Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
Gazetaraj Komunikoj de UEA
2020  2019  2018  2017  2016  2015  2014  2013  2012  2011  
2010  2009  2008  2007  2006  2005  2004  2003  2002  2001  2000  1999  1998  

N-ro 838 (2019-12-23)
Forpasis William R. Harmon (1927-2019)

William R. HARMON (naskiĝis en 1927 en El Dorado, Kansaso) estis usona esperantisto. Li loĝis longan tempon en norda Kalifornio. Li forpasis la 27an de novembro 2019 en maljunulejo en suda Oregono, Usono.

Li translokiĝis al Kalifornio en 1938. Dum la dua mondmilito li estis militmaristo, plejparte en la Atlantiko kaj Mediteranea Maro. De 1949 li profesiiĝis en la transporta fako, unue ĉe la Fervojo Santa Fe dum 17 jaroj kaj poste kun diversaj martransportaj kompanioj. Li emeritiĝis en 1990 de Matson Navigation Company kiel Vicprezidanto kaj estro de la fako pri tarifoj. Krom edzino Lusi, lia familio konsistas el tri filoj, sep genepoj kaj sep pragenepoj.

Li esperantistiĝis en 1939 en Los-Anĝeleso de instruisto s-ro John Clewe. Li estis aktiva en la Esperanto-Klubo de Los-Anĝeleso ĝis milita servo en la Usona Militmaristaro ekde 1944, li kunfondis Esperanto-klubon en Long Beach, Kalifornio kun William O. Wanzer. Li instruis Esperanton sur militŝipo USS Franklin D. Roosevelt inter 1945 kaj 1947, kontaktante multajn esperantistojn en Eŭropo, Afriko kaj Brazilo dum tiu tempo.

Dum trijara loĝado en Japanio 1972-75, li estis aktiva en diversaj Japanaj Esperanto-organizoj. Li ofte prelegis, vizitis Ĉinion plurfoje, en unu okazo helpe al la planado de la Pacifika Konferenco en Qingdao, Ĉinio en 1992. Aktiva en la Usona nacia organizo ELNA ekde tuj post ties komenco en 1952, li establis la iaman Centran Oficejon de ELNA en Kalifornio en 1975. Li estis estrarano de ELNA 1958-1960 kaj 1966-1997, entute 35 jarojn; prezidanto de ELNA 1976-1981; kaj estrarestro 1965-1967. ELNA nomis lin Honora Membro en 1992.

Ĉefdelegito de UEA en Usono ekde 1987, li ĉeestis multajn Universalajn Kongresojn kaj lia edzino Lusi reprezentis la Usonan Esperantistaron kiel Komitatano A de UEA. Ekde 1993 li estis dum 6 jaroj kunordiganto de la Elekto-komisiono de UEA. UEA nomis lin Honora Membro de UEA en 1998.

Li verkis anglalingvan Historio de la Esperanto-Ligo por Norda Ameriko (2002). Li ofte servis kiel interpretisto en esperantistaj vojaĝgrupoj kaj ĉe publikaj prezentadoj. Li tradukis en Esperanton du gravajn verkojn de Ĉefo Luther Standing Bear, Mia indiana knabeco (My Indian Boyhood) kaj Historietoj de la Siuoj (Stories of the Sioŭ), ambaŭ publikigitajn de Eldonejo Bero.

 

 

 

Fonto: https://eo.wikipedia.org/wiki/William_R._Harmon

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: uea.org/gk/838a1

El Gazetaraj Komunikoj

Forpasis Zlatko TIŠLJAR, Pajo (1945-2020)
Gazetaraj Komunikoj n-ro 905 (2020-09-09)

Rezultoj de la Belartaj Konkursoj de UEA en 2020
Gazetaraj Komunikoj n-ro 903 (2020-09-06)

Zlatko TIŠLJAR: nova Honora membro de UEA
Gazetaraj Komunikoj n-ro 898 (2020-08-08)

Mesaĝo de UEA okaze de la Monda Tago de Rifuĝintoj, 20 junio 2020
Gazetaraj Komunikoj n-ro 887 (2020-06-18)

Alvoko de UEA por solidareco al esperantistoj en Uvira, D. R. Kongo, per Espero
Gazetaraj Komunikoj n-ro 874 (2020-05-18)

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2020