Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
Gazetaraj Komunikoj de UEA
2020  2019  2018  2017  2016  2015  2014  2013  2012  2011  
2010  2009  2008  2007  2006  2005  2004  2003  2002  2001  2000  1999  1998  

N-ro 668 (2017-02-07)
Alvoko por labori por Gazetara Kampanjo "Zamenhofjaro"

UEA serĉas administrajn helpantojn!

La Estraro de UEA decidis pri speciala gazetara kampanjo okaze de la "Zamenhofjaro". La celo estas informi plejeble multajn gazetojn, radiostaciojn, televidstaciojn, retpaĝojn aŭ blogojn pri Zamenhof kaj Esperanto.

Por tiu tasko UEA serĉas administrajn helpantojn, kiuj kune organizu la koncernan kampanjon. Unu el la plej gravaj taskoj estas la kolektado de kontaktinformoj de amaskomunikiloj el ĉiuj partoj de la mondo kaj posta kontaktado kaj informado al kaj pri la koncernaj amaskomunikiloj.

La koncernaj homoj havu komputilon kaj lerton uzi ĝin, la kapablon rapide serĉi kaj esplori la interreton kaj laŭeble rapidan tajp-kapablon (ja temas pri registrado de datumoj).

UEA serĉas kaj volontulojn kaj homojn, kiuj pretus labori kontraŭ eta honorario. Se vi interesiĝas pri kandidatiĝo, bv. sendi informojn pri vi (eta vivresumo, kapabloj, konoj, lingvokonoj, movada historio) al zamenhofjaro100@.spamaĵo?gmail.com ĝis la 14-a de februaro 2017. Bv. mencii kiom da tempo vi planas elspezi pri la tasko kaj kiajn rimedojn kaj eventualajn rekompencojn vi bezonus kaj kiom ili kostus.

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: uea.org/gk/668a1

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2020