Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
Gazetaraj Komunikoj de UEA
2020  2019  2018  2017  2016  2015  2014  2013  2012  2011  
2010  2009  2008  2007  2006  2005  2004  2003  2002  2001  2000  1999  1998  

N-ro 721 (2018-01-19)
Alvoko al partopreno en la Esperantologia Konferenco, Lisbono 2018

La organizantoj de la Esperantologia Konferenco 2018 okazonta en Lisbono, Portugalio, kadre de la 103a Universala Kongreso de Esperanto alvokas ĉiujn fakulojn, sciencistojn kaj aliajn kongresanojn al partopreno en la Esperantologia Konferenco 2018, sub la aŭspicio de Universala Esperanto Asocio (UEA) kaj la Centro de Esploro kaj Dokumentado pri Mondaj Lingvaj Problemoj (CED).

La aranĝo havas kiel specialan temon la vivon kaj verkaron de Detlev Blanke (1941-2016), unu el la fondintoj de la tradicio de Esperantologiaj konferencoj kaj elstara aganto por la evoluigo de Esperantologio dum la lastaj kvardek jaroj.

La konferenco okazos en du partoj: dum la matena sesio oni planas aŭskulti prelegojn de fakuloj kunlaborintaj kun Detlev Blanke, aŭ dezirantaj omaĝi al lia memoro. Ili elstarigos la diversajn kontribuojn de Detlev al lingvoscienco kaj al Esperanto kaj lian eksterordinaran eldonan kaj verkan agadon.

En la dua duono la partoprenantoj denove havos la ŝancon prezenti sian laboron pri plej diversaj kampoj de Esperantologio. La kontribuoj de tiu parto estos prezentitaj ĉu en afiŝoj ĉu per normalaj mallongaj referaĵoj. La organizantoj invitas ĉiujn fakulojn, aparte gejunulojn kaj unuafojajn partoprenantojn, sendi afiŝproponojn aŭ proponojn pri referaĵoj kiel eble plej baldaŭ al ek@.spamaĵo?kulturo.net. La limdato por la proponoj estos 2018-04-30.

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: uea.org/gk/721a2

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2020