Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
Gazetaraj Komunikoj de UEA
2020  2019  2018  2017  2016  2015  2014  2013  2012  2011  
2010  2009  2008  2007  2006  2005  2004  2003  2002  2001  2000  1999  1998  

N-ro 816 (2019-07-29)
12 elstaraj agantoj premiitaj en Lahtio

En la Solena Fermo de la 104-a Universala Kongreso en Lahtio estis anoncitaj la nomoj de 12 ricevantoj de Diplomo pri Elstara Agado kaj de Diplomo pri Elstara Arta Agado. Tiuj diplomoj estas aljuĝataj de la Estraro de UEA ekde la jaro 2007.

Diplomo pri Elstara Agado:

Wolfram Diestel (Germanio) pro la elstara agado kiel fondinto kaj prizorganto de la Reta Vortaro (ReVo), kiu festas ĉi-jare sian 20-jariĝon.

Andrej Grigorjevskij (Rusio) pro la longdaŭra elstara agado kiel volontula prizorganto kaj retestro de la retejo de UEA.

Vasil Kadifeli (Turkio) pro la elstara agado kiel instruisto, tradukanto kaj redaktoro de la turka revuo Turka Stelo. Li estas unu el la motoroj de la Mezorienta kaj Nordafrika Komisiono de UEA (MONA), regule funkcianta. Li aperigas proksimume unu komunikon semajne, jam de almenaŭ du jaroj. Li aperigas ankaŭ valorajn literaturajn verkojn el la araba kaj turka kulturoj.

Reza Kheir-khah (Tajvano-Ĉinio) pro la longtempa elstara agado kiel instruisto de Esperanto por la tajvana movado kaj eldonisto de la revuo 'Formoza Folio”.

Małgosia Komarnicka (Pollando) pro la elstara agado kiel organizanto de kulturaj kaj klerigaj aranĝoj en Pollando, kiel la Interkultura Majrendevuo, la Eŭropa Festivalo de Esperantaj Kantoj.

Lu Wunsch-Rolshoven (Germanio) pro la elstara agado kiel informanto pri Esperanto. Li estas la fondinto kaj la estro de EsperantoLand kaj prizorgas la gazetarajn rilatojn de Germana Esperanto-Asocio.

Privas Tchikpe (Benino) pro la elstara agado kiel prezidanto de la asocio "Scio Sen Bariloj" kaj la provoj mediacii en konfliktaj situacioj kaj kunlaborigi ĉiujn beninajn aktivulojn por Esperanto.

Bernhard Tuider (Aŭstrio), bibliotekisto, pro la elstara agado kiel prizorganto de la Kolekto por Planlingvoj ĉe la Aŭstra Nacia Biblioteko kaj Esperanto-Muzeo en Vieno.

Wei Yubin (Jado) (Ĉinio) pro la elstara agado kiel direktoro de elementa lernejo kun 7 Esperanto-instruistoj. Li enkondukis Esperanton en sian lernejon antaŭ 10 jaroj; ĝis nun pli ol 600 lernantoj lernis Esperanton; ĉiujare oni okazigas Zamenhof-feston en la lernejo.


Diplomo pri Elstara Arta Agado:

Jo Haazen (Rusio) pro la senlaca agado arta kaj movada, inkluzive de la orkestra realigo de “La Espero”.

Miroslav Malovec (Ĉeĥio) pro la elstara kontribuo al la muzika Esperanto-kulturo, per la traduko de la opero Sternenhoch (teksto de Ivan Acher laŭ la ekspresionisma romano de la ĉeĥa aŭtoro Vladislav Klíma), surscenigita de la Nacia Teatro en Prago.

Antonio de Salvo (Italio) pro la elstara kontribuo al la literatura Esperanto-kulturo. Li tre regule publikigas sur retaj listoj informojn pri italaj verkistoj kaj pri famaj aŭ konindaj homoj. Li kreis kaj prizorgas ampleksan blogon en la bitoteko de Itala Esperanto-Federacio (www.bitoteko.it).

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: uea.org/gk/816a1

El Gazetaraj Komunikoj

14 elstaraj agantoj diplomitaj dum la Virtuala Kongreso de Esperanto
Gazetaraj Komunikoj n-ro 899 (2020-08-09)

105-a UK en Montrealo: multaj aliĝoj en Lahtio
Gazetaraj Komunikoj n-ro 817 (2019-08-08)

Internacia Kongresa Universitato (IKU) en Lahtio: rektoro kaj programo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 795 (2019-04-11)

La 48-a Internacia Infana-adoleskanta Kongreseto (IIK) en Lahtio
Gazetaraj Komunikoj n-ro 793 (2019-04-08)

Olga Ŝiliaeva reĝisoros la kongresan temon de Lahtio
Gazetaraj Komunikoj n-ro 790 (2019-03-28)

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2020