Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
Gazetaraj Komunikoj de UEA
2021  2020  2019  2018  2017  2016  2015  2014  2013  2012  
2011  2010  2009  2008  2007  2006  2005  2004  2003  2002  2001  2000  1999  1998  

N-ro 801 (2019-05-10)
Elektoj en UEA

La Elekta Komisiono de UEA serĉas kandidatojn por la Estraro de UEA kaj por la postenoj de Komitatano C, Komitata revizianto kaj por la Komisiono pri Financo.

La Elektoj okazos dum la 104-a Universala Kongreso en Lahtio kaj la elektitoj oficos ekde sia elektiĝo ĝis la Universala Kongreso en 2022.


Postenoj


Estraro
La Estraro respondecas, sub gvido de la Komitato, pri la ĝenerala evoluigo de la Asocio kaj estas la ĉefa plenumorgano de la asocio.
Ĝi konsistas el Prezidanto, unu aŭ du Vicprezidantoj, Ĝenerala Sekretario kaj du ĝis kvin pliaj estraranoj.
La Prezidanto reprezentas la Asocion en juraj kaj nejuraj aferoj, subskribas la ĉefajn dokumentojn kaj prezidas la Estraron kaj la Universalajn Kongresojn. Por la posteno de prezidanto, kandidatiĝis samideanoj Duncan CHARTERS, Fernando MAIA kaj Adalberto SOCZÓWKA (la kandidatiĝo de ĉi-lasta, tamen ne ricevis ankoraŭ komitatajn subtenojn).
La Vicprezidantoj laŭbezone anstataŭas la Prezidanton.
La Ĝenerala Sekretario zorgas pri la efektivigo de la decidoj de la Komitato kaj de la Estraro kaj respondecas pri la kontaktoj kun la Komitato.

Krome ĉiu estrarano havas plurajn estrarajn fakojn. La nunaj fakoj estas la jenaj:

Administrado (respondeco de la Ĝenerala Sekretario), Afriko, Aktivula Maturigo, Amikoj de Esperanto, Azio, Centra Oficejo, Eksteraj Rilatoj, Esperanto-Centroj, Esploro kaj Dokumentado, Eŭropa Agado, Faka kaj Scienca Agado, Financoj, Forumo, Ĝemelaj Urboj, Informado, Instruado, Jaro de la Lernanto (malaktuala), Kongresoj, Kulturo, Kunordigo (respondeco de la Prezidanto), Meza Oriento kaj Norda Afriko, Rilatoj kun Membro-Organizoj, Revuo Esperanto, Statuta Reformo, Strategio, Terminologio, Unesko-Kuriero

Dezirindas ricevi kandidatiĝojn de homoj kun sperto kaj/aŭ interesiĝo pri iuj estraraj laborkampoj. Aliaj dezirindaj kvalitoj de la kandidatoj estas sperto en gvidado de volontula organizo, sperto en la Esperanto-movado, laboremo kaj fleksebleco.

Krome la nova estrarano estu preta partopreni skajpan estrarkunsidon dufoje monate kaj vojaĝi al Roterdamo por la Estrarkunsido okazonta en la unua duono de 2020.


Komitatano C
Por certigi al la Asocio la kunlaboron de spertuloj, la komitatanoj A (reprezenantoj de landaj asocio, fakaj asocioj kaj TEJO) kaj B (reprezentantoj de la individuaj membroj) povas kompletigi la Komitaton, elektante pliajn komitatanojn per sekreta voĉdono ĝis la kvarono de sia propra nombro. Tiuj estas la Komitatanoj C.

Dezirindas ricevi kandidatiĝojn de homoj kies sperto povas grave kontribui al laboro de la Komitato.
La kandidatoj prefere partoprenu la komitatkunsidon dum la Universalaj Kongresoj.


Komitataj reviziantoj
La Komitataj reviziantoj ekzamenas ĉiujare la librotenadon kaj la administran laboron kaj raportas al la Estraro kaj al la Komitato. La minimuma nombro da reviziantoj estas du.

Dezirindas ricevi kandidatiĝojn de homoj spertaj pri financa administrado kaj kontkontrolado kiuj povu facile viziti la Centran Oficejon.


Komisiono pri Financo
La Komisiono pri Financo konsistas el minimume 3 kaj maksimume 5 individuaj membroj (el kiuj unu nomumita de TEJO). Ĝi konsilas al la Komitato, la Estraro kaj la Ĝenerala Direktoro pri la buĝeto kaj aliaj financaj aferoj de la Asocio.

Dezirindas ricevi kandidatiĝojn de homoj kun sperto kaj interesiĝo pri financo kaj buĝetado. Aliaj dezirindaj kvalitoj de la kandidatoj estas sperto en financoj specife de volontula organizo kaj sperto en la Esperanto-movado.

La Komisiono pri Financo kunsidas minimume trifoje en ĉiu administra jaro kun la Ĝenerala Direktoro kaj la estrarano pri financo.


Kondiĉoj
Ĉiuj kandidatoj devas esti oficiale proponitaj de almenaŭ du komitatanoj de malsamaj landoj. Se oni ankoraŭ ne havas proponantan komitatanon, oni tamen ne hezitu jam kontakti la Elektan Komisionon.
Ĉiuj kandidatoj devas esti individuaj membroj de UEA.

Por esti elektita kiel estrarano de UEA aŭ kiel komitata revizianto, oni devas unue elektiĝi kiel komitatano. Komitatano ne rajtas esti salajrata oficisto de UEA kaj devas esti individua membro de UEA jam du jarojn antaŭ la elektoj.


Kontakto
Por kandidatiĝi, sendu mesaĝon al elekta.komisiono@.spamaĵo?co.uea.org ĝis mardo la 21-a de majo 2019 kun motivata kandidatigo, kiun akompanas, krom la skriba konsento de la kandidato, ankaŭ biografieto kaj laŭeble foteto, klarigo pri la motivoj de kandidatiĝo, kaj konciza deklaro de la movadaj kaj poroficaj celoj (aŭ de pli konkreta agadoprogramo). Bonvenus ankaŭ indiko pri proponantaj komitatanoj (se jam estas).

Se vi scias pri alia taŭga kandidato, konvinku tiun membron sendi sian kandidatiĝon aŭ sendu mesaĝon al elekta.komisiono@.spamaĵo?co.uea.org kaj ni mem enketos ĉe la membro.

Se vi havas demandojn pri la elektoj, sendu mesaĝon al elekta.komisiono@.spamaĵo?co.uea.org.

La Elekta Komisiono

Michael Boris MANDIROLA, Guy MATTE, Ileana SCHRØDER kaj Dietrich Michael WEIDMANN

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: uea.org/gk/801a1

El Gazetaraj Komunikoj

Ok kandidatoj en elekto de kvin komitatanoj B
Gazetaraj Komunikoj n-ro 791 (2019-03-31)

Elekto de komitatanoj B de UEA: kandidatiĝu!
Gazetaraj Komunikoj n-ro 766 (2018-11-19)

Ok kandidatoj en elekto de ses komitatanoj B
Gazetaraj Komunikoj n-ro 608 (2016-03-04)

Elektoj en UEA komenciĝas
Gazetaraj Komunikoj n-ro 599 (2015-12-07)

Sep kandidatoj en elekto de ses komitatanoj B
Gazetaraj Komunikoj n-ro 491 (2013-03-01)

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2021