Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
Gazetaraj Komunikoj de UEA
2021  2020  2019  2018  2017  2016  2015  2014  2013  2012  2011  2010  
2009  2008  2007  2006  2005  2004  2003  2002  2001  2000  1999  1998  

N-ro 728 (2018-02-23)
Semajno de Internacia Amikeco (SIA) 2018

La sukcesoj de la jubileaj kampanjoj, kiel ekzemple la pasinta Zamenhof-Jaro 2017 pruvas, ke diversaj datrevenoj estas elstara okazo por aparta aktiviĝo ene de la E-komunumo kaj ekster ĝi. Ĝuste nun ni frontas jubileon de unu el la tradiciaj, historiaj iniciatoj en la E-komunumo, kiu estas Semajno de Internacia Amikeco. Nunjare dum la lasta plena semajno de februaro (18a-24a de februaro 2018) la 50-an fojon.

Lige kun la Semajno - kies origina celo estis doni al esperantistoj tra la mondo la okazon organiziĝi por fortigi la reciprokajn kontaktojn kaj senton de komunueco - mi salutas vin ĉiujn.

Dum la pasinta jarcentduono la ĉirkaŭanta nin realo ŝanĝiĝis. La reciprokajn kontaktojn kaj senton de komunueco esperanatistoj ne plu flegas per salutaj poŝtkartoj interŝanĝataj inter individuoj kaj grupoj. La sociaj portaloj i.a. Facebook, Telegramo, la retistoj i.a. kiel uea-membroj, la apoj kiel Amikumu estas la elektronikaj medioj, per kiuj esperantistoj aktivas kunlabore kaj opiniinterŝanĝe – ekster la tradiciaj grupoj kaj kluboj. Flegante la tradiciajn rimedojn la nunjara SIA aparte speguliĝu en sociaj portaloj, ankaŭ informe.

Do ne sole pere de salutoj, kiuj tie ne mankas, sed per referenco al nia komunuma historio. Per konatiĝo kun la figuro de Erik Carlén, sveda aktivulo kaj plurjara vicprezidanto de UEA, la iniciatinto de la Semajno (vd. Vikipedion). Per divido de spertoj, kiel iam oni solenis la Semajnon, kaj kiel ni festu ĝin nun kaj kiel ni aktivu tiuokaze ne sole en la esperantista medio.

Kadre de la Semajno pasas Tago de la Gepatra Lingvo, la 21an de februaro, en 2018 la 19-an fojon. Nunjare en pli vasta maniero ni notu ĝin en niaj paĝoj, blogoj, forumoj, en klubaj renkontiĝoj – kiuj malfermiĝu al la ekstera medio. Por la porokazaj kunvenoj ni invitu eksterulojn por montri la praktikon (ja ankaŭ interretan) de la flegata internacia amikeco. Sed ni enplektu ankaŭ informojn pri niaj aktivadoj en internaciaj forumoj i.a. por la lingva justeco, kiujn en abundo ni trovas ĉe http://www.esperantoporun.org/informiloj/. Ni interŝanĝu informojn pri la enkontigitaj sukcesoj de la Zamenhof-Jaro 2017. Ni reciproke riĉiĝu per ideoj rilataj al la 103-a Universala Kongreso – „Kulturoj, lingvoj, tutmondiĝo: Kien nun?”, antaŭpreparante grundon por la dumkongresaj diskutoj kaj ebligante profundiĝi pri ili ankaŭ al tiuj, kiujn ni ne povas renkonti en Lisbono.

Kiel mi jam proponis pasintjare, SIA (Semajno de Internacia Amikeco) en ĉiam pli granda grado servu al ni ne nur organiziĝi por fortigi la reciprokajn kontaktojn kaj senton de komunueco, sed ankaŭ por organiziĝi al la celoj, kiuj igas la Esperanto-movadon - sub la tegmento de UEA - valora subjekto de la monda komunumo pledanta por la lingva kaj komunika egaleco. Estus bele, se ĉi-rilataj raportetoj speguliĝu abunde en la elektronikaj medioj, sed krome sur la paĝoj de UEA-organo „Esperanto”.

Barbara Pietrzak
Komisiito por la Semajno de Internacia Amikeco

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: uea.org/gk/728a1

El Gazetaraj Komunikoj

MondaFest’ 2020: unua semajno kun riĉa programo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 889 (2020-06-25)

La nova Estraro de UEA dividis siajn taskojn, Duncan Charters prezidas
Gazetaraj Komunikoj n-ro 812 (2019-07-25)

En 2019 la Belartaj Konkursoj de UEA alvenas al sia 70-a eldono
Gazetaraj Komunikoj n-ro 772 (2018-12-17)

Vikipedio en Esperanto atingas sian 250-milan artikolon
Gazetaraj Komunikoj n-ro 757 (2018-09-20)

UEA ŝanĝas sian Ĝeneralan Direktoron, celas financan resanigon
Gazetaraj Komunikoj n-ro 713 (2017-11-01)

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2021