Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
Gazetaraj Komunikoj de UEA
2021  2020  2019  2018  2017  2016  2015  2014  2013  2012  
2011  2010  2009  2008  2007  2006  2005  2004  2003  2002  2001  2000  1999  1998  

N-ro 761 (2018-10-05)
La 104-a UK: informkanaloj, reta aliĝilo kaj LKK

#LAHTIO2019

La 104-a Universala Kongreso de Esperanto (20-27 de julio 2019) okazos en la progresema kaj naturamanta finnlanda urbo Lahtio (Lahti). Por trovi oficialajn informojn pri la plej grava Esperanto-evento de 2019, ni invitas vin noti la adreson kaj regule viziti la retpaĝon de la LKK:
- http://www.esperanto.fi/uk2019

Vi povas ankaŭ sekvi la evoluojn rilatajn al la UK ĉe sociaj retejoj:
- oficiala Facebook-paĝo: https://www.facebook.com/Lahtio2019
- oficiala YouTube-kanalo: https://www.youtube.com/channel/UC0rvzTsk3NtsCcgCqgxc2vA
- Twitter: https://www.twitter.com/lahtio2019?lang=fi
- Instagram: https://www.instagram.com/uk2019lahtio
- Esperanto en la regiono de Lahti: https://www.facebook.com/esperantolahti

Ŝatu, dividu kaj ne timu marki viajn afiŝojn, pensojn, atendojn kaj ankaŭ demandojn uzante la kradvorton #Lahtio2019 - ni antaŭfestu nian 104-an UK-on! Por komenci, kial ne spekti tiun simpatian bonvenigan filmon de niaj organizantoj: youtu.be/5EFOVs-PDkg - Jes, bonvenon al Lahtio!

Aliĝu nun!

La 104-a UK akceptis la unuajn aliĝojn jam dum la 103-a UK en Lisbono, per papera aliĝilo en la kongresa sako. La aliĝnumero 1 estas rezervita al la gajninto de la kongresa aŭkcio. Nun la tuta mondo povas plej facile kaj naturamike aliĝi per la reta aliĝilo: https://uea.org/alighoj/uk_alighilo

Atentu kaj atentigu viajn konatojn: la plej favorpreza aliĝperiodo daŭros ĝis la 31-a de decembro 2018. La kotiztabelon vi povas trovi ĉe la retpaĝo de UEA: https://uea.org/alighoj/uk_kotiztabelo

Fine ne forgesu, ke plej multe ŝparas la individuaj membroj de UEA kaj TEJO, ĉu bazaj aŭ abonantoj. Do nepre (re)aliĝu por ne mistrafi la plej favoran kotizon: uea.org/alighoj/alighilo2019

La Loka Kongresa Komitato

La finnlanda LKK, aprobita de la Estraro de UEA, jam plene laboras por malfermi al ni, esperantistoj, sian simpatian urbon kaj landon:
- prezidanto: Tuomo Grundström
- vicprezidanto, kongresejo: Päivi Saarinen
- ĝenerala sekretario, volontuloj: Tiina Kosunen
- ekskursoj: Tiina Oittinen
- arta kunordiganto, kasisto: Paula Niinikorpi
- informado: Jukka Pietiläinen
- junulara programo, reta informado: Larissa Phileas
- membro, blindulaj aferoj: Börje Eriksson
- membro, Lahti-aferoj: Synnöve Mynttinen
- membro, IIK-aferoj: Sigrid Kivistö

De la 14-a ĝis la 16-a de septembro dum la tradiciaj Aŭtunaj Tagoj de Esperanto-Asocio de Finnlando okazis jam la dua kongresprepara trejnseminario. Partoprenis ĝin kvindeko da aktivuloj kaj la Konstanta Kongresa Sekretario de UEA, Clay Magalhães, kiu traktis kun oficistoj de la urbo organizajn aferojn rilatajn al la UK. Ni aldone informas, ke de la 30-a de oktobro ĝis la 1-a de novembro delegacio de UEA, gvidota de Fernando Maia Jr., estrarano pri kongresoj, vizitos Lahtion laŭ invito de la urbaj instancoj por labori pri nia UK kune kun la LKK.

Kaj ne forgesu: ĉiuj - individuoj, Landaj Asocioj, kluboj, organizantoj de eventoj ktp. - povas mendi la Unuan Bultenon kaj paperan aliĝilon ĉe la CO de UEA. Bv. mencii la kvanton bezonatan de tiuj materialoj en la mendo, sendota al sekretario@.spamaĵo?co.uea.org aŭ letere al la adreso de la CO: Universala Esperanto-Asocio, Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando.

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: uea.org/gk/761a1

El Gazetaraj Komunikoj

Interkultura Novelo-Konkurso (INK) havas F. Lorrain kiel prezidanton kaj N. Ruggiero kiel sekretarion
Gazetaraj Komunikoj n-ro 922 (2020-12-28)

Virtualaj eventoj anstataŭ la Malferma Tago kaj la UK en 2020
Gazetaraj Komunikoj n-ro 864 (2020-04-18)

UEA planas prokraston de la UK en Montrealo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 861 (2020-04-04)

La dua aliĝperiodo de la UK en Montrealo plilongigita ĝis la 1-a majo 2020 pro la koronviruso
Gazetaraj Komunikoj n-ro 855 (2020-03-13)

105-a UK en Montrealo: multaj aliĝoj en Lahtio
Gazetaraj Komunikoj n-ro 817 (2019-08-08)

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2021