Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
Gazetaraj Komunikoj de UEA
2020  2019  2018  2017  2016  2015  2014  2013  2012  2011  
2010  2009  2008  2007  2006  2005  2004  2003  2002  2001  2000  1999  1998  

N-ro 713 (2017-11-01)
UEA ŝanĝas sian Ĝeneralan Direktoron, celas financan resanigon

En kunsido la 31-an de oktobro, la Estraro de UEA decidis pri grava ŝanĝo en la administrado de UEA, kun la konsento kaj subteno de la Ĝenerala Direktoro. D-ino Veronika Poór, kiu laboras en la Centra Oficejo ekde la komenco de 2016, kaj kiel Ĝenerala Direktoro ekde majo 2016, transdonos sian postenon la 1-an de januaro 2018 al s-ro Martin Schäffer, la nuna Ĝenerala Sekretario. Kiel volontula estrarano, Schäffer gvidis la financajn analizojn kaj oficejan konsultiĝon, kiuj motivis la decidon. Transprenante sian novan rolon, li demetos siajn postenojn kiel estrarano kaj komitatano.

“Rigardante nian malfacilan financan situacion, kaj konsultinte niajn oficistojn, ni venis al la konkludo ke necesas freŝa komenco,” klarigas d-ro Mark Fettes, la Prezidanto de UEA. “La Asocio survojas al kelkaj gravaj renovigoj, kiuj postulas fokusitan kaj harmonian kunlaboron. Feliĉe ni havas tiucele la plenan subtenon de d-ino Poór, kiu aktive kunlaboros por kiel eble plej glata transiro dum kelkmonata periodo."

D-ino Poór konsentas: “La nuntempa situacio de la Asocio necesigas Ĝeneralan Direktoron, kies fortaj flankoj estas aliaj ol la miaj el la tre diversaj kaj vastaj kapabloj atendataj de la postenulo. Mi tre ĝojas, ke mi povos transdoni la taskaron al persono, kiu kaj tre bone konas la Asocion, kaj havas profundajn konojn en la plej bezonataj laborkampoj.”

Schäffer, multjara komitatano de UEA kaj estrarano ekde 2013, laboros ĉefe en siaj kutimaj loĝlokoj en Meksiko kaj Germanio, sed en konstanta kontakto kun la Oficejo. Li antaŭvidas bonan kunlaboron kun siaj kolegoj en Roterdamo kaj en la Estraro.

“Zorga administrado de niaj financaj rimedoj estas unu el la ĉefaj devoj al niaj membroj,” komentas Schäffer. “Kvankam la nuna situacio estas malfacila, ni havas kapablajn oficistojn kaj volontulojn, kaj multajn ŝancojn por asocia evoluigo. Mia celo estos iom post iom proksimigi nin al ekvilibro inter enspezoj kaj elspezoj, dum ni daŭre investas en informado, instruado kaj aktivula trejnado tra la mondo."

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: uea.org/gk/713a1

El Gazetaraj Komunikoj

Vikipedio en Esperanto atingas sian 250-milan artikolon
Gazetaraj Komunikoj n-ro 757 (2018-09-20)

UEA renovigis sian Statuton
Gazetaraj Komunikoj n-ro 659 (2016-12-16)

UEA serĉas novan Ĝeneralan Direktoron
Gazetaraj Komunikoj n-ro 571 (2015-02-25)

Kortega hotelo de UEA esperantigis sian retejon
Gazetaraj Komunikoj n-ro 348 (2009-11-23)

Dasgupta gratulis la novan Ĝeneralan Direktoron de Unesko
Gazetaraj Komunikoj n-ro 343 (2009-10-16)

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2020