Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
Gazetaraj Komunikoj de UEA
2020  2019  2018  2017  2016  2015  2014  2013  2012  2011  
2010  2009  2008  2007  2006  2005  2004  2003  2002  2001  2000  1999  1998  

N-ro 808 (2019-06-19)
Forpasis Josef Kavka – scienca pioniro

La 15-an de junio 2019 forpasis 97-jara D-ro Josef Kavka, sciencisto, geologo-petrologo, honora membro de ĈEA, UEA kaj ISAE, multjara redaktoro de Scienca Revuo kaj Geologio Internacia, aŭtoro de multaj fakaj artikoloj esperantlingvaj kaj ĉeĥlingvaj.

Li naskiĝis la 25-an de aprilo 1922 en Hořovice kaj jam de infanaĝo aŭdis Esperanton de sia patro. Li esperantistiĝis en 1948 kaj en 1949 gvidis rondeton de gelernantoj en Duchcov. Li studis pedagogian kaj geologian-geografian fakultatojn de Karola Universitato en Prago. Profesie li estis petrologo, profesoro en ministaj mezlernejoj en Duchcov, Prago kaj Kladno. Li verkis lernolibron pri geologio por mezlernejanoj.

Li estas aŭtoro de preskaŭ tri cent artikoloj plejparte sciencaj, sed ankaŭ popularsciencaj kaj prilingvaj kaj aparte pri Esperanta terminologio. Neniam li forgesis en siaj nacilingvaj verkoj aludi la rolon de Esperanto por la koncerna esploro. Inter 1961 kaj 1973 li estis landa delegito de ISAE, en 1965 li fondis Geologian Sekcion de ISAE kaj la almanakon Geologio Internacia, kiun li redaktis tra ok volumoj (1967-1990). De 1971 ĝis 1980 ĝenerala sekretario de ISAE, ekde 1978 ĝis 1987 li altnivele redaktis la organon de ISAE Scienca Revuo. En la jaro 1964 la faka publikaĵo de Karola Universitato en Prago „Acta Universitatis Carolinae (Geologica)” unuafoje en la historio aperigis sciencan tekston en Esperanto, la studon de d-ro Josef Kavka: „Al la difino, klasado kaj nomenklaturo de la fonolitecaj vulkanrokoj”; kun resumoj en la ĉeĥa, germana kaj hungara lingvoj.

En 1971 la eldonejo Kartografie eldonis Poŝatlaso de la mondo, por kiu d-ro Josef Kavka esperantigis la mapojn kaj d-ro Tomáš Pumpr la tekstojn. Pri la geografia nomenklaturo en Esperanto ili aperigis ampleksan studon en Scienca Revuo en 1972.

En 1995 aperis lia verko Ĉu leŭcito en Bohemio?, kiun eldonis KAVAPECH, same kiel en 1996 Kontribue al PIV – Homonimoj en Esperanto. Konserviĝis son-intervjuo kun d-ro Kavka ĉe Ĉina Radio Internacia: http://esperanto.cri.cn/641/2009/10/21/1s104365.htm

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: uea.org/gk/808a1

El Gazetaraj Komunikoj

Forpasis Zlatko TIŠLJAR, Pajo (1945-2020)
Gazetaraj Komunikoj n-ro 905 (2020-09-09)

Forpasis William R. Harmon (1927-2019)
Gazetaraj Komunikoj n-ro 838 (2019-12-23)

Forpasis Mila van der Horst-Kolińka (1927-2019)
Gazetaraj Komunikoj n-ro 839 (2019-12-23)

Forpasis Louis-Christophe Zaleski-Zamenhof (1925-2019)
Gazetaraj Komunikoj n-ro 830 (2019-10-10)

UEA engaĝiĝas por plurlingveco en scienca komunikado
Gazetaraj Komunikoj n-ro 819 (2019-08-24)

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2020