Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
Gazetaraj Komunikoj de UEA
2020  2019  2018  2017  2016  2015  2014  2013  2012  2011  
2010  2009  2008  2007  2006  2005  2004  2003  2002  2001  2000  1999  1998  

N-ro 741 (2018-07-19)
Esperanto-tago 2018 — la 26-an de julio

Internaciaj Organizaĵoj kreis tagojn por ĉiuj gravaj problemoj de la homaro, sed ankoraŭ ne por Esperanto. Bonŝance, esperantistoj jam de jaroj elpensis festi la Tagon de Esperanto la 26-an de julio ĉiujare. Temas pri la dato en kiu aperis la Unua Libro de Esperanto.

La festo okazas ankaŭ ĉi-jare. Ĝi estas festotago en kiu esperantistoj klopodas konigi Esperanton al neesperantistoj. Ekzistas materialoj, afiŝoj kaj tekstoj nacilingvaj, utiligeblaj por informi pri la Tago kaj pri Esperanto. Vi povas elŝuti ilin el la reta paĝo: www.linguistic-rights.org/esperanto-tago. Tiuj materialoj estis kreitaj de labor-grupeto kunlaboranta kun la estrarano pri informado de UEA.

Bonvolu elŝuti tiujn materialojn kaj informi per ili la neesperantistojn en via medio.

Se la afiŝo kaj la klariga teksto pri tiu tago ne ekzistas vialingve en la retpaĝo, bonvolu traduki la necesajn frazojn, tekstojn. La tradukan laborfolion vi ricevos sendinte vian kunlaborintencon al la adreso traduko@.spamaĵo?linguistic-rights.org.

Vi povas mencii ankaŭ pri la UK en Lisbono, kie oni diskutos pri tutmondiĝo, kaj pri la partopreno de samlandano via en la UK, jen sugestata teksto: www.gazetaro.org/2018.

Laŭgrade ni konvinkos ankaŭ la internaciajn organizaĵojn oficialigi tiun tagon, kiel tagon de lingva justeco kaj sekve de justaj interrilatoj de kulturoj kaj etnoj.

Kontakto: cid.emilio@.spamaĵo?gmail.com

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: uea.org/gk/741a1

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2020