Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
Gazetaraj Komunikoj de UEA
2020  2019  2018  2017  2016  2015  2014  2013  2012  2011  
2010  2009  2008  2007  2006  2005  2004  2003  2002  2001  2000  1999  1998  

N-ro 767 (2018-11-29)
Invitu la Universalan Kongreson en 2021 aŭ en 2022

Post Lahtio (2019) kaj Montrealo (2020) la sekvaj urboj, kiuj gastigos la UK-n, estas ankoraŭ ne elektitaj. Pri la jaroj 2021 kaj 2022 la Estraro de UEA planas decidi plej laste dum la 104-a UK en Lahtio.

La fakto, ke jam estas Landa(j) Asocio(j), kiuj formale kandidatiĝis por tiuj jaroj, ne malhelpas, ke aliaj kandidatoj prezentiĝu. Por 2021 kaj 2022 estas prefero, ke post Amerika UK en 2020 la kongreso okazu en Eŭropo, ne en apuda regiono, kie okazis la kongreso en proksima pasinteco. Tamen kompreneble la Estraro povas konsideri ankaŭ kandidatiĝojn el ekster-Eŭropaj urboj.

La kandidataj urboj prefere havu aktivan kaj harmonian movadon, malmultekostajn kaj taŭgajn kongresajn ejojn, bonan infrastrukturon (urban transporton, manĝejojn, hotelojn, gastejojn k.a.), apogon de la lokaj instancoj kaj registaro, kaj ili estu turisme allogaj kaj facile atingeblaj.

La limdato por sendi la kandidatiĝojn estas la 15-a de aprilo 2019.

Reprezentanto de la Centra Oficejo de UEA devas viziti la kandidatajn urbojn por kontroli la lokajn kondiĉojn kaj raporti pri tio al la Estraro de UEA. Tiuj vizitoj estas plene financataj de la invitantaj urboj kaj la vojaĝoj okazu ĝis junio 2019.

Pliaj detaloj legeblas ĉe https://uea.org/teko/regularoj/kongresa_regularo. La kandidatiĝojn kaj eventualajn demandojn bonvolu sendi al la Ĝenerala Direktoro de UEA (direktoro@.spamaĵo?co.uea.org) kaj al la Konstanta Kongresa Sekretario (kongresoj@.spamaĵo?co.uea.org) aŭ al la poŝta adreso de la Centra Oficejo de UEA: Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando.

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: uea.org/gk/767a1

El Gazetaraj Komunikoj

Lasta ŝanco aliĝi kaj spekti la unuan Virtualan Kongreson de Esperanto: ĝis la 20-a de septembro
Gazetaraj Komunikoj n-ro 904 (2020-09-07)

Mesaĝo al niaj membroj: Festu la Universalan Tagon de la Infano ĉi-merkrede!
Gazetaraj Komunikoj n-ro 834 (2019-11-18)

Invitu la Universalan Kongreson en 2019 aŭ en 2020
Gazetaraj Komunikoj n-ro 648 (2016-11-18)

Bonaero gastigos la Universalan Kongreson en 2014
Gazetaraj Komunikoj n-ro 456 (2012-06-08)

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2020