Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
Gazetaraj Komunikoj de UEA
2020  2019  2018  2017  2016  2015  2014  2013  2012  2011  
2010  2009  2008  2007  2006  2005  2004  2003  2002  2001  2000  1999  1998  

N-ro 717 (2017-11-16)
UEA serĉas novajn estraranojn

Ekde la 1-a de januaro de 2018 Martin SCHÄFFER transprenos la funkcion de Ĝenerala Direktoro de UEA kaj forlasos la postenon de Ĝenerala Sekretario. La Estraro de UEA krome esprimis ke la nunaj laborfortoj ne estas sufiĉaj por taŭge mastrumi la kompleksan fakaron de la organizo.

La Elekta Komisiono petas ĉiujn membrojn de UEA helpi trovi taŭgajn kandidatojn por iĝi estrarano de UEA. Necesas elekti novan Ĝeneralan Sekretarion kaj eventuale kromajn estraranojn (pri tio decidas nuntempe la Komitato). Temus ankaŭ pri spertiĝoŝanco por tiuj kiuj ŝatus plukandidatiĝi por la Estraro en la fino de ĉi tiu mandato.

 

Taskoj

Laŭ la Statuto kaj la regularoj, la Ĝenerala Sekretario zorgas pri la efektivigo de la decidoj de la Komitato kaj de la Estraro, respondecas pri la kontaktoj kun la Komitato, inkluzive de kunvokado de la kunsidoj, protokolado kaj gvidado de la voĉdonoj, mastrumas la retan voĉdonsistemon, gvidas la sekretarian servon kaj zorgas pri la administrado de la organizo kiun gvidas la Ĝenerala Direktoro.

Preter tiuj taskoj Martin SCHÄFFER respondecis en la estraro pri financoj, retejoj kaj landa agado en Ameriko. La nova Ĝenerala Sekretario tamen ne nepre respondecu pri la samaj laborkampoj de Martin.

Krome se konsideri la nunan estraran laboron, estas tamen ankaŭ aliaj fakoj kiuj bezonus novan respondecan estraranon por pli taŭga disvolviĝo. Jen la listo:

Faka kaj Scienca Agado, Financoj, Ĝemelaj Urboj, Landa Agado en Ameriko, Landa Agado en Eŭropo, Kongresoj, Kulturo, Merkatiko, Retejoj kaj Retlistoj.

 

Kondiĉoj

Dezirindas ricevi kandidatiĝojn de homoj kun sperto kaj/aŭ interesiĝo pri iuj el tiuj estraraj laborkampoj. Aliaj dezirindaj kvalitoj de ĉiuj kandidatoj estas sperto en gvidado de volontula organizo, sperto en la Esperanto-movado, laboremo kaj fleksebleco.

Kandidato kiel estrarano de UEA devas esti Komitatano. Se membro de UEA, kiu ankoraŭ ne estas Komitatano, volas kandidatiĝi por la Estraro de UEA, tiu devas unue elektiĝi kiel Komitatano de UEA; tiucele ni antaŭvidas elektojn de komitatanoj C antaŭ la elektoj de la novaj estraranoj.

Kondiĉo por komitataneco estas individua membreco de UEA jam dum du jaroj antaŭ la elektiĝo kaj resti individua membro tra la tuta oficperiodo.

Kandidato al komitaneco C kaj al estraraneco devas esti proponita de almenaŭ du komitatanoj.

Krome la nova estrarano estu preta partopreni skajpan estrarkunsidon dufoje monate, vojaĝi al Roterdamo por la Estrarkunsidoj okazontaj de la 20-a ĝis la 22-a de aprilo 2018 kaj al Lisbono por la Komitatkunsido okazonta dum la Universala Kongreso de la 28-a de julio ĝis la 4-a de aŭgusto 2018.

 

Kontakto

Por kandidatiĝi, sendu mesaĝon al elekta.komisiono@.spamaĵo?co.uea.org ĝis ĵaŭdo la 30-a de novembro 2017 kun motivata kandidatiĝo, kiun akompanas, krom la skriba konsento de la kandidato, ankaŭ biografieto kaj laŭeble foteto, klarigo pri la motivoj de kandidatiĝo, kaj konciza deklaro de la movadaj kaj poroficaj celoj (aŭ de pli konkreta agadoprogramo). Bonvenus ankaŭ indiko pri proponantaj komitatanoj (kaze ke jam estas).

Se vi scias pri alia taŭga kandidato, konvinku tiun membron sendi sian kandidatiĝon aŭ sendu mesaĝon al elekta.komisiono@.spamaĵo?co.uea.org kaj ni mem enketos ĉe la membro.

Se vi havas demandojn pri la elektoj, sendu mesaĝon al elekta.komisiono@.spamaĵo?co.uea.org.

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: uea.org/gk/717a1

El Gazetaraj Komunikoj

La aprila-junia numero de Unesko-Kuriero aperas kaj UEA daŭre serĉas sponsorajn organizojn per ĝi
Gazetaraj Komunikoj n-ro 811 (2019-07-15)

UEA serĉas novan prezidanton
Gazetaraj Komunikoj n-ro 786 (2019-03-09)

UEA serĉas organizon-sponsoron de Unesko-Kuriero
Gazetaraj Komunikoj n-ro 752 (2018-08-22)

UEA serĉas novan Estraranon
Gazetaraj Komunikoj n-ro 740 (2018-07-18)

Afrika Komisiono de UEA serĉas kunlaborantojn
Gazetaraj Komunikoj n-ro 726 (2018-02-19)

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2020