Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
Gazetaraj Komunikoj de UEA
2020  2019  2018  2017  2016  2015  2014  2013  2012  2011  
2010  2009  2008  2007  2006  2005  2004  2003  2002  2001  2000  1999  1998  

N-ro 682 (2017-05-03)
La Estraro traktis renovigojn en Roterdamo

Nova membrosistemo de UEA, kunlige kun nova datumbazo kaj nova retejo, estis unu el la paŝoj al modernigo traktitaj en la Estrara kunsido en Roterdamo, de la 21-a ĝis la 24-a de aprilo. Aldone al la ses estraranoj de UEA kaj observantoj de TEJO kaj ILEI, ĉeestis tri anoj de la teknika teamo kiu realigos la novan retejon, kune kun volontulo Pierre Vittet, kunlaboranto pri la datumbazo. La nova sistemo integrigos la membraran, libroservan kaj retejan administradon kaj kreos sekuran ligon al aparta financa sistemo, ebligante pli kvalitajn kaj diversajn servojn al la membroj kaj ŝparante laborfortojn en la Centra Oficejo. Laŭplane la projekto efektiviĝos en malpli ol unu jaro.

La enkonduko de novaj kategorioj de membreco estis prokrastita pasintjare por doni prioritaton al la sukcesa Ĝenerala Voĉdono pri la Statuto. La Estraro nun reproponos tion al la Komitato kun kelkaj modifetoj, sed la kernaj principoj restas samaj: baza membreco kostu laŭeble malmulte kaj estu proporcia al la averaĝa enspezo en la koncerna lando, kun aliro nur al retaj servoj; plena membreco enhavu plusan sumon por kovri la kostojn de eldonaĵoj kaj kongresa rabato; kaj subtena membreco inkluzivu aliĝon al Societo Zamenhof. Per tio la Estraro esperas malfermi vojon al membriĝo al la novaj generacioj kiuj kutimas al retaj servoj, samtempe daŭrigante la tradiciajn formojn de membreco kiuj kontribuas pli multe finance.

La Estraro laboras ankaŭ por pretigi novan Strategian Planon de UEA, kiu ĉi-foje estos aparta de la Laborplano kaj celos esti konciza kaj inspira. En strategia diskuto, kiu komenciĝis rete kaj pludisvolviĝis dum la Roterdama kunsido, klariĝis i.a. jenaj prioritatoj: aktivigo kaj trejnado de la membroj sur la diversaj agadkampoj, disvolvo de la rolo de UEA kiel movada informcentro kun granda reto de lokaj kunlaborantoj, evoluigo de rimedoj por subteni la plulernadon kaj enmovadiĝon de retaj lernantoj, malfermado de la kongresoj (universalaj kaj regionaj), kaj plifortigo de eldonado kaj aliaj kontribuoj al la kultura, faka kaj scienca agado. La Estraro krome volas pliprofesiigi la serĉadon de subvencioj kaj donacoj por financi tiajn agadojn.

Grandan atenton ricevis la rilatoj kun TEJO. La junulara sekcio de UEA aktivas sukcese sur plej diversaj kampoj, i.a. por la unua Internacia Junulara Kongreso en Afriko, kaj jam komencis la kolektadon de junaj Amikoj de Esperanto laŭ nova senpaga membrokategorio en ĝia nova Statuto. UEA subtenas tiajn agadojn laŭ siaj povoj, i.a. per kontribuoj de oficistoj, volontuloj kaj estraranoj. Ne ĉio tamen iris glate en la kunlaboro inter TEJO kaj UEA, kaj la Estraro dediĉis preskaŭ plenan tagon de la kunsido pri konkretaj demandoj rilate al la utiligo de komunaj laborfortoj, laborlokoj, datumoj k.s. Tiuj restos temoj de daŭra interestrara konsiliĝo kaj kunlaboro.


Duona tago estas dediĉita al la UK en Seulo, kiu antaŭeniras laŭplane kaj senprobleme, malgraŭ lastatempaj politikaj streĉoj en la regiono. Aldone al riĉa kongresa programo, t.n. “pontkunveno” de diverslandaj esperantistoj diskutos en la parlamentejo pri la reŭnuiĝo de la korea duoninsulo. Venis jam invitoj por la Universalaj Kongresoj en 2019 kaj 2020, kaj la Estraro antaŭvidas anonci la lokojn de tiuj kongresoj en Seulo. Preparoj por la venontjara kongreso en Lisbono progresas kontentige, kaj eblas jam nun sciigi la definitivajn datojn: 28 julio–4 aŭgusto, 2018.
Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: uea.org/gk/682a1

El Gazetaraj Komunikoj

La nova Estraro de UEA dividis siajn taskojn, Duncan Charters prezidas
Gazetaraj Komunikoj n-ro 812 (2019-07-25)

UEA aĉetis loĝejon por volontuloj en Roterdamo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 638 (2016-10-13)

Nova Estraro de UEA elektita
Gazetaraj Komunikoj n-ro 624 (2016-07-23)

Lingva simpozio traktis la celojn por daŭripova evoluigo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 611 (2016-05-03)

UEA planas aĉeti loĝejon por volontuloj en Roterdamo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 605 (2016-02-23)

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2020