Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
Gazetaraj Komunikoj de UEA
2021  2020  2019  2018  2017  2016  2015  2014  2013  2012  2011  2010  
2009  2008  2007  2006  2005  2004  2003  2002  2001  2000  1999  1998  

N-ro 772 (2018-12-17)
En 2019 la Belartaj Konkursoj de UEA alvenas al sia 70-a eldono

Jam aperis en Revuo Esperanto n-ro 11/2018 (novembro) kaj en la retejo https://revuoesperanto.org/belartaj-konkursoj la alvoko al la Belartaj Konkursoj de UEA, kiuj en 2019 atingos sian 70-an okazigon. La konkursoj okazas ekde 1950 sub aŭspicio de UEA, kun la celo evoluigi la artojn en kaj pere de la internacia lingvo.

La absoluta limdato por ricevo de konkursaĵoj por la venontjara eldono estas la 31-a de marto 2019, kaj la rezultojn oni anoncos kadre de la 104-a Universala Kongreso en Lahtio (Finnlando). Kiel kutime, partopreno estas libera al ĉiuj kaj ne ligita al aliĝo al la UK. La konkursaĵoj devas esti neniam antaŭe publikigitaj en ajna formo, krom en la branĉo Infanlibro de la Jaro. Oni rajtas sendi maksimume tri konkursaĵojn por sama branĉo aŭ subbranĉo. Endas sekvi jenajn regulojn:

Poezio: maksimuma longo ne fiksita.

Prozo: maksimuma longo 200 x 65 karaktroj (kvino da paĝoj).

Prozo, subbranĉo mikronoveloj: (maksimuma longo 100 vortoj). Aljuĝata estas nur unu premio, kiu nomiĝas Premio Paula Adúriz.

Teatraĵoj: maksimuma longo ne fiksita.

Teatraĵoj, subbranĉo monologoj (unupersonaj teatraĵoj) kaj skeĉoj (unu- aŭ divers-personaj): daŭro inter 10 kaj 15 minutoj. Aljuĝata estas nur unu premio, kiu nomiĝas Premio María Cuevas.

Eseo: teme ligita kun Esperanto aŭ kun la kongresa temo, proksimuma longo 400 x 65 karaktroj (deko da paĝoj). La unua premio nomiĝas Premio Luigi Minnaja.

Infanlibro de la Jaro: originala aŭ tradukita libro por infanoj presforme aperinta en 2018. Aljuĝata estas nur unu premio.

Oni sendu po unu tajpita ekzemplero de ĉiu konkursaĵo – krom en la branĉo Infanlibro – al Belartaj Konkursoj de UEA, ĉe Miguel Gutiérrez Adúriz, prefere retpoŝte al la adreso: sciosfero@.spamaĵo?gmail.com; aŭ, se tio ne eblas, papere al la adreso: los Coteros 1-C, 2 Izda, 390600 Muriedas; Cantabria; Hispanio, indikante la elektitan pseŭdonimon por gardi la anonimecon de la aŭtoro. Por la branĉo Infanlibro oni sendu po unu ekzemplero de la koncerna libro al la adreso de Miguel Gutiérrez Adúriz kaj po tri ekzempleroj al Ionel Oneț, Centra Oficejo de UEA, Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam, Nederlando.

Premioj: en la branĉoj Poezio, Prozo, Teatraĵoj kaj Eseo: unua premio 260 €, dua premio 182 €, tria premio 104 €; Nova Talento 182 €. En la branĉo Infanlibro de la Jaro 546 €. En la du subbranĉoj Mikronoveloj kaj Monologoj kaj skeĉoj po 125 €.

La Belartajn Konkursojn subtenas Belarta Fondaĵo de UEA. Pro tio ni varme invitas donacemulojn al kontribuo al Belarta Fondaĵo, kiu helpas diversigi kaj demokratiigi nian plej gravan kongreson. Manierojn mondonaci al tiu celo vi trovas ĉe: https://uea.org/alighoj/donacojhttps://uea.org/asocio/fondajhoj.

Fine UEA profitas la okazon por memorigi, ke favorpreza aliĝperiodo al la UK daŭros ĝis la 31-a de decembro 2018. Se vi ankoraŭ ne aliĝis, ne mistrafu la okazon facile kaj naturamike aliĝi per nia reta aliĝilo kaj helpi disvastigi tiun informon: https://uea.org/alighoj/uk_alighilo

Pli da informoj oni trovas en Revuo Esperanto n-ro 11/2018 (novembro) kaj en la retejo https://revuoesperanto.org/belartaj-konkursoj.

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: uea.org/gk/772a1

El Gazetaraj Komunikoj

Alvoko al partopreno en la 73-a okazigo de la Belartaj Konkursoj de UEA, en 2022
Gazetaraj Komunikoj n-ro 982 (2021-09-22)

Rezultoj de la Belartaj Konkursoj 2021
Gazetaraj Komunikoj n-ro 980 (2021-09-20)

Premifesto de la Belartaj Konkursoj kaj Tago de Veteranoj 2021 fermos la virtualan kongresejon la 19-an de septembro
Gazetaraj Komunikoj n-ro 979 (2021-09-15)

Alvoko por la Oratora Konkurso kadre de la 2-a Virtuala Kongreso
Gazetaraj Komunikoj n-ro 960 (2021-07-01)

Junulara konkurso Grabowski
Gazetaraj Komunikoj n-ro 939 (2021-03-22)

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2021