Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
Gazetaraj Komunikoj de UEA
2020  2019  2018  2017  2016  2015  2014  2013  2012  2011  
2010  2009  2008  2007  2006  2005  2004  2003  2002  2001  2000  1999  1998  

N-ro 828 (2019-09-26)
Deklaro de Universala Esperanto-Asocio okaze de la Monda Turisma Tago, 27 septembro 2019

Monda Turisma Tago de UN, kiun oni festas la 27-an de septembro ĉiujare, estas okazo por observi la signifon de turismo kiel rimedo por renkontigi homojn trans regionaj kaj landaj limoj kaj kultivi en ili spiriton de reciproka respekto kaj kompreno. La Internacia Lingvo Esperanto, kiu estis kreita por ebligi komunikadon inter homoj kies lingvoj estas diversaj, kaj sekve krei respekton kaj interkompreniĝon, perfekte respegulas la celojn de la Monda Turisma Tago.

En la nuna mondo, kie klimatŝanĝiĝo kaj la malmultiĝo de naturaj rimedoj estas afero de urĝa internacia atento, persona kontakto inter homoj el diversaj kulturoj kaj lingvoj tamen restas grava por reciproka kompreniĝo kaj la kultivado de paco. Antaŭ du jaroj, la 102-a Universala Kongreso de Esperanto, en Seulo, en julio 2017, rekonante la Internacian Jaron de Daŭripova Turismo por Evoluigo 2017, substrekis en sia fina kongresa rezolucio “la gravecon de daŭripova turismo por la tutmonda Esperanto-lingvokomunumo” kaj notis “la esencan rolon kiun ludas komuna lingvokono en la perado de reciprokaj kontaktoj inter homoj de malsamaj kulturoj, kaj la unikajn kontribuojn de Esperanto sur tiu kampo.”

Rekonante la gravecon de daŭripoveco, la kongreso emfazis “la urĝecon redukti la ekologiajn kaj sociajn damaĝojn, kiujn kaŭzas multaj formoj de turismo, kaj disvolvi novajn kaj pli daŭripovajn formojn.”

Universala Esperanto-Asocio kaj la tuta Esperanto-movado daŭrigas tiun laboron, renovigante sian volon, en kunlaboro kun Unuiĝintaj Nacioj kaj ties Monda Turisma Organizaĵo, “daŭre labori por aktive engaĝi, eduki kaj inspiri homojn en ĉiuj landoj al pli inkluziva kaj konscia turisma kulturo.”

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: uea.org/gk/828a1

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2020