Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
Gazetaraj Komunikoj de UEA
2020  2019  2018  2017  2016  2015  2014  2013  2012  2011  
2010  2009  2008  2007  2006  2005  2004  2003  2002  2001  2000  1999  1998  

N-ro 750 (2018-08-10)
Premio Deguĉi 2018 al Katalin Kováts

Premio Onisaburo Deguĉi estis starigita en la Jubilea Jaro 1987 per kapitalo donacita de Oomoto. Ĝi celas distingi meritajn agantojn, kiuj longtempe laboris per Esperanto por monda paco kaj homara feliĉo, konforme al la idearo de D-ro Zamenhof kaj la instruoj de Onisaburo Deguchi. Ĝi konsistas el diplomo kaj monsumo de 2000 eŭroj.

Per decido de la Estraro de UEA, Premio Deguĉi de la jaro 2018 estas aljuĝita al:Katalin Kováts

Katalin Kováts.

Malmultaj homoj en la historio de Esperanto faris pli grandan kontribuon al ĝia instruado tutmonde ol Katalin Kováts. Filino de instruistoj, ŝi specialiĝis en la sepdekaj kaj okdekaj jaroj pri lingvoinstruado, interalie pri la rusa kaj itala lingvoj. Esperanto tamen fariĝis ŝia granda specialiĝo kaj pasio. Post studoj en la fama Esperanto-fako de ELTE-Universitato en Budapeŝto, ŝi fondis kaj estris Esperanto-fakon en la Pedagogia Altlernejo de Szombathely (1990-1994). En tiu tempo ŝi ankaŭ plurfoje volontulis en Hago, en la Cseh-Instituto, aranĝis la metodologiajn verkojn de Andreo Cseh kaj Audrey Childs-Mee, trejniĝis kiel gvidanto de Cseh-seminarioj kaj verkis memorlibron pri Andreo Cseh. Ekde 1995 ŝi estis vicredaktoro de Internacia Pedagogia Revuo (IPR) dum pli ol dek jaroj.

En 2001, kun la subteno de ESF, Katalin kreis la retejon edukado.net, kiun ŝi ankoraŭ prizorgas hodiaŭ. De tiam Esperanto estas ŝia plentempa okupo. Kadre de tiu laboro ŝi gvidis kursojn kaj seminariojn en trideko da landoj; interalie, ŝi regule kontribuas pri lingvoinstruado al la programo de la Interlingvistikaj Studoj en Poznano. Aldone al la ĉiam kreskanta kaj riĉiĝanta enhavo de edukado.net, kies membraro nun nombras pli ol 5000 homojn tra la mondo, en 2005 ŝi komencis la laboron por starigi Esperanto-ekzamenojn laŭ la Komuna Eŭropa Referenckadro (KER) de la Konsilio de Eŭropo. Ekde 2008 ŝi gvidas la tutan KER-ekzamenan sistemon, kiu ampleksis pli ol 100 ekzamensesiojn en trideko da landoj kun pli ol 2000 sukcesintoj. Krome, ekde la pekina UK en 2004, ŝi kontinue okazigas kun sia edzo, Sylvain Lelarge, kongresajn paroligajn kursojn je du niveloj en 16 lecionoj. Ŝia libreto por lernantoj, Poŝamiko, vendiĝis en pli ol 10.000 ekzempleroj.

Tiuj, kiuj partoprenis la kursojn de Katalin, scias ke ŝi ŝatas instrui vigle kaj kree, kun multe da humuro, movo, arto. Tion ni vidas en kelkaj el ŝiaj aliaj iniciatoj, kiel la populara kvizludo RISKO, aŭ la kurso kiun ŝi ellaboris pri Vincent van Gogh, aŭ la belaj vitraj juveloj, kiujn ŝi ŝatas hejme fari kaj vendi. Entute ŝi sukcesas vivigi la ideojn de Zamenhof, ke oni povu lerni la lingvon ludante, kaj ke lingvo internacia estu ankaŭ lingvo arta. Per la Premio Deguĉi ni celas rekoni ŝian mirindan kombinon de inventemo, laborkapablo kaj homa varmo, kiuj igas ŝin vere elstara edukisto kaj portanto de la noblaj ideoj de monda paco kaj homa feliĉo.

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: uea.org/gk/750a1

El Gazetaraj Komunikoj

Premio 2020 de Fondaĵo Antoni Grabowski al Bertilo Wennergren
Gazetaraj Komunikoj n-ro 907 (2020-09-11)

Premio Deguĉi 2019 al Heidi Goes
Gazetaraj Komunikoj n-ro 815 (2019-07-28)

Premioj de Fondaĵo Antoni Grabowski
Gazetaraj Komunikoj n-ro 745 (2018-08-08)

Premioj de Fondaĵo Antoni Grabowski
Gazetaraj Komunikoj n-ro 633 (2016-08-24)

Premio Deguĉi 2015 al Éva Farkas-Tatár
Gazetaraj Komunikoj n-ro 585 (2015-08-07)

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2020