Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
Gazetaraj Komunikoj de UEA
2020  2019  2018  2017  2016  2015  2014  2013  2012  2011  
2010  2009  2008  2007  2006  2005  2004  2003  2002  2001  2000  1999  1998  

N-ro 788 (2019-03-21)
"Belarta rikolto 2018" kaj limdato por la Belartaj Konkursoj 2019

La premiitaj verkoj de la Belartaj Konkursoj de UEA 2018 estas alireblaj libroforme danke al partnereco inter UEA kaj la eldonejo Mondial, kiu aperigis ilin sub la titolo "Belarta rikolto 2018".

La 124-paĝa volumo enhavas i.a. la 10 premiitajn tekstojn, la "Raporton de la Prezidanto" de la Belartaj Konkursoj kaj la "Skripton de la ceremonio de disdono de la BK-premioj 2018", verkita de Miguel Fernández.

Eblas aĉeti papere ĉe UEA: http://katalogo.uea.org/index.php?inf=9688; kaj elektronike ĉe Google Play: https://play.google.com/store/books/details?id=QTOGDwAAQBAJ. La serio ekde 2013 troviĝas en nia Katalogo: http://katalogo.uea.org/katalogo.php?retrovo=belarta+rikolto&kondicho=chio&trovu=Trovu+en+la+reta+katalogo

Ĉerpo de la raporto de Miguel Fernandez diras: "En la nova subbranĉo Mikronovelo oni ricevis 38 verkojn ĝenerale alte aprecitajn de la responda juĝkomisiono. Kia ĝojo konstati, ke ili, kune kun 7 monologoj kaj 90 laboroj partoprenintaj en la kutimaj branĉoj, konsistigis, sume, kun konsiderinda diferenco, la plej grandan nombron da konkursaĵoj (135 entute) ricevitaj en ajna el la Belartaj Konkursoj okazintaj en la lastaj 30 jaroj! Ja simila sukceso en 2019, krom konfirmi ĝojigan kreskon de la nombro da partoprenantoj, prezentus grandan paŝon por la definitivigo de la novaj subbranĉoj ene de BK".

Kompletige al tiu raportero, UEA rememorigas, ke en 2019 la Belartaj Konkursoj de UEA alvenas al sia 70-a eldono kaj ke la absoluta limdato por ricevo de konkursaĵoj por la 70-a eldono estas la 31-a de marto 2019. La alvoko aperis gazetarkomunike (http://uea.org/gk/772a1) kaj en Revuo Esperanto.

La Belartajn Konkursojn subtenas Belarta Fondaĵo. Pro tio UEA varme invitas donacemulojn kontribui. Manierojn mondonaci al tiu celo vi trovas ĉe: https://uea.org/alighoj/donacojhttps://uea.org/asocio/fondajhoj.

Fine oni ne maltrafu la duan favorprezan aliĝperiodon al la 104-a UK, kiu same daŭros ĝis la 31-a de marto 2019. Se vi ankoraŭ ne aliĝis, bonvolu aliĝi per la reta aliĝilo: https://uea.org/alighoj/uk_alighilo.

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: uea.org/gk/788a1

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2020