En 2018 multaj membroj malavare donacis al la Asocio. Jam nun eblas diri, ke la jaro 2018, unua jaro kun Martin Schäffer kiel Ĝenerala Direktoro, estis grandioza rilate al donacoj por la ĝenerala kaso. Speciale helpis iniciato de Schäffer, kiu persone alparolis homojn kaj skribis al diversaj membroj. Ankaŭ helpis mesaĝoj de la Prezidanto de UEA, Mark Fettes, al la membroj de Societo Zamenhof, kies nombro kreskis kompare al 2017.
Tiel la rimedoj pro donacoj en 2018 entute atingis rekordan sumon de 12 535 EUR.
Tiu sumo konsiderinde superis la rezultojn de la pasintaj jaroj (kun averaĝo de ĉirkaŭ 2500-3000 EUR, se oni kalkulas ekde la jaro 2000). Menciindas, ke inter la donacintoj elstaras ankaŭ membroj de la Komitato kaj de la Estraro de UEA. Ĉiu donacinto aperis en la Oficiala Informilo de la revuo Esperanto (se ne donacis anonime). UEA nun petas vian helpon, ke la sumo por 2019 ankoraŭ kresku pli.
Kompare jen la rezulto (EUR) de donacoj al la ĝenerala kaso de la lastaj 6 jaroj:
2017: 1185
2016: 5624
2015: 1919
2014: 2086
2013: 3062
2012: 1446
Eblas donaci al la ĝenerala kaso de UEA per uea.org/alighoj/alighilo kaj rekte per uea.org/alighoj/donacoj/kaso.
Pro la teno de fido pri la laboroj de nia Asocio UEA kore dankas al ĉiuj donacintoj, kiuj finfine pro sia malavaro kaj solidaro estas la vera kaŭzo de tiu sukceso.
Koncerto Nokta ŝoforo: jarfina donaco al membroj de UEA
Gazetaraj Komunikoj n-ro 997 (2021-11-23)
Rezultoj de la Belartaj Konkursoj 2021
Gazetaraj Komunikoj n-ro 980 (2021-09-20)
Donacoj al la Ĝenerala Kaso de UEA en 2020 fluis abunde!
Gazetaraj Komunikoj n-ro 936 (2021-03-12)
Rezultoj de la Belartaj Konkursoj de UEA en 2020
Gazetaraj Komunikoj n-ro 903 (2020-09-06)
Filmkonkurso "Mia Asocio, mia urbo": rezultoj
Gazetaraj Komunikoj n-ro 851 (2020-02-28)