEA
2020  2019  2018  2017  2016  2015  2014  2013  2012  2011  
2010  2009  2008  2007  2006  2005  2004  2003  2002  2001  2000  1999  1998  

N-ro 674 (2017-02-22)
Alvoko al partopreno en la Esperantologia Konferenco, Seulo, 2017

Sub la aŭspicioj de Universala Esperanto-Asocio (UEA) kaj de la Centro de Esploro kaj Dokumentado pri Mondaj Lingvaj Problemoj (CED) okazos, kadre de la 102-a Universala Kongreso en Seulo, Korea Respubliko, la 40-a Esperantologia Konferenco, ĵaŭde, la 27-an de julio 2017 en la seula kongresejo.

La organizadon prizorgas Orlando Raola, komisie de la aŭspiciantoj.

Ni invitas ĉiujn fakulojn sendi prelegproponojn pri la temo

Esperantologio: Pli profunde kaj pli vaste

Denove la konferenco okupas plejparton de la kongresa ĵaŭdo, kio ebligos partopreni prelegserion matene kaj sesion de afiŝmontrado en la posttagmezo. Vidu pliajn detalojn sur la retejo starigita por helpi al la preparlaboroj de la Esperantologia Konferenco 2017.

Oni sendu mallongan prelegresumon (maksimume 250-vortan), kune kun sinteza biografio, al la retadreso ek@.spamaĵo?kulturo.net, plej malfrue ĝis la 30-a de aprilo 2017.

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: uea.org/gk/674a2

El Gazetaraj Komunikoj

Alvoko de UEA por solidareco al esperantistoj en Uvira, D. R. Kongo, per Espero
Gazetaraj Komunikoj n-ro 874 (2020-05-18)

Alvoko por la 43-a Esperantologia konferenco en Montrealo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 845 (2020-01-30)

Alvoko por la 42-a Esperantologia Konferenco en Lahtio
Gazetaraj Komunikoj n-ro 776 (2019-01-15)

Alvoko por filmi la 103-an UK
Gazetaraj Komunikoj n-ro 739 (2018-07-04)

Alvoko al partopreno en la Esperantologia Konferenco, Lisbono 2018
Gazetaraj Komunikoj n-ro 721 (2018-01-19)

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2020